Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

每日一詞 Vorto de la tago

de manlajo, 2006-decembro-01

Mesaĝoj: 1902

Lingvo: 简体中文

manlajo (Montri la profilon) 2010-novembro-11 13:23:05

0721 KOMPENSI 補償 /bu3-chang2/

1. Kontraŭpezi nedeziratajn efikojn (de forto, movo, influo kaj tiel plu) por atingi ekvilibron:
對抗 (因力, 動, 影響等的) 不想要的效果, 以達成平衡

Liaj okuloj estis la sola trajto, kiu penis kompensi lian alie malmoderan malbelecon.
他的雙眼是唯一特色, 勉強可補償他的其餘醜態.
La tradukitaj tekstoj enhavas multaj erarojn, sed kompense la plej gravaj paĝoj estas tradukitaj bonege.
譯文有許多錯誤, 堪為彌補的是, 最重要那幾頁倒譯得很好.

2. Havigi al iu monsumon aŭ alian avantaĝon, destinitan anstataŭi aŭ kontraŭpezi suferitan perdon aŭ damaĝon:
給某人金額或其他好處, 用以取代或對抗損失或傷害

Oni kompensis al mi aldonajn laborhorojn per liberaj tagoj.
他們以放假補償我的加班.
La kostoj de la vojaĝo estos kompensitaj al vi.
旅行成本將補發給你.
Tio ne estas konvena kompenso pro ĉiuj miaj suferoj.
那不足彌補我所受的苦難.
La proponita kompensa monsumo estas sufiĉe granda.
提議的補償金額足夠大.
Subite ŝi postulis kompensaĵon pro sia helpo.
突然她要求她的協助要有報償.
Grandegaj elspezoj de homa laboro en la sfero de priservado kaj komerco kompensiĝas per alta kosto de la servoj.
服務業與商業領域的巨大人工支出是以服務的高收費來補償的.

(Ankaŭ 2007-07-12)

manlajo (Montri la profilon) 2010-novembro-12 11:51:09

0722 SEKA 乾燥 /gan1-zao4/

1. Enhavanta neniom aŭ malmulton da akvo:
不含或只含很少的水

La vetero estas seka (sen pluvo) hodiaŭ.
今天天氣很乾燥 (無雨水).
Farunon tenu en sekeco.
麵粉要保持乾燥.
Atendi sur tero, ĝis sekiĝos la rivero.
在地面等到河水乾枯.
La tero estis malseka post longa pluvo.
長時下雨後, 土地潮濕.
Vi malsekigis miajn vestojn!
你弄濕了我的衣服!

2. Perdinta sian naturan akvon pro elvaporiĝo:
因蒸發而失去天然水份

Ĉu vi forgesis akvumi la florojn? La folioj estas tute sekaj.
你是否忘了澆花? 葉子全乾了.
Rosino estas sekigita vinbero.
葡萄乾即是乾燥了的葡萄.
Mia forto elsekiĝis.
我的力量枯竭了.
En via hotela ĉambro vi trovos harsekigilon.
在你的旅館房間中將可找到頭髮吹乾機.

3. Ne mildigita de ingredienco, gustigaĵo kaj simile:
成份, 食物等變乾硬

Ĉi tiu manĝaĵo estas tro seka.
這個食物太乾硬了.
Seka panpeco, sed en libereco.
吃乾硬的麵包片, 但卻享有自由.

4. Ne akompanata de ia komentario, ornamo, agrabligaĵo:
未伴隨任何詮釋, 裝飾, 或溢美之詞

Tio estas nur sekaj faktoj.
那是硬生生的事實.

5. Senkompata, nesimpatia, sensenta, malvarma:
不同情, 無情, 冷淡

Li respondis al ili per seka tono.
他以冷淡的口氣回答他們.
"Vi nepre devas iri!" diris ŝi mallonge kaj seke.
"你無論如何必須去!" 她簡短冷淡地說.

6. Nedaŭranta kaj sensonora:
不連續, 不宏亮

"Ĉu via tuso estas seka aŭ ne?" demandis kuracisto.
"你的咳嗽是乾咳*嗎?" 醫師問.
* 譯註: 中文的乾咳是指無痰或少痰的咳嗽.
* Noto: En la ĉina, seke tusi signifas tusi senmukaĵe aŭ tusi kun malmulte da mukaĵo.

7. Enhavanta maksimume 2 g da acido kaj maksimume 9 g da restsukero litre (se paroli pri vino):
每公升至多含 2 克的酸和 9 克的餘糖 (指葡萄酒)

Mi ne ŝatas trinki sekan vinon.
我不喜歡喝乾葡萄酒.
Ŝi aĉetis tre sekegan (plej sekan) vinon.
她買了最乾的葡萄酒.
Tie ni trinkis tre bongustan duonsekan vinon.
在那兒我們喝了極美味的半乾葡萄酒.

