Zárva
Max. 500 üzenet
每日一詞 Vorto de la tago
manlajo-tól, 2006. december 1.
Hozzászólások: 1902
Nyelv: 简体中文
manlajo (Profil megtekintése) 2010. július 5. 5:17:58
Glatigi per varmega ilo, ĝin premŝovante tien kaj reen (sur tukoj, vestoj kaj simile):
以熱燙的器具在布, 衣服之類物品上來回推壓, 使之平整
Patrino nun gladas la vestojn.
媽媽正在燙衣服.
Pantalono jam estas gladita kaj vi povas surmeti ĝin.
褲子已經燙好了, 你可以穿上.
Ne gladu vestojn sur la tablo - ja por tio estas uzata gladotabulo!
不要在桌上燙衣服 - 燙衣服要用燙衣板!
Ĉi tiu pulovero estas negladenda (tia, ke oni ne bezonas ĝin gladi).
這件套衫是免燙的 (不需要燙它).
Gardu vin! La gladilo estas tre varma!
注意! 熨斗很燙!
Mia fratino laboras kiel gladistino en la kudrejo.
我姐姐在裁縫店擔任燙衣工.
(Ankaŭ 2007-02-19)
manlajo (Profil megtekintése) 2010. július 6. 11:24:56
Havi altan opinion pri ies morala kaj spirita valoro, aŭ pri ties faroj:
對某人的道德或精神價值, 或對其作為表示高度肯定
Ni ĉiuj devas estimi niajn gepatrojn.
我們都應尊敬父母.
Estimataj sinjoroj kaj sinjorinoj, estas plezuro vidi vin ĉiujn ĉi tie!
尊敬的先生女士們, 很高興在這裡和大家見面!
Ŝi perdis la estimon por si mem (memestimon).
她失去了對自己的尊敬 (自尊).
Tiu homo estas estiminda, ĉar li faris multon por nia lando!
那人值得尊敬, 因為他為我國貢獻良多!
Mi malestimas perfidulojn.
我鄙視背叛者.
Malriĉeco ne estas krimo, tamen kondukas al malestimo.
貧窮不是罪過, 卻招致鄙視.
Li estas malestiminda mensogulo!
他是個卑鄙的說謊者!
(Ankaŭ 2007-02-20)
manlajo (Profil megtekintése) 2010. július 7. 3:44:34
1. Delikata, apenaŭ sentebla diferenco inter gradoj kaj kombinoj de iu koloro:
色彩濃度或色調上的細緻, 隱約差異
Antaŭ farbado de la ĉambro ni elektis inter la diversaj nuancoj de ruĝo.
刷房間色彩前, 我們從各種細微差異的紅色當中作選擇.
Hela nuanco plivigligos la ĉambron.
較明亮的色調將使房間更具有生氣.
Ĉu vi povas instrui al mi la arton nuanci la farbojn?
你可以教我細辨色彩差異的藝術嗎?
La ĉielo nuanciĝis de mil diversaj koloroj.
天空色調有千種的色彩差異.
2. Delikata diferenco inter samspecaj aferoj:
同類事物間的細緻差異
Li respondis al mi kun nuanco de malestimo.
他以某種不屑的口氣回答我.
Esperanto povas esprimi ĉiujn nuancojn de la penso.
世界語可以表達思維上的各種細緻差異.
Raporti pri ĉiuj cirkonstancoj kaj nuancoj.
報告所有狀況和細節.
(Ankaŭ 2007-02-21)
manlajo (Profil megtekintése) 2010. július 8. 3:37:57
1. Linio de la vizaĝo:
面部輪廓
La trajtoj de tiu virino estas tre belaj.
那位女子的容貌姣美.
2. Eco de karaktero:
個性特質
Mensogo estas unu el la trajtoj de lia karaktero.
說謊是他的個性特徵之一.
La ĉefa trajto de nia lando estas pluvo.
