К содержанию

Ekzemplo (inverso de)

от amigueo, 26 июля 2025 г.

Сообщений: 4

Язык: Esperanto

amigueo (Показать профиль) 26 июля 2025 г., 10:40:32

Rilate al vorto Ekzemplo.
Kiel nomi tion X, laux signifo en jena frazo:

"Bovo estas ekzemplo de besto. Inverse:
Besto estas X de bovo."

Cxu estas kunmetajxo de Ekzemplo kiu havas signifon de X?

Altebrilas (Показать профиль) 26 июля 2025 г., 14:28:01

Mi trovis ekzempligi en Prevo.

Do, la serĉata vorto povas esti ekzempligaĵo. Sed ĝi bezonas klarigon, aŭ kuntekston kie ĝia signifo kaj utileco estas memkompreneblaj.

amigueo (Показать профиль) 30 июля 2025 г., 20:24:39

Altebrilas:Mi trovis ekzempligi en Prevo.

Do, la serĉata vorto povas esti ekzempligaĵo. Sed ĝi bezonas klarigon, aŭ kuntekston kie ĝia signifo kaj utileco estas memkompreneblaj.
Mi ne bone komprenas "ekzempligi".
Ekzemplo de klaso aux tipo.
Ekzemplo estas konkretajxo de iu gxenerala aux abstrakta.
Klarigi per ekzemplo(j), doni ekzemplojn.
Fari ke io igxu ekzemplo de io por iu.
Igi ion ekzempli ion por iu kompreni/imiti.
Doni ekzemplon = ekzempligi.

Denove IG havas sian konfuzon.
Kato ekzemplas beston.
Mi ekzempl(ant)igas katon pri besto.
Mi ekzempl(at)igas beston al kato.

Tio sonas strange!! Sed tio permesas diri:
X = ekzemplato aux ekzemplajxo.

Ekzemplo de ekzemplato,
Ekzemplato de ekzemplo.

X = ekzempl(at)ig(at)ajxo = ekzempligo.
Tamen, X = ekzemplajxo, ekzemplato
estas pli simpla.

Nur problemo: signifo de "ekzempli".

Altebrilas (Показать профиль) 31 июля 2025 г., 7:57:06

Mi ne trovis ekzempli en la vortaro. La lingvo Ido, kiu celis solvi tiajn problemojn, certe proponas ion. Eble vi povas konsulti idistan vortaron.

Наверх