(Ankaŭ 2007-07-13)

manlajo (Montri la profilon) 2010-novembro-14 12:03:58

0723 STERNI 鋪 /pu1/

1. Meti ion sur supraĵon, tiamaniere ke ĝi kovru kiel eble plej grandan spacon:
放置某物在表面, 儘可能大面積地蓋住

Patrino sternis belan tablotukon sur la tablo.
母親在桌上鋪了漂亮桌巾.
Antaŭ ni sin sternis eksterordinara pejzaĝo.
我們面前展開了一幅非凡的景觀.
Meze de la maro estas loko por sternado de retoj.
大海中央即是布網的地方.
Ĉie videblas blanka neĝa sternaĵo.
到處可見一片白茫茫雪景.

2. Meti tukojn kaj kovrilon super matraco, por pretigi liton:
鋪床: 把床單床罩鋪在床墊上

Mi sternis por la gastoj en aparta ĉambro.
我為客人在個別房間鋪床.
Kiel oni sternas, tiel oni dormas.
如何鋪床如何睡 [床鋪得好不好, 決定了覺睡得好不好].

3. Meti (homon) horizontale sur ion, por ke tio estu kovrita de ties korpo:
把人放倒在某物上

Ŝi sternis la malsanulon sur la lito.
她把病人放倒在床上.
Multaj homoj estis sternitaj de la pafado.
很多人因槍擊而躺平了.
Ni alvenis malfrue kaj tuj sterniĝis por dormi.
我們很晚才到, 即刻躺平睡覺.

(Ankaŭ 2007-07-14)

manlajo (Montri la profilon) 2010-novembro-14 12:09:10

0724 AŬTORITATO 權威 /quan2-wei1/

1. Psika povo, influo, bazita sur la respekto, kiun iu akiris per fidindaj ecoj, saĝo, virtoj kaj tiel plu:
基於對某人令人信任的質素, 聰慧, 美德等心存尊敬而來的心理上的權力, 影響力

Pro sia kompetenteco li havas grandan aŭtoritaton super siaj kolegoj.
基於他的才幹, 他在同事間具有巨大的權威.
Nur tre aŭtoritata institucio povos prezenti por ni garantion.
只有極具權威的機構才能出面為我們作保.
Mia patro tiutempe estis la plej granda aŭtoritatulo en fako de historio.
我父親當時是在歷史學界中最具權烕者.
Tiuj personoj havas nenian aŭtoritatecon por mi.
那些人士對我沒什麼權威性.

2. Povo, rajtigita postuli obeadon:
有權要求服從的能力

Kreinte la fundamenton de Esperanto, Zamenhof deprenis de si tutan aŭtoritaton.
創作了世界語基本法後, Zamenhof 放棄了自己的全部權力.
Nenion povas fari nia senaŭtoritata registaro.
我們這無權的政府什麼事都辦不成.

3. Tiuj, kiuj disponas aŭtoritaton:
當局, 支配權力者

La universitataj aŭtoritatoj kontraŭas la reformon.
大學當局反對改革.

(Ankaŭ 2007-07-15)

manlajo (Montri la profilon) 2010-novembro-15 05:15:53

0725 SPIONO 間諜 /jian4-die2/

1. Membro de sekreta servo, komisiita de la aŭtoritatoj kolekti informojn pri la aferoj de fremda regno:
由當局委派收集外國情報的秘密工作人員

Ne turisto li estas, sed spiono.
他不是觀光客, 而是間諜.
Li estis akuzita pri spionado.
他因諜報工作而被告.

2. Persono, kiu sekrete observas la agojn de alia persono:
秘密觀察他人行動的人

Mi ne volas rigardi la leterojn, kiujn ŝi ricevas, ĉar mi ne estas spiono.
我不要看她收到的信, 因為我又不是探子.
Ŝi spionis la revenon de sia fianĉo.
她暗探她未婚夫的歸來.

(Ankaŭ 2007-07-16)

manlajo (Montri la profilon) 2010-novembro-16 03:09:44

0726 TOSTO 敬酒 /jing4-jiu3/

Paroladeto dum festeno, kun propono trinki pro ies sano aŭ honoro, pro la sukceso de entrepreno, organizo, lando kaj aliaj:
宴會中輕聲邀飲以祝賀某人健康或榮譽, 或公司, 組織, 國家等的成功

Via tosto plaĉis ne nur al mi, sed ankaŭ al ĉiuj gastoj.
你的敬酒不僅令我, 也令所有客人高興.
Li trinkis toste mian sanon.
他為祝我健康而喝.
Multaj amikoj tostis mian sanon.
許多朋友為我的健康而敬酒.

