Al contingut

Polemika teorio pri socio.

de EduardusPona, 9 d’agost de 2025

Missatges: 15

Llengua: Esperanto

EduardusPona (Mostra el perfil) 11 d’agost de 2025 21.23.24

EduardusPona:
EduardusPona:psikomasko temas pri la penado de iu por forigi sian socian anksion. Mi spertas pri tio, ĉar mi estas aŭtismulino mem! mian argumenton linde vi ĵus pruvis , ĉu ne?

EduardusPona (Mostra el perfil) 11 d’agost de 2025 21.25.36

Leopold65:Saluton!
EduardusPona:Laŭ Schopenhauer: iu persono estas vere si mem, nur kiam si estas sola, (germane: Der Mensch ist am meisten bei sich selbst, wenn er allein ist).
Pri kiu skribis Schopenhauer?
Laŭ mia opinio, vi konfuzas du konceptojn - pasivan socian komunikadon (bebo) kaj aktivan socian komunikadon de plenkreskulo, kiu jam havis propran sperton pri socia komunikado kaj sukcesis krei siajn proprajn sociajn psikologiajn maskojn (ĉi-poste psikomaskoj). Kaj je ĉi tiu nivelo de memkonscio, persono povas esti memstara kaj ne bezoni socian komunikadon (ermitoj kaj mizantropoj).

Se ni konsideras personon sola, tiam memoru la literaturan ŝablonon "timis konfesi ĝin al si mem". Pri kio vi pensas, ke ĝi temas?

EduardusPona:Pripensu la mensan staton, kiun kantisto havas dum publika kantado. Efektive multaj kantistoj asertas, ke ili sin sentas plene apartaj de la aliaj, samkiel ene de mensa kaĝo (angle: Being in the zone). La origina celo de nia voĉo estas por muzikado, ne por interparolado.
Vi ne povas scii la mensan staton de kantisto sur scenejo, se vi mem ne prezentis. Kaj se vi prezentis, tiam vi klare rekonis vin kiel kantiston sur scenejo, t.e. "surmetis" la taŭgan psikomaskon. Kaj persono havas plurajn tiajn psikomaskojn, kiuj reflektas liajn sociajn rolojn.
Vi min memorigis pri la fama verko de Tolstoy (Anna Karenina).
Laŭ Schopenhauer nia sufero naskiĝas en la sino de tia iluziiĝo (trudata de la socio) per blinda strebado al bagateloj (amikoj, profesioj, pseŭdo-supera instruado per "universitatoj") la sortobato, kiun Anna suferis, tiun filozofion reflektas: La neado de la fakto, ke sindetruo temas pri korligiĝo al sociruzaj deziroj, kiu deturnis ŝin de vera liberiĝo.
La solvo laŭ Schopenhauer-o troviĝas en la praktikado de asketismo, belarto, aŭ kompatemo.
Pri via citaĵo, Anna povis konfesi siajn timojn (neakompano de sia filo, morala seniĝo). Ŝi povis vivadi ekter la socio (samkiel Levin) sed si elektis kredi la mensogon dirita de aliaj.

Leopold65 (Mostra el perfil) 12 d’agost de 2025 11.30.15

Saluton!
EduardusPona:
La solvo laŭ Schopenhauer-o troviĝas en la praktikado de asketismo, belarto, aŭ kompatemo.
Pri via citaĵo, Anna povis konfesi siajn timojn (neakompano de sia filo, morala seniĝo). Ŝi povis vivadi ekter la socio (samkiel Levin) sed si elektis kredi la mensogon dirita de aliaj.
Ekzistas tia ŝerco:

- Imagu viron, kiu forlasis sian edzinon kaj infanojn kaj iris vivi en la arbaro por sia propra plezuro. Kiel vi nomus lin?
- Fiulo, mizerulo!
- Kaj en Barato ili nomis lin Budho. Kaj ili preĝas al li kiel al dio.

EduardusPona (Mostra el perfil) 13 d’agost de 2025 22.58.06

Leopold65:Saluton!
EduardusPona:La solvo laŭ Schopenhauer-o troviĝas en la praktikado de asketismo, belarto, aŭ kompatemo.
Pri via citaĵo, Anna povis konfesi siajn timojn (neakompano de sia filo, morala seniĝo). Ŝi povis vivadi ekter la socio (samkiel Levin) sed si elektis kredi la mensogon dirita de aliaj.
Ekzistas tia ŝerco:

- Imagu viron, kiu forlasis sian edzinon kaj infanojn kaj iris vivi en la arbaro por sia propra plezuro. Kiel vi nomus lin?
- Fiulo, mizerulo!
- Kaj en Barato ili nomis lin Budho. Kaj ili preĝas al li kiel al dio.
verŝajne vi mistajpis tiun vorton: [iris vivi en la arbaron] ĉu ne?, ankaŭ mi fojfoje mistajpas.

Leopold65 (Mostra el perfil) 14 d’agost de 2025 10.27.15

EduardusPona:verŝajne vi mistajpis tiun vorton: [iris vivi en la arbaron] ĉu ne?, ankaŭ mi fojfoje mistajpas.
Jes! Mi mistajpis...Pardonu min...

Tornar a dalt