Skip to the content

Polemika teorio pri socio.

by EduardusPona, August 9, 2025

Messages: 14

Language: Esperanto

EduardusPona (User's profile) August 9, 2025, 11:29:32 AM

Jen polemika teorio: Soleco estas lernita, kaj nur ekzistas tiel longe, dum la individuo vivas en socio. Ĝi estas nur socia koncepto. Se iu infano neniam socie interagis kun aliaj, li/ŝi ne sentos bedaŭron pro la malesto de tia interago.
Veraj sociaj vivaĵoj inkluzivas abelojn, formikojn, termitojn, ktp. Ili vivas en perfekta harmonio, sen enhavo de konfliktoj, reciproka envio aŭ sinamaj deziroj.
Kontraste al la homa konduto, kiu inklinas al la tenado de propravola profito.
Rezonu pri la nuntempa inklino al la uzado de sociaj retoj por interkomunikado. Tio ne nur estas hazarda junulara tendenco sed ankaŭ pruvo de mia argumento.
Laŭ Arthur Schopenhauer infero estas aliaj homoj. Socio estas kiel faijro, kiu deturnas nin de plena liberiĝo el vivsuferado per banalaj nececaĵoj kaj enuo, ne inkluzivante realan homan kuniĝon.

Altebrilas (User's profile) August 9, 2025, 12:06:58 PM

Estis eksperimentoj por provi tion kion vi teorias.

Oni malkovris infanojn en la arbaro, forlasitaj aŭ orfaj, kiuj memedukiĝis. Ili fariĝis kiel bestoj. Iu reĝo profis eduki infanon izolite, por malkovri ĉu ekzistas lingvon, kiun ĝi nature parolus. Tio fiaskis.

Ankaŭ ekzistis socioj, kie homoj vivis kiel formikoj, laborante por nutri ne reĝinon, sed nomenklaturon. La sistemo ne estis tiel harmonia kiel antaŭvidite.

Sociaj retoj postulas, ke oni estu ĉirkaŭata de helpemaj amikoj. Izolulo tuj estas blokita, ĉar ne plu estas listojn de agoj, kiuj oni devas fari sinsekve. Oni devas elturniĝi, provadi,... kaj renkonti pliajn problemojn. Prefere esti juna.

Eble infero estas aliaj homoj, sed ĉiam eblas krei paradizeton kun kelkaj amikoj aŭ samideanoj.

EduardusPona (User's profile) August 9, 2025, 9:00:49 PM

Altebrilas:Estis eksperimentoj por provi tion kion vi teorias.

Oni malkovris infanojn en la arbaro, forlasitaj aŭ orfaj, kiuj memedukiĝis. Ili fariĝis kiel bestoj. Iu reĝo profis eduki infanon izolite, por malkovri ĉu ekzistas lingvon, kiun ĝi nature parolus. Tio fiaskis.

Ankaŭ ekzistis socioj, kie homoj vivis kiel formikoj, laborante por nutri ne reĝinon, sed nomenklaturon. La sistemo ne estis tiel harmonia kiel antaŭvidite.

Sociaj retoj postulas, ke oni estu ĉirkaŭata de helpemaj amikoj. Izolulo tuj estas blokita, ĉar ne plu estas listojn de agoj, kiuj oni devas fari sinsekve. Oni devas elturniĝi, provadi,... kaj renkonti pliajn problemojn. Prefere esti juna.

Eble infero estas aliaj homoj, sed ĉiam eblas krei paradizeton kun kelkaj amikoj aŭ samideanoj.
Socia izoliĝo helpas min apartiĝi el krueluloj, kiuj nur intencas malpie makuli mian animon. Mi ne certe scias la vivsituacion de aliaj. Tamen, citante la konsilojn de mia patrino, (kiu sin devontigis al mia edukado, pro tio ke mi estas neparola aŭtismulino), mi ĉiam devas suspekti la intencon de aliaj. Mi certe asertas, ke la sola vera paradizo restas senmove sine de mia enpensiĝo kaj pia konscio. Eĉ aligatoroj vidigas plian estimon al mi ol malbonintenca pseŭdo-amiko. Al mia patrino mi estas dankema pro mia protektado.
Ŝi estas mia sola amiko, neniu krom si.
Mi loĝas en tre eta vilaĝo, kaj la tuto de mia sciaĵo devenas de mia patrino kaj libroj, kiujn ŝi provizis al mi.
Denove pardonu min se mi refuŝis la gramatikon, mi agnoskas la malfacilaĵon, kiun mi havas por lingvolernado.

Altebrilas (User's profile) August 10, 2025, 9:02:00 AM

PReVo (elŝutebla senpaga vortaro por poŝtelefono) donas du signifojn de la vorto "suspekti".

Ĉu vi devas cerbume diveni intencojn de aliaj personoj, ĉar via intuicio misfunkcias tiukampe, aŭ ĉu tio signifas , ke vi supozas, ke iliaj intencoj estas malbonaj?

