Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.
Mesaĝoj: 1902
Lingvo: 简体中文
manlajo (Montri la profilon) 2010-novembro-01 03:41:16
1. Atentinda pro sia granda influo aŭ siaj grandaj sekvoj:
因有重大影響或重大後果而值得注意
Ni invitis kelkajn plej gravajn homojn al nia kunveno.
我們邀請了幾個最重要的人物出席我們的會議.
Ofte de kaŭzo senenhava venas efiko plej grava.
往往來自沒內容的理由造成最重大的效果.
Ĉu via sano ne gravas al vi?
你的健康不致有礙吧?
Aŭskultu la instruiston, ĉar li parolas gravaĵon.
注意聽老師, 因為他要說重要的事.
Ne gravigu tiujn bagatelojn.
不要小題大作.
Multaj gravuloj de diversaj landoj venis ĉi tien por priparoli gravegajn demandojn.
許多各國要人來這裡討論重要的問題.
2. Plena de danĝero aŭ doloro:
充滿危險或苦楚
Ne zorgu, la vundo ne estas grava.
請放心, 傷並不重.
Li estis grave vundita.
他受到重傷.
Mia malsano estas malgrava.
我的病很輕.
(Ankaŭ 2007-07-02)
manlajo (Montri la profilon) 2010-novembro-02 07:51:33
Movebla objekto, plej ofte farita el ligno kaj servanta por praktika aŭ ornama uzo en ĉambro, loĝejo, oficejo:
通常為木製, 置於房間, 住處, 辦公處, 具實用或裝飾用的可移動物品
Ni aĉetis novajn meblojn por nia ĉambro.
我們為我們的房間買了新家具.
En nia urbo estas granda mebla fabriko.
我們城裡有一家大型家具廠.
Vi havas tre bele meblitan ĉambron!
你有間裝設很美的房間.
Necesas ŝanĝi la meblaron de la domo al la pli nova.
需要把屋裡的家具換新了.
Ĉi tiun tablon faris mia konata meblisto.
這桌子是我認識的家具師製作的.
Ni devas senmebligi la apartamenton por iom da tempo.
我們必須有一段時間移除公寓的家具.
Prenu la telerojn el tiu telermeblo.
從那個碗盤櫃裡取出盤子來.
(Ankaŭ 2007-07-03)
manlajo (Montri la profilon) 2010-novembro-03 06:01:54
Elfari ion malveran kaj doni ĝin kiel veran, por tiri el tio profiton, kaj speciale:
造假並當真以獲利, 尤指
1. Imite reprodukti valoran originalon per malpli valora materialo:
以較沒價值的材料仿製有價值的原創品
Li falsis mian subskribon!
他仿造我的簽名!
Ĉi tiu ringo estas farita el falsita oro.
這戒指是由假黃金製成的.
Bonvolu ŝanĝi ĉi tiun falsan moneron al alia.
請把這個假幣另換一個.
La falsado de mono estas malpermesita.
偽造金錢是不被許可的.
Ĉi tiu mansaketo estas falsaĵo!
這個手提袋是仿製品!
Mi tute certas, ke ĉi tiu parfumo estas malfalsa.
我完全確定, 這個香水並非仿冒的.
2. En aŭtentikan tekston enmeti aŭ forigi pecojn, tiel ke la signifo aŭ valoro estas ŝanĝita:
在真實文本中置入或除去片段, 致使意義或價值改變
Oni poste falsis la sencon de miaj vortoj.
他們後來變造了我的話的意思.
Miaj paroloj ne enhavas falson.
我的說法沒有不實.
3. Kaŝe aranĝi objektojn, por trompe gajni:
暗中安排物品以詐欺
Li ludis per falsitaj kartoj (sekrete markitaj).
他使用動了手腳 (作暗號) 的紙牌賭.
Ili trompis nin per falsa pesilo.
他們以假秤欺詐我們.
