Kwa maudhui

kufunguwa
Max. 500 messages.

每日一詞 Vorto de la tago

ya manlajo, 1 Desemba 2006

Ujumbe: 1902

Lugha: 简体中文

manlajo (Wasifu wa mtumiaji) 29 Novemba 2010 11:49:11 asubuhi

0739 AVANTAĜO 優點 /you1-dian3/

Tio, kio donas ian superecon, pli grandan profiton, aŭ enhavas pli grandan utilon, oportunon:
提供某種優越, 更大的利益, 或有更大的用途, 方便

La sola avantaĝo estas, ke neniu nin ĝenos dum tiu tempo.
唯一的優點是, 這時將沒有人來干擾我們.
La nova sistemo havas kelkajn avantaĝojn.
新系統有若干優點.
Ili proponis al ni avantaĝajn kondiĉojn.
他們提供了我們優惠的條件.
Tiu medikamento estas avantaĝe anstataŭita de iu nova.
那個藥已被某種更有利的新藥取代了.
Malgraŭ la malavantaĝo, kiun spertas parolantoj de nelatinidaj lingvoj, Esperanto estas la plej facila internacia lingvo.
對非拉丁語系的使用者即使感受到不利, 世界語仍是最簡易的國際語言.

(Ankaŭ 2007-07-30)

manlajo (Wasifu wa mtumiaji) 30 Novemba 2010 3:47:52 asubuhi

0740 MEDITI 冥想 /ming3-xiang3/

Longe fiksi kaj koncentri sian penson sur io; enprofundiĝi en pensado:
長時固定及專注思想於某事; 沉思

Mi longe meditis pri mia estonteco.
我長時沉思了我的未來.
Stomako malsata nur pri pano meditas.
飢餓的肚子只是沉思著麵包.
Kontraŭ faro farita ne helpas medito.
已做的事再沉思也無助.
Ĉe ĉiuj tiuj meditoj mi forgesis la tempon kaj horon.
所有冥想當中我都忘了時代與時刻.
Apud la tablo sidas en profunda meditado kelkaj homoj.
桌旁坐著若干位沉思的人.
Knabino estis silentema kaj meditema.
女孩子寡言與好思.
Mi primeditis la avantaĝojn kaj malavantaĝojn de la aranĝo.
我深思著這項安排的優缺點.

(Ankaŭ 2007-07-31)

manlajo (Wasifu wa mtumiaji) 1 Desemba 2010 3:02:07 asubuhi

0741 JUKI 癢 /yang3/

Kaŭzi al iu malagrablan impreson en la haŭto, kvazaŭ de multaj incitetaj piketoj, pro kiuj oni sentas la bezonon sin grati:
引起皮膚的不快感覺, 有如諸多騷刺, 讓人想要去搔.

Kio jukas min?!
是什麼讓我發癢?!
Juku la haŭto, sed ne sur mia korpo.
皮膚發癢吧, 但不要在我的身上.
Li gratis la jukantan orelon.
他去搔那發癢的耳朵.
Denove komenciĝis alergio: okuloj ruĝiĝis kaj ekaperis juko de la nazo.
又開始過敏了: 雙眼變紅, 鼻子發癢.
La jukado ĝenis koncentriĝi pri la laboro.
癢得無法專心工作.
Mi ne scias, kiel aperis ĉi tiu jukiga makuleto sur mia haŭto.
我不知道, 我的皮膚怎麼出現了這個發癢的斑點.

(Ankaŭ 2007-08-01)

manlajo (Wasifu wa mtumiaji) 2 Desemba 2010 3:40:14 asubuhi

0742 KONTANTA 付現 /fu4-xian4/

1. Tuj pagata:
即付的

Je kontanta pago vi ĝuas rabaton!
以現金支付, 你享有折扣!
Ĉi tiun aŭton mi aĉetis kontante.
這輛汽車, 我以現金買下.

2. Pagata per moneroj aŭ monbiletoj:
以硬幣或鈔票支付

Vi ne akceptu liajn belajn parolojn por kontanta mono (kiel veron).
你不要把他美麗的話當現金 (當真).
Ĉu ni povos facile akiri kontantan monon en tiu lando?
我們將能容易地在該國取得現金嗎?
Mi ne portas kontantaĵon kun mi, ĉar mi havas kreditkarton.
我沒隨身帶現金, 因為我有信用卡.

manlajo (Wasifu wa mtumiaji) 3 Desemba 2010 7:23:13 asubuhi

0743 BALAI 打掃 /da3-sao3/

1. Forŝovi (polvon, malpuraĵon kaj simile) per speciala ilo, konsistanta el fasko da vergetoj aŭ haregoj:
以細條或粗毛束成的特殊工具清除 (灰塵, 髒物等)

Mi balais la mortintajn foliojn.
我打掃枯葉.
Se ĉiu balaos antaŭ sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo.
若自家門前都掃乾淨, 則全城都會很整潔.
Balaaĵon el korto eksteren ne elportu.
庭院掃出的垃圾不要帶向外.

2. Purigi per tia ilo:
以那種工具清理

Balau vian ĉambron.
打掃你的房間.
La stratoj estis balaitaj.
街道掃過了.
Nova balailo bone balaas.
新掃把很好掃.
Metu tiujn pecojn de rompita vazo en la balaaĵujon.
把那些花瓶破片放到垃圾桶裡去.
Balaistoj ne multe enspezas en nia lando.
在我國清潔工收入不多.