Ne ĉiuj homoj estas amikigindaj, sed la homaro enhavas kelkajn kiuj estas fidindaj kaj respektemaj. Esperantistoj ofte estas tiaj.

Mi agnoskas, ke estas handikapo se vi povas uzi nek intuicion nek parolon por scii alikies intencojn, sed vi ĉiam povas komuniki, kiel vi faras ĉi-tie, skribe aŭ geste.

Ĉu estas Esperantistoj apud via urbeto? En via lando?

Leopold65 (User's profile) August 10, 2025, 11:36:39 AM

Saluton EduardusPona!
EduardusPona:Jen polemika teorio: Soleco estas lernita, kaj nur ekzistas tiel longe, dum la individuo vivas en socio. Ĝi estas nur socia koncepto. Se iu infano neniam socie interagis kun aliaj, li/ŝi ne sentos bedaŭron pro la malesto de tia interago.
Laŭ mia opinio, ĉi tiu teorio kreiĝas pro malforta kompreno de la realo. Ĉiu infanoj naskiĝas de patrinoj kaj ĉiu infanoj jam havas la kapablon de nevorta komunikado kun la patrinoj ekde la naskiĝo.

Se ni konsideras la opcion de Mowgli-infano, tiam ekzistas ankaŭ komunikado kun la bestoj, kiuj akceptis lin.

Se ni konsideras la opcion fini sur neloĝata insulo kaj tie postvivi, tiam post iom da tempo, dum la infano kreskas, li bezonos malpli kaj malpli da komunikado kun aliaj similaj al li mem.

EduardusPona (User's profile) August 10, 2025, 1:16:11 PM

Altebrilas:PReVo (elŝutebla senpaga vortaro por poŝtelefono) donas du signifojn de la vorto "suspekti".

Ĉu vi devas cerbume diveni intencojn de aliaj personoj, ĉar via intuicio misfunkcias tiukampe, aŭ ĉu tio signifas , ke vi supozas, ke iliaj intencoj estas malbonaj?

Ne ĉiuj homoj estas amikigindaj, sed la homaro enhavas kelkajn kiuj estas fidindaj kaj respektemaj. Esperantistoj ofte estas tiaj.

Mi agnoskas, ke estas handikapo se vi povas uzi nek intuicion nek parolon por scii alikies intencojn, sed vi ĉiam povas komuniki, kiel vi faras ĉi-tie, skribe aŭ geste.

Ĉu estas Esperantistoj apud via urbeto? En via lando?
Pardonu min se mia respondo estis plursenca. Mi preskaŭ povus aserti, ke via vivsituacio ege diferencas de la mia, kiu temas pri la aliro al edukado, interkomunikado kun aliaj "Esperantistoj", kaj povo por senlibere, kaj facile vortigi vian penson al viaj amikoj aŭ eĉ al nekonuloj. Miaopinie, kvakam ni vivas sur la sama tero, ŝajnas kvazaŭ mi devenas de alia planedo. Pri via demando: la sola esperantisto, kiun mi konas estas mia patrino,kiu ankaŭ estas la sola persono por reciproka komunikado. Ree pardonon, sed niaj vidpunktoj kaj vivsituacioj estas vaste diferenca! Ĉiaokaze, dankon pro la atentado de mia verkado.

EduardusPona (User's profile) August 10, 2025, 1:47:38 PM

Leopold65:Saluton EduardusPona!
EduardusPona:Jen polemika teorio: Soleco estas lernita, kaj nur ekzistas tiel longe, dum la individuo vivas en socio. Ĝi estas nur socia koncepto. Se iu infano neniam socie interagis kun aliaj, li/ŝi ne sentos bedaŭron pro la malesto de tia interago.
Laŭ mia opinio, ĉi tiu teorio kreiĝas pro malforta kompreno de la realo. Ĉiu infanoj naskiĝas de patrinoj kaj ĉiu infanoj jam havas la kapablon de nevorta komunikado kun la patrinoj ekde la naskiĝo.

Se ni konsideras la opcion de Mowgli-infano, tiam ekzistas ankaŭ komunikado kun la bestoj, kiuj akceptis lin.

Se ni konsideras la opcion fini sur neloĝata insulo kaj tie postvivi, tiam post iom da tempo, dum la infano kreskas, li bezonos malpli kaj malpli da komunikado kun aliaj similaj al li mem.
Laŭ Schopenhauer: iu persono estas vere si mem, nur kiam si estas sola, (germane: Der Mensch ist am meisten bei sich selbst, wenn er allein ist).
Pripensu la mensan staton, kiun kantisto havas dum publika kantado. Efektive multaj kantistoj asertas, ke ili sin sentas plene apartaj de la aliaj, samkiel ene de mensa kaĝo (angle: Being in the zone). La origina celo de nia voĉo estas por muzikado, ne por interparolado.