(Ankaŭ 2007-07-04)
manlajo (Montri la profilon) 2010-novembro-04 03:18:21
Tuto de devigaj reguloj (normoj) kun sankcioj, ordigantaj la rilatojn inter homoj kaj homkolektivoj, kaj difinantaj iliajn rajtojn kaj devojn:
應遵守的規則 (標準) 及罰則的整體, 規範人與人之間及人群之間的關係, 並定義其權利義務
Mi studas internacian juron.
我研習國際法律.
En jura rilato via edzo estas la posedanto de la domo.
依法而言, 你丈夫是此房子的所有人.
Eble unue ni iru al la juristo por ke li rigardu la kontrakton.
或許我們先去找律師, 請他看合約.
Kutimjuro (kutima juro) estas juro, bazita sur tradiciaj kutimoj, ne sur skribitaj leĝoj.
習慣法是指依據傳統習慣的法, 而不是書面的法律.
Kvankam mi ne spertas pri laborjuro, mi scias, ke estroj ne rajtas tiel agi.
雖然我對勞動法沒經驗, 我知道主管並無權那樣作為.
(Ankaŭ 2007-07-05)
manlajo (Montri la profilon) 2010-novembro-05 06:05:07
1. Kapablo de io forte efiki:
某物起效用的能力
Mi pensas, ke miaj konvinkaj paroloj havis potencon.
我想, 我那具說服力的說法有效力.
Plej granda potenco kuŝas en la komenco.
最大效力在於開始時.
Nia literaturo kreskas nun potence.
我們的文學現在正有效地成長著.
Mi dubas pri la potenciga efiko de la terapio kontraŭ mia malsano.
我對以那個療法治我的病是否有效持疑.
2. Kapablo de iu trudi sian volon:
某人遂行其意志的能力
En lia mano estas forto kaj potenco kaj neniu povas kontraŭstari al li.
他手中有權有勢, 沒人能違抗他.
Laboro kaj pacienco kondukas al potenco.
工作及耐心引導人取得權勢.
Barbo potenca, sed kapo sensenca.
有權勢的鬍鬚, 卻配個荒謬的頭腦.
Antaŭ tima okulo potenciĝas eĉ kulo.
面對害怕的眼睛, 連蚊子也強了起來.
Ne incitu la potenculon!
別激怒強權!
3. Jura aŭ politika povo altrudi sian volon kaj plenumigi siajn ordonojn:
遂行意志及實現命令的法律或政治力
La parlamento havas leĝdonan potencon.
國會有立法權.
Iam Romanoj potencis la tutan Mediteraneon.
羅馬曾統治整個地中海.
La registaro de nia lando estas tute senpotenca.
我國政府軟弱無權.
4. Supernatura forto:
超自然的力量
Mi venkis tiun malbonan potencon kaj savis la homojn!
我戰勝了那股邪惡勢力而拯救了世人.
(Ankaŭ 2007-07-06)
manlajo (Montri la profilon) 2010-novembro-06 03:51:48
1. Stato de korpo, kiu, altirata de egalaj sed kontraŭaj fortoj, restas senmova; egalpezo:
由相等對抗力所拉引而維持不動的物體狀態; 等重
Mi perdis ekvilibron kaj falis sur la teron.
我失去平衡而跌向地面.
Provu resti en ekvilibra pozicio.
請試著維持在平衡的位置.
Mia pesilo ne ekvilibras.
我的秤子無法平衡.
Ekvilibrilo helpis ekvilibrigi la ŝnurdanciston.
平衡棒幫助平衡走索者.
En la cirko ni kun plezuro spektis la ekvilibristojn.
在馬戲團裡, 我們愉快地觀賞了平衡者 [的表演].
2. Bonorda egaleco de potenco aŭ de valoro inter kontraŭaj aferoj:
對立事物間的良好對等力量或價值.
Ni devas estigi ekvilibron inter enspezoj kaj elspezoj.
我們必須建立收支平衡.
Per ŝparoj en la konsumo oni povos ekvilibrigi postuladon kaj proponadon.
節約消費將可在供需之間取得平衡.
La atakoj en Usono de la 11a de septembro malekvilibrigis la tutan mondan ekonomian sistemon.
