ไปยังสารบัญ

Saĝiĝi?

จาก jchthys, 22 ธันวาคม 2008

ข้อความ 8

ภาษา: Esperanto

jchthys (แสดงโปรไฟล์) 22 ธันวาคม 2008, 04:28:23

La Sankta Biblio diras, "la arbo estas dezirinda por saĝiĝi" (Gen. 3:6) Ĉu la vorto "saĝiĝi" malmoderna Esperanta?

Frankouche (แสดงโปรไฟล์) 22 ธันวาคม 2008, 04:47:04

Pri kiu arbo ci parolas ?

Mi ne komprenas la sencon de cia frazo.

Tamen , "saĝiĝi" ŝajnas tute komprenebla por mi.

horsto (แสดงโปรไฟล์) 22 ธันวาคม 2008, 11:14:15

'saĝiĝi' simple signifas 'iĝi saĝa'.

sinjoro (แสดงโปรไฟล์) 22 ธันวาคม 2008, 11:42:51

jchthys:La Sankta Biblio diras, "la arbo estas dezirinda por saĝiĝi" (Gen. 3:6) Ĉu la vorto "saĝiĝi" malmoderna Esperanta?
Kaj malmoderna, kaj moderna, kaj tute korekta Esperanta vorto.

jchthys (แสดงโปรไฟล์) 22 ธันวาคม 2008, 16:01:18

Dankon. Mi nun compreni. La Vortato ne havas la vorton "saĝaĝi"; ĝi havas tamen "saĝi", kiun mi ne viris. (Mi estas Esperantisto komencanta.)

Tuta teksto:

"Kaj la virino vidis, ke la arbo estas bona por manĝi kaj ĝi estas ĉarma por la okuloj, kaj la arbo estas dezirinda por saĝiĝi; kaj ŝi prenis de ĝiaj fruktoj, kaj ŝi manĝis, kaj ŝi donis kune ankaŭ al sia edzo, kaj li manĝis."

Frankouche (แสดงโปรไฟล์) 22 ธันวาคม 2008, 16:34:20

Mi ne spertas la biblion, sed sidiĝi sub la foliaro de la arbo kaj pripensi, certe povas saĝigi vin.

Ergazomai (แสดงโปรไฟล์) 26 ธันวาคม 2008, 18:34:26

La pleja belaĵo de Esperanto estas, ke, dank'al la Fundamento, ne ekzistas modernaj, malmodernaj, arĥaikaj, novaj, dialektaj vortoj. Ĉiu vorto estas same (mal)moderna.

Filu (แสดงโปรไฟล์) 26 ธันวาคม 2008, 20:46:31

Ergazomai:La pleja belaĵo de Esperanto estas, ke, dank'al la Fundamento, ne ekzistas modernaj, malmodernaj, arĥaikaj, novaj, dialektaj vortoj. Ĉiu vorto estas same (mal)moderna.
Indas citi ĉijenan eron el Pomego:
Bertilo en PMEG:Falŝirmilo povas teorie signifi "paraŝuto", "bastono" aŭ "balustrado" (kaj eble ankoraŭ ion alian). La tradicio decidis, ke ĝi estas nur paraŝuto. Tamen pro la dubsenceco de falŝirmilo oni emas pli ofte diri paraŝuto nuntempe. Tio povas kaŭzi, ke falŝirmilo perdos sian limigitan signifon, kaj eksignifos "ia ajn ilo por ŝirmi kontraŭ falo".

กลับไปด้านบน