Uzamčeno
Max. 500 zpráv.
Příspěvky: 1902
Jazyk: 简体中文
manlajo (Ukázat profil) 24. září 2010 4:52:15
Esti en tiu vivperiodo, kiu venas post la infanaĝo:
在兒童期後的生命期
Kutime estas malfacila tempo por la gepatroj, kies infanoj adoleskas.
通常在孩子青春期時, 是父母困難的時候.
Junulo inter 14 kaj 20 jaroj estas adoleskanto, kaj junulino inter 12 kaj 18 jaroj estas adoleskantino.
14 到 20 歲的男孩是少男, 12 到 18 歲的女孩則是少女.
Ŝi kun plezuro revenus al la tempo de sia adoleskanteco.
她帶著愉悅回味少女時節.
(Ankaŭ 2007-05-18)
manlajo (Ukázat profil) 25. září 2010 5:56:43
Aparta, rimarkinda kapablo mensa, aŭ denaska, aŭ akirita per laboro:
天生或努力而得的獨特顯著的思維能力
Mia infano havas talenton por muziko.
我的孩子有音樂天份.
Ŝi estas tre talenta kantistino.
她是很有天份的歌唱家.
Mizero havas talentan kapon.
悲慘有個有天份的頭腦.
Li estas talentulo; ne nur kiel verkisto, sed ankaŭ kiel desegnisto.
他是個天才; 不但是作家, 也是設計家.
(Ankaŭ 2007-05-19)
manlajo (Ukázat profil) 26. září 2010 3:52:56
Tute rapide kaj neatendite okazanta:
發生得全然快速而未預期
Lia subita kaj stranga morto estigis dubojn kaj polemikojn.
他的突然而離奇的死亡造成了疑問與議論.
Post brua vento subita silento.
呼嘯的風過後突然一片靜寂.
Subite ni ekvidis belegan konstruaĵon.
突然間我們看到了極美的建築.
Ne atendita, ne esperita ofte venas subite.
未等待, 未期望, 往往突如其來.
Prefikso "ek" montras la plej unuan momenton de la ago, ofte kun nuanco de subiteco aŭ neatenditeco.
詞頭 ek 表示行動的最初時刻, 往往有突然或未預期的意味.
(Ankaŭ 2007-05-20)
manlajo (Ukázat profil) 27. září 2010 4:07:37
1. Sin detenadi, pro principo, de la uzado de io plezuriga (ekzemple alkoholo, viando, tabako kaj tiel plu):
基於原則, 自我限制不再享用某物 (如酒類, 肉類, 菸等)
Mi abstinas je alkoholaĵoj, sed la festo por mi ne estas malbona pro tio.
我戒酒, 但為我的慶宴不會因此而變差.
Ili lanĉis abstinan kampanjon.
他們發起戒除活動.
Abstinado je kafo plibonigis mian sanon.
戒除咖啡, 改善了我的健康.
Mi scias, ke vi estas abstinulo, pro tio mi proponos al vi limonadon.
我知你是有戒律的人, 因此我提議你喝檸檬水.
2. Sin deteni de la manĝado de viando aŭ limigi troan konsumadon, precipe dum vendredo, la mortotago de Jesuo:
自己限制吃肉或吃太多, 尤指耶穌死亡的星期五
Hodiaŭ ni abstinas je viando, sed dimanĉe ni jam povos manĝi ĝin.
今天禁肉, 到了星期天我們又可以吃.
La katolika abstinado estas mildigo de fasto.
天主教的節制是齋戒的溫和版.
Pro mia abstinemo estas facile por mi abstini.
因我的節制, 要我禁戒是很容易的.
(Ankaŭ 2007-05-21)
manlajo (Ukázat profil) 28. září 2010 3:39:08
1. Disigi subite en du aŭ plurajn pecojn alie, ol per tranĉo:
非因剪切, 突然分成兩片或多片
Mi rompis ĉokoladon kaj disdonis al la infanoj.
我折斷巧克力分給孩子們.
Kiu rompis, tiu pagu.
誰打破, 誰賠.
Ŝipon rompitan ĉiuj ventoj atakas.
破了的船, 所有的風都吹襲它.
Vitro estas rompebla.
玻璃會破.