3. Dispuŝi, perforte forigi:
推開, 強力淸除

La venkinta partio balais siajn kontraŭantojn.
戰勝的黨清除了反對者.
La vento forbalais la nubojn kaj la ĉielo denove iĝis bela.
風吹散了雲, 天空又變美了.

manlajo (Wasifu wa mtumiaji) 4 Desemba 2010 5:02:59 asubuhi

0744 DENUNCI 告發 /gao4-fa1/

Sciigi al estro, policano, juĝisto, aŭ al la publiko, ies kulpon aŭ krimon:
把某人的錯或罪報告主管, 警察, 法官, 或大眾

Ĉu vi denuncis min al la instruisto?
是不是你向老師打我小報告?
Iu denuncis lin pri ŝtelo.
有人舉發他偷竊.
Ili faris denuncon antaŭ polico kontraŭ siaj najbaroj, kiuj okupiĝis pri monfalsado.
他們向警局告發從事偽造鈔票的鄰人們.
Homoj malŝatas denuncantojn.
人們討厭告發者.
Denuncisto estas homo, kiu estas pagata aŭ ŝirmata de la polico por denunci.
告發人是指由警局付費或掩護專責告發的人.

manlajo (Wasifu wa mtumiaji) 5 Desemba 2010 3:49:52 asubuhi

0745 DEPRIMI 挫折 /cuo4-zhe2/

Senenergiigi, tute malvigligi kaj senkuraĝigi:
使失能量, 完全軟弱, 頹喪

Mi ne scias, kio tiel deprimas min, ke mi nenion volas fari.
我不知道是什麼令我那麼沮喪, 什麼都不想做.
Ŝi estas deprimita de sia malsukceso.
她因失敗而受挫.
Promenado en la naturo malpliigis la deprimon.
漫步於大自然減輕了沮喪.
Li tre deprimiĝis, sed mi kuraĝigis lin.
他很沮喪, 而我鼓舞了他.

manlajo (Wasifu wa mtumiaji) 8 Desemba 2010 9:24:39 asubuhi

0746 KOMANDI 指揮 /zhi3-hui1/

1. Havi militan ordonpovon super iu aŭ io:
對某人或某事有軍令權

Kiu komandas la ŝipon?
誰指揮軍艦?
La taĉmento ne agos sen mia komando.
分隊沒有我的命令將不會行動.
La komandanto de ŝipo nun estas en sia komandejo.
軍艦指揮官現在指揮部.

2. Ordoni (manovron, militistan movon kaj simile):
命令 (調度, 軍事行動等)

Haltu! komandis la kapitano.
立定! 連長命令.
Li telekomandis direktoŝanĝon de raketo.
他遠距指揮火箭改向.
Mi estas alkomandita ĉi tien por gardostari.
我奉命來此站岡.

3. Deteni, estri:
限制, 主宰

Komandu viajn pasiojn.
控制住你的熱情.
Ĉiun demandu, sed mem al vi komandu.
什麼都可要求, 但請自我設限.

manlajo (Wasifu wa mtumiaji) 8 Desemba 2010 9:26:10 asubuhi

0747 PUTO 井 /jing3/

Profunda, vertikala truo, fosita en tero, por ĉerpi el ĝi akvon, kiu tie kolektiĝas pro subtera fonto aŭ trasorbiĝo, aŭ por forfluigi neutilan likvon:
為汲取地下泉或滲入的水, 或為排出無用液體, 而從地面下挖的垂直深洞

Kara, iru preni akvon de la puto.
親愛的, 請去水井取水.
En puton ne kraĉu, ĉar vi trinki bezonos.
別向水井吐痰, 因為你將需要喝它.
Puta akvo estas pura ĉi tie.
此處的井水很乾淨.
La putisto boris al ni la puton.
井匠為我們開了一口井.
La drenputo ricevas superfluajn akvojn el ĝardeno kaj ellasas ilin en la grundon.
排水井收集了花園的溢流水, 然後排入水中.

manlajo (Wasifu wa mtumiaji) 8 Desemba 2010 9:27:34 asubuhi

0748 KVIETA 寧靜 /ning2-jing4/

1. Tia, ke ĝi ne ekscitas la sensojn, ne perturbas la ripozon:
不激起感覺, 不干擾休息那樣

Ni kune promenis en kvietaj (senbruaj) stratoj.
我們一起在寧靜 (不吵雜) 的街上散步.
La kvieteco de la nokto karesis la animon.
夜的寧靜撫慰了靈魂.
Kio povus kvietigi mian doloron?
有什麼可以安撫我的痛苦?
Mi prenis kvietigan medikamenton (kvietigaĵon) por ebligi ripozon.
為了好好休息, 我服用了鎮定劑.
La vento jam kvietiĝis.
風已經靜下來了.

2. Ne montranta ekscitecon, havanta nepasian kaj pacan aspekton:
未顯激動, 有著冷靜平和的面貌

Ni ĉiuj koleris, nur li restis kvieta.
我們全生氣了, 只有他處之平和.
Ŝi ĉiam parolas kviete.
她總是說話平和.

3. Nekolerema, ne facile incitebla; pacema; malsovaĝa:
不易生氣, 不易激動; 平和; 溫馴

Ĉi tiu besteto estas tre kvieta.
這隻小動物很溫馴.
Fariĝis paco, sed la homaro ankoraŭ ne retrovis sian kvieton.
和平來臨, 但人類仍未找到安寧.
Manon malkvietan ĉiu muro atakas.
不平的手每片牆都打擊.

Kurudi juu