我國的主要特點就是下雨.
3. Ago rimarkinda kiel ekzemplo:
值得敬佩的典範行為
Ŝi savis nin ĉiujn de morto ne timante perdi sian vivon. Ŝia ago estas admirinda trajto de kuraĝo.
她不顧自己生命, 救我們免於死亡. 她的行為是值得敬佩的勇敢典範.
(Ankaŭ 2007-02-22)
manlajo (Profil megtekintése) 2010. július 9. 7:25:18
1. Akiri per milito kaj perforte estriĝi:
以戰爭贏取或強行入主
Ili eliris kontraŭ nian landon, sed ili ne povis konkeri ĝin.
他們出征我國, 但他們征服不了它.
Cezaro estis la konkerinto de Gaŭlujo.
凱撒是高盧的征服者.
Tiu lando estas nekonkerebla!
那個國家是征服不了的!
2. Akiri per granda penado:
極力爭取
Li aĉetadis florojn kaj bombonojn - tiel li provis konkeri ŝian koron.
他一直買花和糖果 - 如此他試圖征服她的心.
La ĉefa celo de la aktorino estis konkero de la gloro.
那位女演員的主要目標是要爭取榮耀.
(Ankaŭ 2007-02-23)
manlajo (Profil megtekintése) 2010. július 10. 3:19:41
Viro edzece vivanta kun virino, kun kiu li ne estas edzigita:
如夫妻般和女人同居, 卻未與她結婚的男人
Nuntempe multaj viroj ne rapidas edziĝi. Ili vivas kiel konkuboj.
現在很多男人不急著結婚, 而只是當情夫.
Ankaŭ virinoj ŝatas komence provi vivi familian vivon sen esti edzinoj kaj pro tio iĝas konkubinoj.
女人也想未婚先嘗試家庭生活, 因而當起了情婦.
Do konkub(in)eco estas sufiĉe ofta nuntempe.
總之, 情夫情婦近來很流行.
(Ankaŭ 2007-02-27)
manlajo (Profil megtekintése) 2010. július 12. 5:51:05
1. Starigi (konstruon) sur io:
建造 (建築物):
Ili decidis ne fondi la domon sur roko.
他們決定不把房子蓋在岩石上.
Post la milito oni refondis la preĝejon.
戰後人們重建了教堂.
2. Esti la unua, kiu starigas (konstruon) komencante de la fundamento:
第一個開始從基礎建造 (建築物)
Ili venis en tiun ĉi lokon kaj fondis la urbon.
他們來到這地方, 創建了城市.
Pasis multegaj jaroj post la fondiĝo de nia urbo.
我市創建以來經歷了很多很多年.
3. Krei kaj aranĝi (institucion):
創設及安排 (機構)
UEA estis fondita de Hodler.
UEA 是由 Holder 所創設的.
La fondo de nia asocio ebligos nin fari diversajn aranĝojn.
我們協會的創設將讓我們得以進行各種活動.
La Fondaĵo pri Esperantaj Studoj (ESF) estas fondaĵo, kiu finance subtenas diversajn projektojn.
世界語研究基金會 (ESF) 是個以財務支持各種計畫的基金會.
La fondinto de Esperanto ricevis multajn gratulajn leterojn.
世界語的創立者收到許多祝賀信.
ESF fondiĝis per iniciato de Humphrey Tonkin, Jonathan Pool kaj E. James Lieberman.
ESF 是由 Humphrey Tonkin, Jonathan Pool 和 E. James Lieberman 的發起而創設的.
4. Apogi sur io (tion, kion oni kredas, esperas kaj simile):
基於 (人們相信, 希望之類) 的事物
Ŝi fondas sian vivon sur la amo.
她以愛建立自己的生活.
Vi parolas sensencaĵojn, fonditajn sur nenio.
你說的是一些沒意義的話, 毫無根據.
Via timo estas tute senfonda.
