Uzamknuté
Max. 500 správ.
每日一詞 Vorto de la tago
od manlajo, 1. decembra 2006
Príspevky: 1902
Jazyk: 简体中文
manlajo (Zobraziť profil) 14. septembra 2010 3:33:19
Malvarma:
熱的相反
Someroj estas varmegaj kaj vintroj estas fridaj ĉi tie.
此處的夏天是熱的, 而冬天是冷的.
Li mortis pro frido kaj malsato.
他因寒冷和飢餓而死.
Oni povas konservi nutraĵojn per fridigado.
人們可用冷凍方式保存食品.
Mi aĉetis iom da fridigita viando por preparado de tagmanĝo.
我買些冷凍肉來準備午餐.
Se vi volas, ke la manĝaĵo ne malboniĝu, metu ĝin en la fridujon.
如果你要食物不變壞, 請把它放入冰箱.
Espereble la fridujo ne ĉesos nun fridi.
希望冰箱現在不會停止保冷.
(Ankaŭ 2007-05-07)
manlajo (Zobraziť profil) 15. septembra 2010 6:02:20
1. Farata laŭ ĉiuj sanktaj ritoj aŭ ĉiuj etiketaj reguloj:
依神聖儀式或禮儀規則處理的
Mi plenumis mian solenan promeson.
我實現了我的莊嚴承諾.
La edziĝa soleno estos en la nova preĝejo.
婚禮將在新教堂舉行.
Hodiaŭ ni solenas nian geedziĝon.
今天我們舉行我倆的婚禮.
Infanoj jam atendas la solenadon de la Kristnasko.
孩子們已經在等聖誕盛禮.
2. Aranĝata kun pompo, ĉar plena de graveco kaj atentindeco:
充滿隆重, 引人注目的盛大安排
Baldaŭ okazos solena malferma parolado de la kongreso.
就要開始大會的隆重開幕演說.
Li solene deklaris pri sia foriro.
他鄭重地宣布他的離開.
Mi ne volas partopreni ĉiujn solenaĵojn de la kongreso.
我不想參加大會所有的盛大儀式.
En la aranĝo devas esti multe da soleneco kaj muziko.
活動應該要夠隆重, 還要有音樂.
La prezentadon ni ekvidos en la solenejo.
在禮堂裡我們就要看到表演.
3. Serioze impresanta, efekte malrapida en sia movo aŭ ago:
給人莊重印象的, 行為或動作緩慢的
Ŝi eniris per solenaj paŝoj.
她以莊嚴的步伐走進來.
(Ankaux 2007-05-09)
manlajo (Zobraziť profil) 16. septembra 2010 4:30:24
1. Estigi ŝanĝon en la animstato de ekzistaĵo:
改變生物的精神狀態
Objektojn ni konas nur per tio, ke ili afekcias nian konscion.
我們認識物體, 是由於它們觸動我們的知覺.
2. Forte tuŝi la sentojn:
有力地觸動感覺
La morto de gepatroj afekciis ŝin.
父母雙亡震撼了她.
Li ne kapablas estri siajn afekciojn.
他無法操控自己的感情.
Miaj vortoj elvokis afekciajn reagojn.
我的話引來了熱情的回應.
3. Malsane aliigi la fizikan staton:
病態地改變生理狀態
Paralizo afekciis la duonon de lia korpo.
癱瘓影響了他一半的身體.
Sidema vivo kaj grasaj manĝaĵoj kaŭzis al mi afekcion.
坐著的生活和油膩的飲食引發我的疾病.
(Ankaŭ 2007-05-10)
manlajo (Zobraziť profil) 17. septembra 2010 4:17:07
1. Ne posedanta parol- aŭ son-kapablon:
沒有說話或出聲的能力
Ŝia filo estas muta de la naskiĝo.
她兒子生來就啞了.
Virino bonorda estas muta kaj surda.
守道婦, 啞又聾.
Oni mutigis lin per detranĉo de la lango.
他被割舌而啞.
Tio estas speciala lernejo por la mutuloj.
那是啞子特殊學校.
2. Ne povanta aŭ ne volanta dum momento paroli pro emocio aŭ pro ia kaŭzo:
因感情或其他因素而暫時不能或不願說話
Li restis muta antaŭ malfacila demando de la instruisto.
遇到老師的困難問題, 他啞口無言.
Mi eĉ mutiĝis de surprizo!
我甚至嚇得啞口無言!
3. Fariĝanta senparole:
沉默
Li estas tre taŭga aktoro por mutaj roloj.
很適合演沉默角色.
Ni rifuĝis al la muteco de la montoj.
我們潛入山中的寧靜 (去渡假).