Leopold65 (User's profile) August 11, 2025, 10:58:40 AM

Saluton!
EduardusPona:Laŭ Schopenhauer: iu persono estas vere si mem, nur kiam si estas sola, (germane: Der Mensch ist am meisten bei sich selbst, wenn er allein ist).
Pri kiu skribis Schopenhauer?
Laŭ mia opinio, vi konfuzas du konceptojn - pasivan socian komunikadon (bebo) kaj aktivan socian komunikadon de plenkreskulo, kiu jam havis propran sperton pri socia komunikado kaj sukcesis krei siajn proprajn sociajn psikologiajn maskojn (ĉi-poste psikomaskoj). Kaj je ĉi tiu nivelo de memkonscio, persono povas esti memstara kaj ne bezoni socian komunikadon (ermitoj kaj mizantropoj).

Se ni konsideras personon sola, tiam memoru la literaturan ŝablonon "timis konfesi ĝin al si mem". Pri kio vi pensas, ke ĝi temas?

EduardusPona:
Pripensu la mensan staton, kiun kantisto havas dum publika kantado. Efektive multaj kantistoj asertas, ke ili sin sentas plene apartaj de la aliaj, samkiel ene de mensa kaĝo (angle: Being in the zone). La origina celo de nia voĉo estas por muzikado, ne por interparolado.
Vi ne povas scii la mensan staton de kantisto sur scenejo, se vi mem ne prezentis. Kaj se vi prezentis, tiam vi klare rekonis vin kiel kantiston sur scenejo, t.e. "surmetis" la taŭgan psikomaskon. Kaj persono havas plurajn tiajn psikomaskojn, kiuj reflektas liajn sociajn rolojn.

EduardusPona (User's profile) August 11, 2025, 11:38:10 AM

Leopold65:Saluton!
EduardusPona:Laŭ Schopenhauer: iu persono estas vere si mem, nur kiam si estas sola, (germane: Der Mensch ist am meisten bei sich selbst, wenn er allein ist).
Pri kiu skribis Schopenhauer?
Laŭ mia opinio, vi konfuzas du konceptojn - pasivan socian komunikadon (bebo) kaj aktivan socian komunikadon de plenkreskulo, kiu jam havis propran sperton pri socia komunikado kaj sukcesis krei siajn proprajn sociajn psikologiajn maskojn (ĉi-poste psikomaskoj). Kaj je ĉi tiu nivelo de memkonscio, persono povas esti memstara kaj ne bezoni socian komunikadon (ermitoj kaj mizantropoj).

Se ni konsideras personon sola, tiam memoru la literaturan ŝablonon "timis konfesi ĝin al si mem". Pri kio vi pensas, ke ĝi temas?

EduardusPona:Pripensu la mensan staton, kiun kantisto havas dum publika kantado. Efektive multaj kantistoj asertas, ke ili sin sentas plene apartaj de la aliaj, samkiel ene de mensa kaĝo (angle: Being in the zone). La origina celo de nia voĉo estas por muzikado, ne por interparolado.
Vi ne povas scii la mensan staton de kantisto sur scenejo, se vi mem ne prezentis. Kaj se vi prezentis, tiam vi klare rekonis vin kiel kantiston sur scenejo, t.e. "surmetis" la taŭgan psikomaskon. Kaj persono havas plurajn tiajn psikomaskojn, kiuj reflektas liajn sociajn rolojn.
psikomasko temas pri la penado de iu por forigi sian socian anksion. Mi spertas pri tio, ĉar mi estas aŭtismulino mem! mian argumenton linde vi ĵus pruvis , ĉu ne?

EduardusPona (User's profile) August 11, 2025, 9:18:24 PM

EduardusPona:
Leopold65:Saluton!Pri kiu skribis Schopenhauer?
Laŭ mia opinio, vi konfuzas du konceptojn - pasivan socian komunikadon (bebo) kaj aktivan socian komunikadon de plenkreskulo, kiu jam havis propran sperton pri socia komunikado kaj sukcesis krei siajn proprajn sociajn psikologiajn maskojn (ĉi-poste psikomaskoj). Kaj je ĉi tiu nivelo de memkonscio, persono povas esti memstara kaj ne bezoni socian komunikadon (ermitoj kaj mizantropoj).

Se ni konsideras personon sola, tiam memoru la literaturan ŝablonon "timis konfesi ĝin al si mem". Pri kio vi pensas, ke ĝi temas?

Vi ne povas scii la mensan staton de kantisto sur scenejo, se vi mem ne prezentis. Kaj se vi prezentis, tiam vi klare rekonis vin kiel kantiston sur scenejo, t.e. "surmetis" la taŭgan psikomaskon. Kaj persono havas plurajn tiajn psikomaskojn, kiuj reflektas liajn sociajn rolojn.
psikomasko temas pri la penado de iu por forigi sian socian anksion. Mi spertas pri tio, ĉar mi estas aŭtismulino mem! mian argumenton linde vi ĵus pruvis , ĉu ne?

Back to the top