Al la enhavo

Enigmo por la semajnfino: kiel diamantoj malaperis?

de Miland, 2008-decembro-26

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-decembro-26 19:20:56

Imperiestrino Kleopatra tenas diamantaron en skatolo kun glitanta kovrilo. Por malhelpi ŝtelistojn, ŝi havas etan dorlotbeston en la skatolo: venena aspo!

Kiam ŝi iras for al la palaca banĉambro, ŝia sklavo sukcesas ŝteli kelkajn diamantojn sen tuŝi aŭ eligi la serpenton. Li ne surportas protektilon. Kiel li faras tion?

Verda stelo por la unua ĝusta solvo!

Frankouche (Montri la profilon) 2008-decembro-26 19:48:54

Tre simple:

1- Li metas la ganton de Kleopatro, kaj la serpento flarante kredas ke tiu estas Kleopatro.
2- Li metas serpentinon en la skatolo, tiel la serpento forgesas sian sakran mision pro siaj viraj instinktoj...huhu okulumo.gif
3- Li estis ĉarmisto de serpentoj antaŭ sklaviĝi.

Miland (Montri la profilon) 2008-decembro-26 22:34:51

Gantoj estas protektiloj. Li ne uzis nek gantojn nek ĉarmilojn kontraŭ le serpento. Krome, Kleopatro estis for kiam li ŝtelis la juvelojn.
Ne tiel simple!

Filu (Montri la profilon) 2008-decembro-26 22:48:56

Sciante pri la serpento, li antaŭ ol kapti la diamantojn fortege skuis la skatolon kaj eĉ ensendis dormigan fumon en ĝi (per tre malgranda aperturo kreita kiam la kovrilon oni glitetas) por trankviligi la serpenton. demando.gif

Frankouche (Montri la profilon) 2008-decembro-26 23:07:03

Li reversas malrapide la skatolon. Reflekse la terura serpento kroĉas sin en la skatolo dum la diamantoj falas surgrunde.

Miland (Montri la profilon) 2008-decembro-27 10:51:22

Li ne malutilas la serpenton. Do li nek skuas la skatolon perforte, nek enigas gason.
Krome, la serpenton ne havas kroĉilojn en la skatolo.

Frankouche (Montri la profilon) 2008-decembro-27 11:25:35

Li malfermas la skatolon sed lasas la kovrilon sure. Kiam li sentas la beston, li kaptas ĝin tra la kovrilon kiel la ĉarmistoj kutime faras.

horsto (Montri la profilon) 2008-decembro-27 12:43:59

Eble li malfermas la (glitantan) kovrilon nur tiel vaste ke kelkaj diamantoj povas eliri, sed ne la serpento. Li tiam renversas la skatolon kaj la (pli malgrandaj) diamantoj elfalas.

Miland (Montri la profilon) 2008-decembro-27 17:41:20

horsto:..Li tiam renversas la skatolon kaj la (pli malgrandaj) diamantoj elfalas.
Gratulon! La kerna ideo estas renversi la skatolon. Vi pravas, kaj gajnas la verdan stelon:

horsto (Montri la profilon) 2008-decembro-27 17:56:25

Miland:
Gratulon! La kerna ideo estas renversi la skatolon. Vi pravas, kaj gajnas la verdan stelon:
Dankon!
Sed se renversi la skatolon estas la kerna ideo tiam ankaŭ Frankouche meritas la verdan stelon, li ja ankaŭ havis tiun ideon.
Li ankaŭ havis la bonegan ideon kun la serpentino. Parenteze, kiel oni distingas serpento de serpentino?

Reen al la supro