去目錄頁

Kiu estas la plej forta? Ĉu Supermano aŭ Superhomo?

Andreo Jankovskij, 2008年12月17日

讯息: 27

语言: Esperanto

Andreo Jankovskij (显示个人资料) 2008年12月17日下午11:50:06

lango.gif

Kiu estas la plej forta?
Ĉu usona "Supermano" aŭ esperant-i-a "Superhomo"?

Baldaŭ ni scios la respondon!

Vidu en ĉi tiu forumo de 18.12.08!

Rogir (显示个人资料) 2008年12月18日上午12:11:07

Supermano, tio sonas kia mano de dio, kaj tio faris golon en piedpilka mondopokalo.

Sed superhomo estas la homo super ni, ĉu ĝi estas Dio aŭ aviadilisto?

rosto (显示个人资料) 2008年12月18日上午3:08:13

Ĉi tie ni ankaŭ devas mencii superhominon, ĉar alie tuj troviĝos tiuj, kiuj kulpigos nin ke ni ne menciis.

airpath (显示个人资料) 2009年1月19日下午9:03:07

rosto:Ĉi tie ni ankaŭ devas mencii superhominon, ĉar alie tuj troviĝos tiuj, kiuj kulpigos nin ke ni ne menciis.
Ŝajnas ke la problemo estas, ĉi-tie, inter "viro" kaj "virino"; aliece mi dirus ke "homo" farus sekve.

rosto (显示个人资料) 2009年1月21日上午11:49:07

Ŝajne, airpath ne legis jenan temon: ino - malino.
(Ekzistas ja ĝis nun tiaj simplanimuloj kiel airpath) senkulpa.gif

mccambjd (显示个人资料) 2009年2月2日上午5:20:53

Nur Superman ekzistas! Mi ankoraŭ ne vidis bildrakontojn aŭ komiksojn pri Superhomo.

rosto (显示个人资料) 2009年2月2日上午10:12:16

mccambjd:...komiksojn pri Superhomo.
Legu Niĉeon. (Nietzsche)

Aŭ pri Niĉeo. Ekzemple:
>
> Mi ne komprenas la vorton «superkontinento». Ĉu kontinento, kiu apogas sin,
> kuŝas sur aliaj kontinentoj?
>
> Amike,
>
> Dmitri Gabinski

Saluton, kara Dmitri!

Ne, tiuokaze super gajnas hierakian sencon. Temas pri kontinento kiu estas
supera ol aliaj kontinentoj pro sia dimensio, ĉefe rilate al la nunaj
kontinentoj. Super tiuokaze funkcias samkiel en superhomo, koncepto kreinta
de Niĉeo. Ne temas pri homo sur alia, sed supera ol alia. Superkontinento
estas faka vorto.

Samamike,

Fernando
Estas trovita ĉe http://www.mail-archive.com/revuloj@yahoogroups....

mccambjd (显示个人资料) 2009年2月5日上午4:48:25

rosto:Legu Niĉeon. (Nietzsche)
Mi legis Niĉeon, sed kun malfacilaĵoj: tro multaj longaj vortoj kaj nesufiĉaj bildoj. lango.gif

Cimerman (显示个人资料) 2009年2月6日下午2:13:21

Kial tiu diskuto pri supermano aŭ superhomo?
Regas superinteligenco! Kaj kiu do estas la plej inteligenta? Kompreneble MI!

Vilinilo (显示个人资料) 2009年5月7日上午2:44:15

Nu, evidente la plej forta el tiuj estas superhomo, ĉar li havas du supermanojn (kaj du superpiedojn, du superkrurojn, unu superkapon...)

回到上端