你的害怕毫無依據.
(Ankaŭ 2007-02-28)
manlajo (Profil megtekintése) 2010. július 12. 5:51:55
1. Loko, kie akvo aŭ alia likvo eliĝas el la tero:
從地裡冒出水或其他液體的地方
La fonto senakviĝis.
這個泉源枯竭了.
Ni loĝas en fonta regiono.
我們住在泉源區.
2. La elfluaĵo mem:
湧出物本身
Ĉi tiu fonto estas trinkebla, ĉar ĝia akvo estas pura.
這湧泉是可喝的, 因為它的水很乾淨.
Fonto el varma kaj minerala akvo, uzata por kuracado, nomiĝas termofonto.
出自熱的及具礦物質的泉源, 可用作醫療的水, 稱為溫泉.
3. Origino de materia forto:
物質能的來源
Suno estas fonto de lumo (lumfonto).
太陽是光的源頭 (光源) .
Gaso kaj nafto estas fontoj de energio (energifontoj).
瓦斯及石油是能量的源頭 (能源).
4. Origino, punkto, de kie oni prenas, akiras ion:
取得或達成某事物的源頭或基點.
Ni devas serĉi aliajn fontojn de enspezoj.
我們必須找尋其他的收入來源.
Mi dubas, ke tia verko povas fonti el la cerbo de moderna homo.
我懷疑, 那樣的作品可能源自現代人的頭腦.
(Ankaŭ 2007-03-01)
manlajo (Profil megtekintése) 2010. július 13. 3:19:26
1. Fundamento, origina elemento kaj fonto:
根本: 基礎, 原始元素和根源
La laboro estas la principo de riĉiĝo.
工作是致富的根本.
La atomoj estas la principo de la korpoj.
身體的根本是原子.
2. Fundamenta veraĵo, sur kiu baziĝas rezonado, scienco, arto kaj simile:
推理, 科學, 藝術等立基的基本實情
Oni ofte uzas la principon de Paskalo por diversaj kalkuloj.
人們經常用巴斯加原理做各種計算.
Ne ekzistas principa diferenco inter Esperanto kaj la naciaj literaturaj lingvoj.
世界語與民族文學語之間並不存在原則上的差異.
3. Ĝenerala regulo, rigardata kiel gvidilo de konduto:
視為行為準則的一般規則
Li restis fidela al siaj principoj.
他堅持信守自己的原則.
Principe la ĉefa administrado de Universala Kongreso estas prizorgata en la Centra Oficejo.
原則上, 國際世界語大會的主要行政業務是由中央辦公室主管的.
(Ankaŭ 2007-03-02)
manlajo (Profil megtekintése) 2010. július 14. 3:24:58
Minerala, diversspeca, pli-malpli delikata polvo, formita de diseriĝo de ŝtonoj, precipe de kvarco:
粗細不等的各種礦物粉末, 由岩石尤其是石英所崩解而成
Estas multe da sablo en la dezerto.
沙漠有很多沙子.
Tordi ŝnurojn el sablo (fari vanan laboron).
捻沙成繩 (徒勞的工作).
La vojeto estis sablita.
小徑舖了沙.
Ni ne povas daŭre vojaĝi, ĉar nia ŝipo estas sur sablaĵo.
我們無法繼續航行, 因為我們的船擱淺了.
Sablejo estas loko, de kiu oni eltiras sablon por konstruado.
採沙場就是開採建築用沙的地方.
Sablero enfalis en mian okulon!
沙粒掉入我的眼睛!
Infanoj ludis en la sablujo (sablokesto). Tie ili konstruis sablajn kastelojn.
孩子們在沙坑 (沙箱) 玩. 他們在那兒建沙堡.
Atentu! Ĉi tie estas flusablo, kiu kapablas engluti homon!
注意! 這裡有流沙, 它會吞沒人!
(Ankaŭ 2007-03-03)