(Ankaŭ 2007-05-11)
manlajo (Zobraziť profil) 18. septembra 2010 3:26:52
1. Brila aŭ forta pro juneco; ankoraŭ ne difektita de la tempo aŭ aĝo (se paroli pri estaĵoj):
因為年輕而光鮮有力; 尚未因時間或年紀而減損 (指生物)
Mi sentas min freŝa malgraŭ longega vojaĝo.
雖經長途旅行, 我覺得自己仍有活力.
La memoro pri ŝia morto ankoraŭ estas freŝa.
關於她的死亡記憶仍鮮活如新.
Vespero lacigas, mateno freŝigas.
夜晚令人疲累, 清晨令人提神.
Eltrinku refreŝigaĵon por refreŝiĝi.
喝些提神劑用以提神.
2. Bonefika, ĉar antaŭ ne longe pretigita (se paroli pri nutraĵoj):
仍有好效能, 因為不久前才作成 (指食物)
Ni jam bezonas freŝan panon.
我們需再買新鮮麵包.
Mi ne manĝos ĉi tiun malfreŝan viandon!
我將不吃那不新鮮的肉!
La fiŝo jam malfreŝiĝis - necesas ĝin forĵeti.
魚已腐敗 - 必須把它扔了.
3. Antaŭ nelonge farita aŭ okazinta (se paroli pri aliaj aferoj):
不久前作成或發生的 (指其他事物)
Ĉu vi jam scias la plej freŝajn novaĵojn?
你已經知道最新消息了嗎?
Infanoj ludis kun freŝe falinta neĝo.
孩子們玩剛下的雪.
Mi malfermos la fenestron por refreŝigi la aeron en la ĉambro.
我將開窗放入新鮮空氣到室內.
(Ankaŭ 2007-05-12)
manlajo (Zobraziť profil) 19. septembra 2010 6:54:12
1. Posedanta mensan viglecon, kiu ebligas rapide trovi kaj originale esprimi neatenditan rilaton inter malsamaj objektoj aŭ malsamaj vortoj:
擁有心智敏捷性, 就不同物體或字詞之間能快速地發現並原創地表達其未預期的關係
Li estas sprita kaj bone edukita.
他機智且受良好教育.
Post iom da vino li fariĝis spritulo.
喝了一些酒後, 他變成一位急智者.
Malsaĝaj kaj senspritaj laboristoj ne estas bezonataj ĉi tie.
這裡不需要愚笨和反應遲鈍的工人.
2. Montranta tian mensan viglecon:
顯示那樣的心智敏捷性
Ni kun plezuro aŭskultis liajn spritajn anekdotojn.
我們很喜歡聽他的急智趣事.
Sprita vorto tentas, nenion atentas.
急智的詞語引誘人, 什麼都沒注意.
Plej bona sprito estas silento.
沉默是最佳的急智.
Vero ne bezonas mediti nek spriti.
真實不需冥想或急智.
Per la spritaĵoj li provis kaŝi sian malĝojon.
急智之下, 他試著隱藏自己的不悅.
3. Posedanta mensan viglecon, kiu ebligas elpensi kaj kombini novajn neatenditajn lertajn kaj taŭgajn aranĝojn:
擁有心智敏捷性, 能想出並組成未預期的聰明且適切的新安排
Vi estas sprita organizanto.
你是個有急智的組織者.
Multe da sprito, sed neniom da profito.
急智不少, 但毫無利益.
(Ankaŭ 2007-05-13)
manlajo (Zobraziť profil) 20. septembra 2010 3:23:00
Tio, kio igas personon agi, konduti tiel aŭ tiel:
促使某人如何如何作為的動因
Li ne havis motivon por murdi ŝin.
他沒有謀殺她的動機.
Ĉu vi povas motivi vian malkontentecon?
你能有不滿的動機嗎?
La motivado de ŝia konduto ne estas facila.
引發她去行為的動機是不容易的.
Ĉiuj motivaĵoj estis prezentitaj en juĝista decido.
所有動機都在法官判定中呈現了.
Vi vane penas - via plendo estas senmotiva.
你白費力氣 - 你的抱怨是沒理由的.
Mi neniam koleras senmotive.
我未曾無理生氣.
(Ankaŭ 2007-05-14)
manlajo (Zobraziť profil) 21. septembra 2010 4:56:45
1. Doni difinitan formon al materialo, eltranĉante el ĝi pecetojn aŭ eretojn:
從材料剪出小片或小塊的特定形狀
Li tajlas pecon da arbo - tiel fariĝos bela ludilo.
他裁下樹片 - 以便作成漂亮的玩具.
La diamanto en ĉi tiu ringo estas tajlita.
這個戒指的鑽石是裁切而成.
2. Tondi el ŝtofo la pecojn destinitajn fariĝi vesto, laŭ ŝablonoj aŭ laŭ la faritaj mezuroj:
依樣板或尺寸剪下作衣服的布料塊片
Eblas jam kudri la jupon, ĉar mi jam tajlis ĝin.
