إلى المحتويات

مغلق
الرسائل كحد أقصى 500

每日一詞 Vorto de la tago

من manlajo, 1 ديسمبر، 2006

المشاركات: 1902

لغة: 简体中文

manlajo (عرض الملف الشخصي) 17 أبريل، 2010 3:37:15 ص

0516 PRECIZA 精確 /jing1-zue4/

Ĝuste kaj klare difinita eĉ en la plej malgrandaj detaloj:
正確而清晰定義的, 甚至最細節部分也如此

Mi bezonas precizan adreson por ke mi povu veni al vi.
我要精確的地址, 以便可以來到你那裡.
Ju pli precizaj la kalkuloj, des pli fortika la amikeco.
計算愈精確, 友誼愈堅強.
Ni interkonsentis renkontiĝi precize je la deka horo.
我們彼此同意在十點整見面.
La desegnisto estas fama pro la precizeco de siaj desegnoj.
此製圖員出名於其製圖的精準性.
La instruistino estis tre precizema - ŝi ĉiam postulis precizajn respondojn.
老師性喜精準 - 他總是要求精確的答案.
Ĉu vi povus precizigi la sencon de tiu ĉi vorto?
你能否說出這個詞的精確意思?

manlajo (عرض الملف الشخصي) 18 أبريل، 2010 5:48:45 ص

0517 PUŜI 推 /tui1/

1. Per forta movo, premo aŭ frapo, forigi aŭ peni forigi de la okupita loko:
以出力的動作擠或斥, 使離原位

Li puŝis min ne hazarde.
他推我, 不是偶然地.
Malgraŭ ĉiuj ventoj kaj puŝoj Esperanto vivis kaj kreskis regule.
不論颳風及推擠, 世界語規律地存活著, 成長著.
Esperanto ne celas elpuŝi la naciajn lingvojn.
世界語的目的不是要排擠民族語言.
Ŝi enpuŝis al li la tranĉilon en la korpon.
她對著他插刀入體.
Du kontraŭaj elektraj polusoj forpuŝas unu la alian.
兩對立的電極互斥.
En la koridoro mi kunpuŝiĝis kun la najbaro.
在走廊上, 我和鄰居們互擠著.
Li sukcese repuŝis argumenton.
他成功地反駁爭論.

2. Alkonduki al ia stato aŭ ago:
引到某狀態或行動

La talento puŝis ŝin al la artista profesio.
天份促使她走向藝術專業.
Malplena sako puŝas al peko.
空口袋推人犯罪.
Tio povus ekpuŝi al ruiniĝo nian tutan aferon.
那可能把我們的整個事業推向毀滅.

(Ankaŭ: 2006-12-02)

manlajo (عرض الملف الشخصي) 19 أبريل، 2010 3:13:06 ص

0518 KONFIRMI 確認 /que4-ren4/

1. Plicertigi la verecon, sendubecon de io:
更確定某事的實情, 無疑

La okazo konfirmis la teorion de esploristoj.
事件確認了探險家的理論.
La registaro malkonfirmis la novaĵon pri ribelo.
政府否認叛變的消息.
Mi jam ricevis la konfirmon pri ricevo de mia mendo.
我已收到我的訂單送達的確認.
Li konfirme skribis al mi pri tio.
他寫信給我確認那件事.

2. Sankcii, ratifiki:
批准, 認可

Reĝo konfirmis la decidon kaj subskribis la ordonon.
國王批准決議並簽署命令.
La testamento jam estas konfirmita.
遺囑已經確認了.
Dum kunveno konfirmiĝis la antaŭaj decidoj.
會議時確認了以前的決議.

(Ankaŭ: 2006-12-03)

manlajo (عرض الملف الشخصي) 20 أبريل، 2010 6:07:38 ص

0519 PENDI 懸掛 /xuan2-gua4/

1. Esti alligita per unu ekstremo tiel, ke la cetero estas libera, ne
tuŝante la teron aŭ plankon:
結住一端, 其餘自由, 但未觸地面或地板

Sur la muro pendis belega bildo.
牆上掛著極漂亮的圖畫.
Tie staris la hundo kun elpendanta lango.
那裡站著一隻懸著舌頭的狗.
Malpendigu ĉi tiun pentraĵon, ĉar mi ne ŝatas ĝin!
收起這個懸掛物, 我不喜歡它!
Super la pordo de la butiko pendis lumigebla elpendaĵo.
店家的門上懸著可點亮的掛飾.
Li donacis al ŝi belajn orajn orelpendaĵojn.
他送她漂亮的金耳掛.

