Al la enhavo

Lanĉo de ŝuoj

de Frankouche, 2008-decembro-22

Mesaĝoj: 94

Lingvo: Esperanto

Sebasities (Montri la profilon) 2008-decembro-28 14:09:23

Fuzzy:Perfiduloj kaj timuloj estas kutime mortigendaj en milita tempo.
Kiu estas mi por decidi, kiu estas mortinda ?
Kiu vere konas la kialoj kaŝitaj en la koroj ?
Neniam oni devus esti prompta diri, ke iu estas mortinda.

Filu (Montri la profilon) 2008-decembro-28 14:19:07

Tre militema Fuzzy,

Vi ja ne opinias, ke via sinteno estas tre aroganta kaj vi ja ŝajnas entute havi la lastan vorton.

Nur respondu al ĉi mesaĝo, kaj vi havos tiun lastan vorton.

Fuzzy (Montri la profilon) 2008-decembro-28 14:32:02

Sebasities:
Fuzzy:Perfiduloj kaj timuloj estas kutime mortigendaj en milita tempo.
Kiu estas mi por decidi, kiu estas mortinda ?
Kiu vere konas la kialoj kaŝitaj en la koroj ?
Neniam oni devus esti prompta diri, ke iu estas mortinda.
Sebasities, legu denove: en milita tempo. Via logiko taŭgas nur por paco. En la tempo, kiam sorto de via popolo estas en danĝero, ĉio ŝanĝiĝas.

nikko (Montri la profilon) 2008-decembro-28 16:04:44

Hahaha!!! Mia ventro, ĝi doloras de ridado!!! Humanistoj denove haluciniĝas.

Sebasities (Montri la profilon) 2008-decembro-28 18:02:21

nikko:Hahaha!!! Mia ventro, ĝi doloras de ridado!!! Humanistoj denove haluciniĝas.
Nikko, ĉu vi bone konas la regulojn de Lernu ?
Se ne, jen eltiraĵoj :

"Pri lernu!
"Reguloj kaj kondiĉoj
"Komunaj notindaĵoj:

"La paĝaron uzas homoj de diversaj aĝoj kaj de diversaj kulturoj, pro tio ni petas vin ĉiam esti tolerema kaj ĝentila en via komunikado kun aliaj lernu!-uzantoj.

"En la tuta paĝaro estas malpermesite:

"Uzi fivortojn aŭ ofendajn esprimojn. Tio inkluzivas salutnomojn, mesaĝojn, forum-mesaĝojn, sinprezentojn ks. La sola loko, kie povas esti fivortoj, estas "Vortlernado"."

Mi nek haluciniĝas, nek estas stulto : se vi volas esti kruda, estu tiel aliloke.

Sebasities (Montri la profilon) 2008-decembro-28 18:22:33

Fuzzy:Sebasities, legu denove: en milita tempo. Via logiko taŭgas nur por paco. En la tempo, kiam sorto de via popolo estas en danĝero, ĉio ŝanĝiĝas.
Tamen, mi daŭras pensi, ke ni ne devas esti prompta diri, ke iu estas mortinda, êc (kaj eble ĉefe) en milita tempo.

Plie, la milito ne daŭros ĉiam. Kiuj nutros la infanoj de la mortintoj, post la milito ? Ne estas sufiĉe da mortintoj, por ke falu ankaŭ mortigi la fuĝantojn ? Ne estos la mortintoj, kiuj riparos la difektojn, post la milito, sed la vivantoj.

Fuzzy (Montri la profilon) 2008-decembro-28 19:08:44

Sebasities:Tamen, mi daŭras pensi, ke ni ne devas esti prompta diri, ke iu estas mortinda, êc (kaj eble ĉefe) en milita tempo.
... Ne estas sufiĉe da mortintoj, por ke falu ankaŭ mortigi la fuĝantojn ?
Mi ne bone komprenas vin, diru rekte:
ĉu vi opinias ke eĉ dizertinto, fuĝanta de malamiko anstataŭ batali dum liaj samlandanoj (virinoj, infanoj kaj maljunuloj) pereas, meritas respekton?

Sebasities (Montri la profilon) 2008-decembro-28 19:26:39

Fuzzy:Mi ne bone komprenas vin, diru rekte:
ĉu vi opinias ke eĉ dizertinto, fuĝanta de malamiko anstataŭ batali dum liaj samlandanoj (virinoj, infanoj kaj maljunuloj) pereas, meritas respekton?
JES, ĉar ĉiu homo fundamente meritas respekton, nur ĉar li estas homo.

Tamen, mi ne diras, ke oni ne devas puni lin, sed ke ekzistas pli bonaj alternativoj ol mortigi lin (kaj eĉ ol la malliberejo) : ekzemple, li povas puniĝi pro sia dizertaĵo riparante la homajn kaj materiajn difektojn de la milito (dum kaj post la milito)

Fuzzy (Montri la profilon) 2008-decembro-28 19:44:15

Sebasities:
Fuzzy:Mi ne bone komprenas vin, diru rekte:
ĉu vi opinias ke eĉ dizertinto, fuĝanta de malamiko anstataŭ batali dum liaj samlandanoj (virinoj, infanoj kaj maljunuloj) pereas, meritas respekton?
JES, ĉar ĉiu homo fundamente meritas respekton, nur ĉar li estas homo.
Nu, pardonu min, do via respekto ne multe kostas... Eble ankaŭ ĉiu vivaĵo meritas tian respekton? Efektive mi ne nomus ĝin "respekto", eble "atento"? Kun tio mi konsentus. Laŭ mi respekton meritas nur elstaraj aŭ simple dignaj homoj, certe ne dizertintoj.
Sebasities:Tamen, mi ne diras, ke oni ne devas puni lin, sed ke ekzistas pli bonaj alternativoj ol mortigi lin (kaj eĉ ol la malliberejo) : ekzemple, li povas puniĝi pro sia dizertaĵo riparante la homajn kaj materiajn difektojn de la milito (dum kaj post la milito)
Se ne puni fuĝintojn per mortigo, tio permesos al ili savi siajn mizerajn vivojn per dizerto. Do timuloj nepre rifuzos batali, kaj milito estos malgajnita kaj lando estos okupita, multege da homoj pereos. Tial oni kutime tuj mortpafas dizertintojn.
Milito estas tre kruela afero...

Frankouche (Montri la profilon) 2008-decembro-28 19:53:09

Sebasities:JES, ĉar ĉiu homo fundamente meritas respekton, nur ĉar li estas homo.
Tute veras. Eĉ "mezaĝaj" socioj kaj kutimoj kiel Paŝtunuali en pakistanio, afĥanio konsideras ke eĉ la malamiko, la malvenkanto meritas la respekton kaj la gastamecon.

Reen al la supro