可以縫裙子了, 因為我已裁剪好.
Ŝi bone scias tajladon de vestoj.
她很懂得裁剪衣服.
La profesio de mia patrino estas tajlistino.
我母親的專業是裁縫師.
La tablotuko estas brodtajlita (kun eltonditaj truoj, kies randoj estas fortikigitaj per kudro).
桌巾是刺繡裁法的 (有剪開的孔, 其邊緣以縫紉補強).
(Ankaŭ 2007-05-15)
manlajo (Zobraziť profil) 22. septembra 2010 3:08:41
1. Firme senmovigi per almeto de io aŭ al io:
借由某物或對某物使定著不動
Ni fiksis afiŝon al la muro.
我們把海報貼在牆上.
Nia ŝipeto fiksiĝis en la sablaĵo.
我們的小船擱淺在沙洲.
Alfiksu lampojn al la muro.
把燈裝在牆壁上.
2. Pli-malpli longe teni en unu direkto:
長時維持同一方向.
La hundo fiksis sian rigardon sur la kato.
狗盯著貓看.
Li fikse rigardis ŝin kaj ŝi hontiĝis.
他盯著她看, 使她不好意思.
3. Fari ion neŝanĝebla, konstanta:
使某事定下來, 改不了
La formo de la lingvo estas jam fiksita por ĉiam.
這語言的形式已永久固定下來.
Tiu festo ĉiam okazas je fiksa dato.
那個節慶總在固定日期舉行.
Esploro kaj fikso de ĉiuj vortoj postulus multe da tempo.
需要許多時間探索及固化所有字詞.
Ĉu neniu kontraŭis la fiksadon de preciza fundamento por Esperanto?
沒人反對世界語固定在精確的基本法一事嗎?
4. Fari fotografaĵon nedifektebla de la lumo:
定影 - 使照片不再因光而減損.
Li ŝanĝis la koloron de la fotografaĵo per bano kaj poste fiksis ĝin.
他用泡藥水去改變照片顏色, 隨即予以定影.
Mi ankoraŭ bezonos fiksilon por fotografaĵoj.
我仍需照片定影劑.
(Ankaŭ 2007-05-16)
manlajo (Zobraziť profil) 23. septembra 2010 3:28:01
1. Specifa sensaĵo, kiu estiĝas post ekscito de specifaj organoj de la buŝo per la kontakto de likvaj aŭ solveblaj substancoj:
口中特定官能接觸液態或可溶物質而產生的特有感覺
Kion vi pensas pri la gusto de ĉi tiu viando?
你認為這肉的味道如何?
Malsato plej bone gustigas la manĝon.
飢餓最懂品嚐食物美味.
Ĉu vi volas gustumi mian kukon?
你要嚐嚐我的蛋糕嗎?
Frukto malpermesita estas plej bongusta.
禁果最可口.
Por kapti ezokon, bongustigu la hokon.
要捉梭魚, 讓它先嚐釣勾.
Sanigaĵo malbongusta, sed efiko plej ĝusta.
良藥苦口, 但有效才有味.
Tiu kuracilo havas iun strangan postguston.
那個藥有種奇怪的餘味.
Ĝi sengustiĝis (perdis sian guston) post kelkaj tagoj.
幾天後它就失去味道了.
Oni diras, ke bona vingustumisto rekonas la regionon je la unua gustumo, la grundon je la dua kaj la rikoltjaron je la tria.
據說, 好的品酒師一嚐知產區, 再嚐知土質, 三嚐知年份.
2. Eco de la karaktero, kiu kaŭzas, ke homo trovas plaĉon aŭ malplaĉon en iu aŭ io; karakterizata ŝatmaniero:
引起人們喜歡或不喜歡某人或某事的特質; 特有的喜愛方式
Mi ordigis la ĉambrojn laŭ mia persona gusto.
我依個人品味整理房間.
Ĉiu havas sian propran guston.
每人都有自己的品味.
Post longa laboro bone gustas la dormo.
長時工作後, 好好品味睡眠.
3. Sagaca kaj ĝusta senco pri la kvalitoj kaj mankoj de arta verko:
對藝術品的良窳, 具有敏銳及正確的感覺
Ŝi vestas sin kun gusto.
她穿著很有品味.
Ĉi tiuj vestoj estas gustoplenaj.
這些衣服充滿品味.
Lia poemo estas sengusta laŭ mi.
在我看來, 他的詩很乏味.
4. Maniero, stilo de artverko:
藝術品的形式, 風格
En la muzeo ni vidis multajn pentraĵojn en la gusto de la dekoka jarcento.
在美術館裡我們看到許多十八世紀風味的畫作
(Ankaŭ 2007-05-17)