911 對美國的攻擊使全世界經濟系統失去了平衡.
(Ankaŭ 2007-07-07)
manlajo (Montri la profilon) 2010-novembro-07 05:24:43
Malgaja, malĝoja:
歡樂的相反
Lastatempe miaj pensoj estas tre tristaj.
近來我的心思很消沉.
Ŝi konsilis al mi ne plu legi tiujn librojn pri tristo kaj soleco.
她建議我不要再讀那些悲哀寂寞的書了.
Mi ne scias, kio okazis al mia tristema koro!
我不知道是什麼引起我的心情沉悶!
La vera kialo de mia tristeco estas nia disiĝo.
引起我消沉的真正理由是我們的分離.
(Ankaŭ 2007-07-08)
manlajo (Montri la profilon) 2010-novembro-08 11:00:32
Malfaciligi per tro granda nombro da ĝenaj elementoj:
因大量的煩人因素而變困難
Tio vere komplikis la aferon.
那真地使事情複雜化了.
Mi ne komplikas mian vivon per vanaj zorgoj.
我不會以無謂的操心使自己的生活變複雜.
La situacio estas tre komplika.
情況極為複雜.
Ĉu denove aperis komplikaĵoj kaj problemoj en via vivo?
你的生活中再次出現了複雜與問題嗎?
La malsano povas konduki al komplikaĵoj, se vi ne kuracos vin.
這病如果你不去治療, 可以導致併發症.
Vi troigas pri la komplikeco de la afero.
你過於膨脹事情的複雜度.
Niaj rilatoj komplikiĝis post tio.
那事之後, 我們的關係變複雜了.
(Ankaŭ 2007-07-09)
manlajo (Montri la profilon) 2010-novembro-09 04:02:44
Ujo, ordinare ligna, en formo de orta paralelepipedo:
容器, 一般為木製, 形狀為直角六面體
Ĉiujn nebezonatajn aĵojn mi metis en la keston kaj forportis al la kelo.
我把所有用不上的物品置在箱子裡, 然後拿到地下室去.
Formeti la aferon en la keston de forgeso.
把事情拋進遺忘之箱.
Bedaŭrinde iu ŝtelis mian kesteton, en kiu troviĝis la oraĵoj.
糟了! 有人偷了我放金飾的箱子.
Li elkestigis la librojn kaj donis unu el ili al mi.
他從箱子裡取出一些書, 並把其中一本送給我.
Vizitante preĝejon ŝi ĵetis iom da mono en la almozkeston.
造訪教堂時, 她投了一些錢到捐獻箱裡.
Tiom da floroj ne povas normale kreski en ĉi tiu malgranda florkesto.
那麼多花無法在這個小花箱裡正常生長.
Kara, bonvolu kontroli, ĉu estas leteroj en la leterkesto.
親愛的, 請檢查一下信箱裡是否有信件.
Niaj infanoj nun ludas en la sablokesto.
我們的孩子們現在在沙箱裡玩.
Mi volus, ke ĉi tiu tablo enhavu kelkajn tirkestojn.
我但願這桌子能有幾個抽屜.
(Ankaŭ 2007-07-10)
manlajo (Montri la profilon) 2010-novembro-10 03:11:17
Kesto, en kiun oni metas la korpon de mortinto:
置放屍體的箱子
Familianoj ĵetis florojn sur lian ĉerkon.
家人撒花在他的棺材上.
Atendis, atendis, ĝis lin ĉerko etendis.
等呀, 等呀, 等到他進了棺材.
Li laboras en ĉerka fabriko.
他在棺材店工作.
Ŝia ĉerko estas en ĉerkujo (speciala kelo).
她的棺材在藏棺窟 (特殊的地窖)
La avo jam estas enĉerkigita.
祖父已入殮了.
Tri aŭtoj postsekvis la ĉerkoveturilon (veturilon por transporti la mortintojn).
三輛車子跟隨著靈車 (裝載死者的車子).
(Ankaŭ 2007-07-11)