2. Esti levita de sur la tero per ŝnuro ĉirkaŭ la kolo, kaj morti de premsufoko:
以繩環頸舉離地面, 使窒息而死

Longe ŝtelas ŝtelisto, tamen fine li pendos.
常業小偷, 然而他終將就吊.
Por pendigi ŝteliston, antaŭe lin kaptu.
要處小偷絞刑, 先要逮到他.
En dom' de pendigito pri ŝnuro ne parolu.
在受絞者的家不要提到繩子
Pendonto ne dronos.
將受絞的人不會溺死.
Li ne plu volis vivi kaj decidis sin pendumi.
他不再想活而決定上吊.

3. Resti senmove super iu aŭ io, ŝvebi:
在某人或某物上停留不動, 懸浮

La luno pendis en la ĉielo.
月亮掛在天空.
La balono flugpendis en la aero.
汽球懸浮在空中.

(Ankaŭ: 2006-12-04)

manlajo (عرض الملف الشخصي) 21 أبريل، 2010 2:40:44 م

0520 NAIVA 幼稚 /you4-zhi4/, 天真 /tian1-zhen1/

1. Sensperte malkaŝema kaj kredema, kiel infano:
未經世故而坦率和輕信如小孩

La knabino estis juna kaj naiva.
女孩年輕又天真.
Ne ekzistas naiva vulpo, ne ekzistas homo sen kulpo.
沒有幼稚的狐狸, 也沒有不犯錯的人.
Naivuloj jam ne ekzistas.
已不存在天真的人了.
Ŝia naiveco permesas al viroj uzi ŝin.
她的天真容許男人利用她.
Ŝi estas naivega (iom stulta pro troa naiveco).
她極為幼稚 (過於幼稚而有點傻)

2. Senartifika, ne montranta pripensadon aŭ spertiĝon:
沒心機, 未顯現思慮或老練

Via amo estas naiva.
你的愛是天真的.
La virino naive rakontis, kiel ŝi lin delogis.
女人幼稚地述說著, 她如何引誘他.

(Ankaŭ 2006-12-05)

manlajo (عرض الملف الشخصي) 22 أبريل، 2010 11:26:34 ص

0521 PENI 盡力 /jin4-li4/

Streĉi la korpajn aŭ mensajn fortojn, por atingi rezulton:
盡體力或智力, 以達結果

Mi penis amikiĝi kun ili, sed mi ne sukcesis.
我盡力與他們結為朋友, 但我並未成功.
Kiom ajn oni penas, per forto plaĉo ne venas.
不論如何費心, 強迫喚不來歡心.
Nenia peno nek provo donos lakton de bovo.
不管多努力或嘗試, 從公牛擠不到牛乳.
Li penadas eviti sian punon.
他千方百計規避懲罰.
Li estas penema lernanto.
他是努力的學習者.
Mia laboro estas peniga (postulanta penon).
我的工作很耗力 (需要費力氣).
Kion vi pripenas, tio al vi venas.
盡力而為, 必有所成.
Ŝi senpene lernas Esperanton (sen ia peno, facile).
她輕易地學著世界語 (不費力氣, 很容易地).

(Ankaŭ 2006-12-06)

manlajo (عرض الملف الشخصي) 23 أبريل، 2010 5:08:14 ص

0522 OPORTUNA 合適 /he2-shì4/

1. Facile uzebla pro bona adaptiĝo al sia destino:
由於適合預定用途而易於使用

Miaj ŝuoj ne estas tre belaj, sed ili estas tre oportunaj.
我的鞋子不是很漂亮, 但是它們很合適.
Ni oportune sidis sur la sofo.
我們舒適地坐在沙發上.
Li inventis diversajn oportunaĵojn, kiuj faciligas al ni la vivon.
他發明種種合適用品, 方便我們的生活.
Neniu dubis pri la oportuneco de tiu belega aŭto.
沒人懷疑那輛漂亮汽車的合適性.