(Ankaŭ 2007-07-17)

manlajo (Montri la profilon) 2010-novembro-17 03:25:01

0727 DIREKTO 方向 /fang1-xiang4/

1. Loko, flanko celata; vojo aŭ linio, laŭ kiu oni povas proksimiĝi al celo:
指向的地方或面向; 可接近目的地的途徑或路線

Por ne perdi la vojon ni petu, ke iu montru al ni la direkton.
為免迷失追求的途徑, 要有人指示我們方向.
Kiu tro alten rigardon direktas, tiu tre baldaŭ okulojn difektas.
眼光投向太高的人, 很快眼睛就搞壞了.
Mi zorgis pri la edukado kaj bona direktado de mia malpli aĝa frato.
我照顧我弟弟的教育和給他好的指引.
Nia ŝipeto estas tre facile direktebla, ĉar ĝi havas bonan direktilon.
我們的船很容易導向, 因為它有好的駕駛盤.
Ĉi tiu aleo direktiĝas al la arbaro.
這條林蔭道導向樹林.
Li lerte aldirektis nian paroladon ĝis la celo.
他敏巧地引導我們的交談, 直到目的地.
Subite la ŝipo iĝis nedirektebla kaj ni ĉiuj ektimis.
突然船失去導向, 我們都害怕起來.
Ĉi tiu strato estas unudirekta.
這條街是單行道.

2. Ĉiu el la kvar ĉefaj mondorientiĝoj, nordo, sudo, eosto kaj uesto:
東西南北四個方向之一
El kiu direkto venas la tornado?
龍捲風從哪個方向來?
Direktu vin al sudo.
你往南走.

(Ankaŭ 2007-07-18)

Abengo (Montri la profilon) 2010-novembro-18 00:11:35

manlajo:0727 DIREKTO 方向 /fang1-xiang4/

Nia ŝipeto estas tre facile direktebla, ĉar ĝi havas bonan direktilon.
我們的船很容易駕駛,因為它有好的指向器 (羅盤).

也許此處的direktilo好像是指舵,而非方向器。direkmontrilo為方向器,不是嗎?

manlajo (Montri la profilon) 2010-novembro-18 03:53:16

Abengo:
manlajo:0727 DIREKTO 方向 /fang1-xiang4/

Nia ŝipeto estas tre facile direktebla, ĉar ĝi havas bonan direktilon.
我們的船很容易駕駛,因為它有好的指向器 (羅盤).
也許此處的direktilo好像是指舵,而非方向器。direkmontrilo為方向器,不是嗎?
同意! 但因為舵多半提指在水下部分, 人操控的部分似乎更適合叫做 '駕駛盤'.

manlajo (Montri la profilon) 2010-novembro-19 01:50:51

0728 REKTA 直的 /zhi2-de/

1. Konservanta ĉiam unu saman direkton simile al streĉita ŝnuro:
一直保持相同方向, 有如拉緊的繩索.

Rekta vojo estas pli mallonga, ol kurba.
直路比彎路短.
Kurba estas la ligno, sed rekte ĝi brulas.
木材是彎曲的, 但直接就燒起來了.
Ni iris laŭ malrektaj stratoj kaj stratetoj.
我們順著彎彎曲曲的街巷而走.

2. Kuranta sen interrompoj:
直達; 沒間斷地跑動

Ĉu ekzistas rekta trajno al via urbo?
有直達貴市的火車嗎?

3. Senpera, funkcianta sen interveno de perilo:
直接, 無中介

Mi volas ekvidi tiun rektan televidan dissendon.
我要開始看那個電視直播.
Oni anoncis pri la kresko de nerektaj impostoj.
宣布了間接稅的成長.

4. Vertikale staranta:
垂直站立

Ĝis profunda aĝo li restis rekta kiel kandelo.
直到高齡, 他仍然挺立有如一根蠟燭.
Sako malplena sin rekte ne tenas.
空袋立不直.
"Rektigu vian dorson!" diris la patrino kaj mi subite rektiĝis.
"背挻直!" 母親說著, 隨即我就挻直了身.
Ŝi staris ĉe la muro kun elrektigita talio.
她挺著腰站在牆那邊.

5. Citanta ies vortojn, sen subordiga procedo:
未經更動引述某人的話

Por montri rektan parolon necesas uzi citilojn.
表示直接引述需用引號.

(Ankaŭ 2007-07-19)

Reen al la supro