Til innholdet

Kiel elekti inter peni kaj provi?

fra nw2394,2006 11 24

Meldinger: 4

Språk: Esperanto

nw2394 (Å vise profilen) 2006 11 24 13:03:25

En la vortaro, peni kaj provi havas la saman signifon (anlge, "to try" aŭ "to attempt"). Kio estas la malsameco?

Amike, Nick

T0dd (Å vise profilen) 2006 11 24 16:28:24

Novico Dektri:La diferencon inter la du vortoj, oni povas vidi per la signifo, kiun mi trovis en la vortaro:

peni (pen·i)
multe provi, forte labori por fari ion

provi (prov·i)
fari por vidi, ĉu oni povas fari

Du ekzemploj estas jene:

Mi provis la supon, kaj decidis ke mi ŝatis ĝin.

Mi penis iniciati Esperanto-klubon, sed mi ne sukcesis.

Se mi estas malprava, bonvolu korekti min!

Samideane,

Benjamin
Vi pravas, sed la signifo de "provi" iom fandiĝas kun tiu de "peni". Ekzemple, Reta Vortaro donas trian signifon de "provi" ĉi tiel: "Peni fari ion malgraŭ necerta sukceso". Do oni rajtas diri, "Mi provis iniciati E-klubon."

nw2394 (Å vise profilen) 2006 11 24 18:13:44

Dankon, Nick

kvarelcentenorvega (Å vise profilen) 2020 8 21 01:32:09

``provi``
``peni``
``klopodi``

estas ordigitaj laŭdaŭre... ``provi`` ne okupas tro da tempo, sed ``klopodi`` estas malrapide. ``peni`` troviĝas meze de ĉiuj.

Tibake til toppen