Ir ao conteúdo

Ekzemplo (inverso de)

de amigueo, 26 de julho de 2025

Mensagens: 8

Idioma: Esperanto

amigueo (Mostrar o perfil) 26 de julho de 2025 10:40:32

Rilate al vorto Ekzemplo.
Kiel nomi tion X, laux signifo en jena frazo:

"Bovo estas ekzemplo de besto. Inverse:
Besto estas X de bovo."

Cxu estas kunmetajxo de Ekzemplo kiu havas signifon de X?

Altebrilas (Mostrar o perfil) 26 de julho de 2025 14:28:01

Mi trovis ekzempligi en Prevo.

Do, la serĉata vorto povas esti ekzempligaĵo. Sed ĝi bezonas klarigon, aŭ kuntekston kie ĝia signifo kaj utileco estas memkompreneblaj.

amigueo (Mostrar o perfil) 30 de julho de 2025 20:24:39

Altebrilas:Mi trovis ekzempligi en Prevo.

Do, la serĉata vorto povas esti ekzempligaĵo. Sed ĝi bezonas klarigon, aŭ kuntekston kie ĝia signifo kaj utileco estas memkompreneblaj.
Mi ne bone komprenas "ekzempligi".
Ekzemplo de klaso aux tipo.
Ekzemplo estas konkretajxo de iu gxenerala aux abstrakta.
Klarigi per ekzemplo(j), doni ekzemplojn.
Fari ke io igxu ekzemplo de io por iu.
Igi ion ekzempli ion por iu kompreni/imiti.
Doni ekzemplon = ekzempligi.

Denove IG havas sian konfuzon.
Kato ekzemplas beston.
Mi ekzempl(ant)igas katon pri besto.
Mi ekzempl(at)igas beston al kato.

Tio sonas strange!! Sed tio permesas diri:
X = ekzemplato aux ekzemplajxo.

Ekzemplo de ekzemplato,
Ekzemplato de ekzemplo.

X = ekzempl(at)ig(at)ajxo = ekzempligo.
Tamen, X = ekzemplajxo, ekzemplato
estas pli simpla.

Nur problemo: signifo de "ekzempli".

Altebrilas (Mostrar o perfil) 31 de julho de 2025 07:57:06

Mi ne trovis ekzempli en la vortaro. La lingvo Ido, kiu celis solvi tiajn problemojn, certe proponas ion. Eble vi povas konsulti idistan vortaron.

amigueo (Mostrar o perfil) 31 de julho de 2025 18:05:07

Altebrilas:Mi ne trovis ekzempli en la vortaro. La lingvo Ido, kiu celis solvi tiajn problemojn, certe proponas ion. Eble vi povas konsulti idistan vortaron.
ChatGPT:
Bonege! Do, ni uzu la verbon **"exemplar"** en kelkaj frazoj por montri ĝian uzadon en Ido:

### 📚 **Ekzemploj de uzo:**

1. **Li sempre exemplas sua argumenti per fakti.**
→ Li ĉiam ekzemplas siajn argumentojn per faktoj.

2. **Por exemplar to, me parolos pri un reala caso.**
→ Por ekzempli tion, mi parolos pri reala kazo.

3. **Bon exemplar la uzado di ca vorto, pro favoro.**
→ Bonvolu ekzempli la uzadon de ĉi tiu vorto.

4. **La profesoro exemplis la leciono kun tre klara modelo.**
→ La profesoro ekzemplis la lecionon per tre klara modelo.

5. Uzu konkreta frase por exemplar la signifo.
→ Uzu konkretan frazon por ekzempli la signifon.

Se vi preferas pli formalajn alternativojn, oni povus ankaŭ uzi esprimojn kiel **"donar ekzemplo"** aŭ **"montrar per ekzemplo"**, sed **"exemplar"** estas pli konciza kaj klara.

Mia komento:

Do, en Ido "exemplar" funkcias ekzakte kiel "ekzempli" (doni ekzemplon de / esti ekzemplo de) en Esperanto.

Vortaro.net
ekzempli (tr) Klarigi per ekzemplo: tiu proverbo ekzemplas la regulon.
ekzemplodona. Donanta bonan ekzemplon.
senekzempla. Neniam antaŭe farita aŭ okazinta, senkompara, senegala: la terura k senekzempla buĉado en mia urbo Z. ☞

Altebrilas (Mostrar o perfil) 1 de agosto de 2025 07:08:01

Tial dakaranoj povas fieri pri sia lando.

Altebrilas (Mostrar o perfil) 1 de agosto de 2025 07:38:22

Pensi estas transitiva. Pensaĵo: tio, kion oni pensas

Ilustri ankaŭ. Ilustraĵo: tio, kio ilustras.

Ekzempli estas transitiva laŭ vortaro.net, sed ne aperas en Prevo.

Do ne estas memklariga regulo.

Se ĝi signifas "klarigi per ekzemplo ", la klarigendaĵo (tio, kion oni devas klarigi), povus esti ekzemplendaĵo aŭ ekzemplindaĵo (io sufiĉe malklara por esti ekzemplota).
Ekz: amigueo skribas multajn ekzemplindaĵojn.

amigueo (Mostrar o perfil) 1 de agosto de 2025 14:22:50

Altebrilas:Pensi estas transitiva. Pensaĵo: tio, kion oni pensas

Ilustri ankaŭ. Ilustraĵo: tio, kio ilustras.

Ekzempli estas transitiva laŭ vortaro.net, sed ne aperas en Prevo.

Do ne estas memklariga regulo.

Se ĝi signifas "klarigi per ekzemplo ", la klarigendaĵo (tio, kion oni devas klarigi), povus esti ekzemplendaĵo aŭ ekzemplindaĵo (io sufiĉe malklara por esti ekzemplota).
Ekz: amigueo skribas multajn ekzemplindaĵojn.
"Ekzemplajxo" funkcias kiel "pensajxo" aux "dirajxo", se ni uzas "ekzempli" laux Vortaro.net.

Cxiu ekzemplajxo bezonas siajn ekzemplojn.

De volta à parte superior