Mesaĝoj: 92
Lingvo: Esperanto
Fuzzy (Montri la profilon) 2008-decembro-27 21:40:14
horsto:Ĝuste, el la irakanoj -- neniuFuzzy:Do, nur la viroj kiuj faris tion kontraŭ Saddam havas la rajton fari tion kontraŭ Bush, do neniu.
Ĉar, unue, la ĵurnalisto ne estis sufiĉe kuraĝa por agi tiamaniere ĉe Saddam.
horsto:Li ne militis por ĝi, do li ne meritas respekton. Li tro multe amas vivi kaj tro malmulte amas sian landon por esti heroo.Fuzzy:Li ne mortis por sia lando, do li ne rajtas fari ion ajn por sia lando.
Due, li ne batalis kaj ne mortis por sia lando kontraŭ usonanoj en la milito.
horsto:Vietnamo havis, Koreio havis -- Irako ne havis? La irakanoj simple ne volis batali. Ve al la venkitoj, ne mi tion diris.
Fuzzy:Kvazaŭ vi ne scius ke Irako neniam havis ŝancon kontraŭstari al la Usono.
Se iu ne volas esti konkerita kaj toleri Buŝon aŭ alian fremdan estron, li devas militi kaj defendi sian landon. Post malvenko estas malfrue protesti.
Fuzzy (Montri la profilon) 2008-decembro-27 21:53:17
Frankouche:Se niaj avoj ne estus similaj "eksterteruloj", la faŝismo venkus la mondon.horsto:Entute, nekredebla komento, kvazaŭ vi estus eksterterulo.Ekzakte, afliktantas, ne bezonas pli da komentoj.
Sebasities (Montri la profilon) 2008-decembro-27 23:27:02
Li ne militis por ĝi, do li ne meritas respekton.Batali por sia lando ne estas la sola maniero meriti respekton.
Ankaŭ, mi diros tion : ĉiu homo fundamente meritas respekton, nur ĉar li estas homo.
Ambaŭ Bush kaj la ŝuolanĉisto meritas respekton : ne pro siaj respektivaj agadoj, sed simple ĉar ili estas homoj.
Tamen, mi pensas, ke la ŝuolanĉisto bone agis, ĉar Bush devas scii, ke li ne rajtas fari ion ajn. Tiu estis nur tre malgranda kaj tre simbola puno por Bush, kiu faris tre gravajn maljustaĵojn.
Filu (Montri la profilon) 2008-decembro-28 00:02:24
Kelkfoje timo regas homojn, sed tio ne faras ilin malrespektindaj, eĉ kiam ili poste iom kuraĝiĝetas kaj faras iajn senkonsekventaĵojn. Ekzemple, kelkaj verkos romanojn, en kiuj ili esprimos sian koleron, kaj tiuj skribaĵoj kelkfoje igis homojn unuiĝi kaj ekbatali pli serioze, fortike kaj organize ol antaŭe.
Ne ĉio estas tiel simpla, kiel vi ŝajnigas. Hieraŭaj venkitoj foje estas morgaŭaj venkontoj.
Trold (Montri la profilon) 2008-decembro-28 09:53:52
Ĉu vi pensas ke Bush pravis kiam li asertis ke li ne gravis? Eble li devus demandi al iraka registaro pardoni la viron...Jes! mi pensas ke Bush pravis kaj multe gajnas, sed ankaŭ la irakanoj gajnas. Bush tiel pli-malpli akceptas la agadon kaj tiel prezentiĝas kiel demokrato kiu respektas aliajn opiniojn malkiel Sadam. Kaj irakanoj povas tiel demonstri ila malkonsento.
Kompreneble la tutan okazon estas simbola, sed ambaŭ gajnas multe pli per tiu ol per milito.
Fuzzy (Montri la profilon) 2008-decembro-28 10:57:58
Sebasities:En paca tempo jes; sed milito ŝanĝas ĉion. Perfiduloj kaj timuloj estas kutime mortigendaj en milita tempo.
Batali por sia lando ne estas la sola maniero meriti respekton.
Ankaŭ, mi diros tion : ĉiu homo fundamente meritas respekton, nur ĉar li estas homo.
Fuzzy (Montri la profilon) 2008-decembro-28 11:05:29
Filu:Kelkfoje timo regas homojn, sed tio ne faras ilin malrespektindaj, eĉ kiam ili poste iom kuraĝiĝetas kaj faras iajn senkonsekventaĵojn. Ekzemple, kelkaj verkos romanojn, en kiuj ili esprimos sian koleron, kaj tiuj skribaĵoj kelkfoje igis homojn unuiĝi kaj ekbatali pli serioze, fortike kaj organize ol antaŭe.Mi entute aprobus kaj subtenus la irakanon se li anstataŭ la ŝulanco prenus grenadĵetilon kaj atakus unu el usonaj tankoj. Kompreneble, verki romanojn "kontraŭokupantajn" kaj lanĉi ŝuojn estas multe pli facile. Hontego.
dobri (Montri la profilon) 2008-decembro-28 12:07:03
Fuzzy:En paca tempo jes; sed milito ŝanĝas ĉion. Perfiduloj kaj timuloj estas kutime mortigendaj en milita tempo.Mortigendaj? Ĉu vi tiom ŝatas la militojn? Laŭ mia opinio vi eble emus skribi "mortigotaj".
Fuzzy (Montri la profilon) 2008-decembro-28 12:43:21
dobri:Mi volis diri ke ili endas esti mortigitaj. Ĉu mi eraris?Fuzzy:En paca tempo jes; sed milito ŝanĝas ĉion. Perfiduloj kaj timuloj estas kutime mortigendaj en milita tempo.Mortigendaj? Ĉu vi tiom ŝatas la militojn? Laŭ mia opinio vi eble emus skribi "mortigotaj".
Sebasities (Montri la profilon) 2008-decembro-28 14:09:23
Fuzzy:Perfiduloj kaj timuloj estas kutime mortigendaj en milita tempo.Kiu estas mi por decidi, kiu estas mortinda ?
Kiu vere konas la kialoj kaŝitaj en la koroj ?
Neniam oni devus esti prompta diri, ke iu estas mortinda.