Aller au contenu

Kiu estas la plej forta? Ĉu Supermano aŭ Superhomo?

de Andreo Jankovskij, 17 décembre 2008

Messages : 27

Langue: Esperanto

galvis (Voir le profil) 20 septembre 2010 19:09:56

Mi ĝuis multajn revuojn kaj filmojn pri ĉi tiu(j) heroo(j), kaj farante komparon inter la du, mi pensas ke la heroo ĉe la revuoj estas pli forta, eble ĉar oni povis "vidi" la heroĵajn ankaŭ mense.
Hispane, la nomo estas "superhombre" prononco = superombre.

Cimerman (Voir le profil) 5 mars 2012 06:00:02

galvis:Hispane, la nomo estas "superhombre" prononco = superombre.
Nun vi vidas, kia estas avantaĝo de Esperanto prononci ĉiujn literojn. Hispana "superhomo" fariĝas nur "ombro".

Danielo_stranga (Voir le profil) 12 avril 2012 08:55:56

Supermano estas bone,
Via teksto...

sed Superpiedo pli bone!
Via teksto...

antoniomoya (Voir le profil) 12 avril 2012 11:30:51

Kiu estas la plej forta? Ĉu Supermano aŭ Superhomo?

Mi estas la plej forta. Ĉar tiuj uloj simple ekzistas fantazie.

Amike.

Cimerman (Voir le profil) 13 avril 2012 11:30:05

antoniomoya:Kiu estas la plej forta? Ĉu Supermano aŭ Superhomo?

Mi estas la plej forta. Ĉar tiuj uloj simple ekzistas fantazie.

Amike.
Kiel vi aŭdacas aserti, ke vi estas la plej forta? Tion jam antaŭ kelkaj monatoj mi atribuis al mi.

antoniomoya (Voir le profil) 13 avril 2012 19:12:53

Cimerman:Kiel vi aŭdacas aserti, ke vi estas la plej forta? Tion jam antaŭ kelkaj monatoj mi atribuis al mi.
Oh, pardonu. Mi nur diris tion pro malscio. Konsentu do ke mi estu almenaŭ la dua plej forta, ĉu?

Amike.

Cimerman (Voir le profil) 18 avril 2012 11:31:05

antoniomoya:
Cimerman:Kiel vi aŭdacas aserti, ke vi estas la plej forta? Tion jam antaŭ kelkaj monatoj mi atribuis al mi.
Oh, pardonu. Mi nur diris tion pro malscio. Konsentu do ke mi estu almenaŭ la dua plej forta, ĉu?

Amike.
Bone, mi konsentas.
Kun saluto: Humuro super ĉio!

Retour au début