2. Faciliganta ian agon, faron pro sia ĝusta konveneco:
由於正好適合而方便某一行動或作法.

Ni atendu pli oportunan tempon por paroli pri tiaj aferoj.
我們等更合適的時間再談那件事.
Tiu ekspozicio estas oportuno por montri la utilecon de Esperanto.
那個博覽會是展現世界語實用性的好時機.
Aĝo maljuna ne estas oportuna.
老年是不中用的.
La demando estas tre maloportuna!
那個問題很不適宜!
Mi ne volas vin maloportuni, pro tio mi jam foriras.
我不想為難你, 因此我已走開.

(Ankaŭ 2006-12-07)

manlajo (عرض الملف الشخصي) 24 أبريل، 2010 6:26:49 ص

0523 RUZA 狡猾 /jiao3-hua2/

Kapabla elpensi lertajn, artifikajn rimedojn, por atingi celon, kaj
uzi ilin, ne rimarkante de aliaj:
善於想出精巧, 機智的方法以達目的, 施展時且不引起他人注意.

Alian fojon mi estos pli ruza kaj mi pli min gardos.
下次我會更狡猾, 更會照顧自己.
Eĉ vulpo plej ruza fine estas kaptata.
連最狡猾的狐狸最後也被捕.
Tiuj ruzulinoj ruze eltiris de mi la sekreton.
那些狐狸精狡猾地從我套出秘密.
Neniu provu ruzi kontraŭ li.
任何人都不要試著對他耍詐.
Ŝi denove trovis iun ruzaĵon kaj elturniĝis.
她再次找到某種狡計而脫身.
Neniu iam povis vidi ĉe mi ian ruzecon.
不曾有人能看到我有任何狡詐.
Li estas senruza persono. Eble pro tio li estas mia plej bona amiko.
他是個沒心機的人. 也許因此他是我最要好的朋友.

(Ankaŭ 2006-12-08)

manlajo (عرض الملف الشخصي) 25 أبريل، 2010 10:31:58 ص

0524 KOMFORTO 舒適 /shu1-shi4/

Ĉio, kio igas la vivadon pli facila, la loĝadon pli oportuna, la hejmon pli ripoziga; ĉio, kio malpliigas penon kaj laciĝon en la ĉiutaga vivo:
使生活更便利, 居住更安適, 家庭更休閒的種種; 減少日常生活耗力, 疲勞的種種

La komforto ne ĉiam kuniĝas kun la lukso.
舒適並不總是跟著豪華.
En Afriko vivcirkonstancoj ne estas komfortaj.
在非洲生活情況並不舒適.
Ĉu vi sentas vin komforte?
你感到舒適嗎?
La tuto de malriĉaj landoj, en kiuj la industria revolucio ne komfortigis la vivkondiĉojn de plej multaj homoj, nomiĝas tria mondo.
工業革命沒能為大部分人帶來舒適生活條件的所有窮國, 統稱為第三世界.
Ŝi dormis en senkomforta lito.
她睡在不舒適的床上.
Estis tre malkomforte kuŝi sur la planko.
躺在地板上很不舒服.

(Ankaŭ 2006-12-09)

manlajo (عرض الملف الشخصي) 27 أبريل، 2010 3:21:28 ص

0525 ADHERI 黏著 /nian2-zhuo2/

Supraĵe gluiĝi sur io; supraĵe fiksiĝi pro ia speciala forto:
黏著於某物; 由於某特殊力量而附著

La du randoj de la vundo adheris.
傷口的兩邊黏著一起.
Por garantii firman adheron necesas ŝmiri gluon sur ambaŭ surfacoj.
為了保證堅固的黏著, 需要兩面都塗上膠.
Adhera rubando malhelpis la fluadon de la sango.
固定繃帶阻礙血液的流通.

عودة للاعلى