Ĉi tiu taso estas rompiĝema (facilrompa).
這個杯子易破.
Se la arbo falis, ĉiu branĉon derompas.
若樹倒了, 各枝幹都會斷裂.
Ŝtelistoj enrompis la pordon.
小偷破門而入.
2. Perforte kaj subite deloki:
強力突然地移位
Esperanto rompas la murojn inter la popoloj.
世界語打破民族之間的隔牆.
Kie maldike, tie rompiĝas.
細薄之處, 即破裂之處.
3. Meti en tian staton, ke ĝi ne plu povas taŭge funkcii:
置於無法再適當運作的狀態
Mi longe rompis al mi la kapon, sed mi neniel sukcesis tion kompreni.
我打破了頭, 但仍無法理解那件事.
4. Fari, ke io ne plu havu efikon:
使不再有效
Vi rompis vian promeson, pro tio mi ne plu fidas vin.
你破了承諾, 因此我不再信任你.
Por la mono pastra preĝo, por la mono romp' de leĝo.
為了錢牧師禱告, 為了錢違犯法律.
Miaj bonaj intencoj disrompiĝis kontraŭ tia senkonfido.
面對那樣的不信任, 我的善意破碎了.
5. Ĉesigi la kontinuecon de io:
停止某事的連續
Ŝia voĉo rompis la silenton.
她的聲音打破了沉默.
Ne interrompu mian parolon!
不要打斷我的話!
Li paroladis seninterrompe dum kelkaj horoj.
他不斷地談了好幾小時.
6. Forigi per superforto, venke cedigi:
勝過, 贏得
Li rompis la rekordon.
他打破紀錄.
7. Ĉesigi la rilatojn kun iu:
停止和某人的關係
Li rompis kun sia amatino.
他和女友分手了.
(Ankaŭ 2007-05-22)
manlajo (Ukázat profil) 29. září 2010 3:48:28
Eligi sekan bruon, kiel de rompado aŭ krevado:
發出爆裂的清脆聲
Sekaj folioj krakas sub la piedoj.
乾樹葉踩在腳下唏嗦出聲.
Li mensogas tiel, ke la muroj krakas.
他說謊說得牆都要裂了.
Arbo krakanta venton ne timas.
出裂聲的樹不怕風.
Estis tiel malvarme, ke la neĝo krakadis sub niaj piedoj.
冷得雪在我們的腳下咔咔出聲.
Helpas krako kontraŭ atako.
爆裂聲幫助抵抗攻擊.
Ne plu aŭdeblas krakado de la teleroj en la kuirejo.
不再聽到廚房裡的碗盤破裂聲.
Mi ŝatas aŭskulti, kiel la fajro kraketas.
我喜歡聽火焰的霹靂聲.
La vento krakigas la arbojn.
風吹裂了樹.
(Ankaŭ 2007-05-23)
manlajo (Ukázat profil) 30. září 2010 3:36:24
1. Forlasi unuafoje al la ago de fizikaj fortoj konstruaĵon (ŝipon, balonon, ponton kaj simile), provante ties fortikecon kaj funkciivon:
首次讓建造物 (如船, 汽球, 橋等) 接受物理力的作用, 以測試其堅固性及功能性
Oni lanĉis ankoraŭ unu grandan butikon en nia urbo.
又有一家大商店在我們城裡開張.
Mi ankoraŭ ne vojaĝis per tiu ĵus lanĉita ŝipo.
我仍未乘過那剛啟用的客船.
2. Forlasi al la ĝenerala uzado novaĵon (vorton, verkon, dancon, modon kaj alian), provante ties sukceson:
讓新物品 (如字詞, 寫作, 舞蹈, 時尚等) 接受一般使用, 測試其是否成功
Li lanĉis tutmondan kampanjan movadon.
他啟動全球的宣傳運動.
Hodiaŭ okazis lanĉo de nia revuo.
今天推出了我們的刊物.
3. Ekfunkciigi komputilan programon:
啟用電腦程式
lernu! jam lanĉis la tujmesaĝilon.
lernu! 已啟用即時通訊.
La paĝaro de lernu! estis lanĉita en la jaro 2002.
lernu! 網站啟用於 2002 年.
Li okupiĝas pri lanĉado de diversaj programoj.
