去目錄頁

LA ETERNULO PLIBONIGOS VIAN VIVON

spiritualdigest, 2009年1月4日

讯息: 34

语言: Esperanto

rosto (显示个人资料) 2009年1月18日下午6:36:44

Sportistoj, kiuj "gajnas pli ol sciencistoj kaj religiistoj", ili perdas propran sanon pro tio. Kial kritiki ilin? Ili mem scias, kion ili faras.
Ni rigardu ekzemple ĵurnaliston, kiu lukras per mensogo. Ja neniu miros, se iu kritikos ĵurnaliston, kiu skribas pri tio, pri kio li ne scias. Se iu ĵurnalisto skribas mensogaĵon pri vi, vi povas apelacii en juĝejo.
Kial ne kritiki tiun, kiu diras pri tio, pri kio li certe scias nenion, kaj prenas monon pro tio? Nu, eble ni devas ne kritiki lin, sed kontraŭe laŭdi lin pro lia lerteco!

josell (显示个人资料) 2009年2月5日下午5:16:15

Iĉo:
Sportado ja ne utilas, sed ĝuigas multajn spektantojn. La sama ja povas diriĝi pri religiistoj, sed neniu devigas nin spekti sporton kiel oni devigas nin aŭdi, legi, kaj vivi religiaĵojn.
Erarego via...

Multaj gepatroj kaj eĉ lernejoj -jes, lernejoj- vidigas kaj sciigas sportojn.

Do, mi diradas, unue sciu.

(Aparte, mia estiminda logikeco ne estas diskutata.)

Personale, mi pensas ke estas bedaŭrinde ke la sanigistoj, kiu laboregas kaj helpegas, ne ricevas pli ol sportistoj. Tiel estas la monismo kaj ĝusteco homa.

Iĉo (显示个人资料) 2009年2月7日上午3:34:22

Denove ...

Iĉo:Kaj neniu publike instruas ke oni suferos kaj (ĝuste!!) suferu pro manko da sporta intereso, kaj neniu volas devigi [foje perleĝe] ke ĉiuj vivu laŭ la reguloj de iu sporto. Kaj neniu per senĉesa kritikado klopodas silentigi tiujn, kiuj ne aparte ŝatas sporton.

Iĉo (显示个人资料) 2009年2月7日上午3:41:33

josell:Personale, mi pensas ke estas bedaŭrinde ke la sanigistoj, kiu laboregas kaj helpegas, ne ricevas pli ol sportistoj.
Ĉi-punkte mi konsentas kun vi. Kuracistoj tamen tute ne estas kutime malriĉaj, sed volontaj kuracistoj, kiel ekzemple tiuj, kiuj laboras kun Medecins sans Frontiers, ja nepre ricevu pli da fonduso por ebligi pli da helpo.

回到上端