他忙著各種程式的啟用.
(Ankaŭ 2007-05-24)
manlajo (Ukázat profil) 1. října 2010 5:15:49
1. Zorgi, ke io ne difektiĝu aŭ ne perdiĝu; malebligi pereon de io:
照顧使不損壞或損失; 保留住某物
Ni ne povis konservi eĉ unu aĵon de incendio.
我們連一件物品都無法從大火中留住.
Mi petas vin konservi ĉi tiun sekreton.
我求你保守這個秘密.
Li garantiis al mi la konservon de la memoro.
他向我保證會留住這個記憶.
Infano metis ankoraŭ kelkajn monerojn en la konservujon.
孩子又存入幾個銅板到樸滿裡 (存錢筒裡).
Li forkuris sub instigo de la instinkto de memkonservado (defendo de la propra vivo kontraŭ ĉiaj danĝeroj).
他基於自保 (面臨危險時自我保命) 的直覺跑開了.
2. Ne perdi, plu posedi, havi ankoraŭ:
未失去, 仍保有, 仍持有
Ŝi konservis sian junecon kaj belecon.
她保住自己的青春及美麗.
Kiu kaptas tro vaste, konservas malmulte.
濫捕者, 留得少.
Mi devas preni la varon de la konservejo, ĉar ĝi ne estas ĉi tie.
我必須到倉庫取貨, 因為它不在這裡.
3. Per speciala preparado gardi (manĝaĵojn) kontraŭ putrado, ŝimo aŭ alia difektiĝo:
以特別的處理保持 (食物) 不腐敗, 發霉, 或變壞.
Ĉu vi povas helpi konservi la legomojn?
你可以幫忙保存這些蔬菜嗎?
Mi aĉetis libron pri konservado de la nutraĵoj.
我買了一本關於保護自然的書.
Mi tre ŝatas fruktajn konservaĵojn, kiujn preparas mia avino.
我很喜歡我祖母做的蜜餞.
(Ankaŭ 2007-05-25)
manlajo (Ukázat profil) 3. října 2010 0:54:44
Vojaĝi, per tiucela veturilo, sur maro, lagoj, riveroj aŭ en aero:
搭乘具行駛於海上, 湖上, 河上, 或空中
Li navigis nin al la ekstremaĵo de la oceano.
他載我們到海洋的盡頭.
Mia aŭto havas navigan sistemon, pro tio mi neniam perdas la vojon.
我的汽車有導航器, 因此我不曾迷路.
Post longa navigado estas agrable denove esti sur la tero.
長程航行後再回到陸上感覺真好.
Ĉi tiu rivero ne estas navigebla, ĉar ĝi estas tro malgranda por tio.
這條河無法航行, 因為它太小而不適合.
Nia lando iĝis riĉa pro la navigebleco de ĉi tiu rivero.
由於這條河的適於航行, 我國富有了.
La manovradon de la aviadilo oni estras en navigejo.
飛行器的操縱是在航行室中控制的.
Iam navigistoj uzis astrojn por difini la vojon.
航行家有時使用星座來定位航線.
(Ankaŭ 2007-05-27)
manlajo (Ukázat profil) 3. října 2010 5:59:00
1. Aganta kaj parolanta sen mensogo kaj ŝajnigo, en plena akordo kun siaj sentoj kaj opinioj:
行動和言詞無虛飾, 完全符合感覺和本意
Ŝi estas mia plej bona amikino, ĉar ŝi estas tre afabla kaj sincera.
她是我最好的朋友, 因為她很親切真誠.
Ĉe tro ĝentila ekstero mankas sincero.
太謙虛的外表缺乏真誠.
Min ravis lia amikeco kaj sincereco.
他的友誼和真誠令我陶醉.
2. Farata, dirata aŭ sentata sen mensogo kaj ŝajnigo:
無虛飾的製作, 說出, 或感受
Bonvolu akcepti miajn sincerajn gratulojn.
請接受我真誠的祝賀.
Mi amas vin sincere!
我真心愛你!
Donaco nesincera estas donaco infera.
不真誠的禮物是地獄之禮.
Kiso malsincera estas danĝera.
不誠心之吻是危險的.
(Ankaŭ 2007-06-01)