Contenido

Cerrado
Max. 500 mensajes.

每日一詞 Vorto de la tago

de manlajo, 1 de diciembre de 2006

Aportes: 1902

Idioma: 简体中文

manlajo (Mostrar perfil) 14 de febrero de 2008 05:06:03

928 VEZIKO 囊 /nang2/

1. Muskolmembrana sako:
肌膜囊

Fiŝoj havas specialan vezikon (naĝvezikon), per kiu ili direktas sin supren aŭ malsupren en la akvo.
魚有特殊的囊 (鰾 /biao4/), 讓它在水中操控升降.
Hodiaŭ mi eksentis vezikajn dolorojn.
今天我感到膀胱痛.

2. Aerveziketo:
小氣泡

Tio ĉio estas nur sapa veziko.
這個只是個肥皂泡.
Feliĉo vezike sin levas, sed baldaŭ falas kaj krevas.
快樂使自己如氣泡上飄, 但隨即跌落破滅.
Mallerte aplikita farbo vezikiĝis.
拙劣塗的顏色起了氣泡.
Miaj infanoj tre ŝatas ludi farante sapvezikojn.
我家孩子們很喜歡玩吹肥皂泡.

3. Desegno en formo de ferma linio, ofte vezikforma, kun unu lokindika pinta fino kaj entenanta tekston:
對話泡泡: 有指示尖端, 內含文本的氣泡狀封閉線條圖

Subite aperis veziko de helpo de komputila programo.
突然出現了電腦程式的輔助對話框.

manlajo (Mostrar perfil) 15 de febrero de 2008 07:33:04

929 ŜAŬMO 泡沫 /pao4-mo4/

1. Svarmo da veziketoj kunformiĝantaj el boligata, forte kirlata aŭ fermentanta likvo:
液體因煮沸, 攪拌, 或發酵而形成的群集小泡

Kirlu ovoblankon al ŝaŭmo kaj poste aldonu sukeron.
攪拌蛋白為泡沫而後加糖.
Dum la festo ni trinkis ŝaŭman vinon.
節慶時我們喝了泡沫酒.
Ĉampano ŝaŭmis en la glasoj.
香檳在玻璃杯中冒泡.
Kiamaniere oni ŝaŭmigas ĉampanon?
香檳是怎麼會起泡的?
Mi senŝaŭmigis bolantan supon per senŝaŭmigilo.
我以去沫器清除沸湯的泡沫.

2. Iom simila aspekto de la salivo aŭ ŝvito de ekscitita besto aŭ frenezulo:
類似受激動物或瘋人的口水或汗珠的樣子

Post longa kaj rapidega kurado mia ĉevalo estis kovrita de ŝaŭmo.
長途快跑後我的馬覆滿汗珠.

3. Io malsolida, senenhava:
鬆散空虛之物

Lia tuta parolado estis nur ŝaŭmo.
他的整個演說只是空談.
Niaj klopodoj vane disŝaŭmiĝis (neniiĝis).
我們的努力徒勞而破滅 (消逝).

manlajo (Mostrar perfil) 16 de febrero de 2008 03:26:35

930 PLADO 菜盤 /cai4-pan2/

1. Malprofunda, granda speco de telero, sur kiu oni aranĝas kaj disportas manĝaĵojn, disdonotajn al ĉiu kunmanĝanto:
淺而大的盤子, 供置放食物讓食者分取

Sur la tabloj estis pladoj kun diversaj manĝaĵoj: viando, fiŝo, fromaĝo, legomoj kaj tiel plu.
桌上有幾盤各色食物: 肉, 魚, 乳酪, 蔬菜等等.
Metu la tasojn sur la pladetojn, mi petas.
請你把杯子分放在碟子上.

2. La manĝaĵo, entenata en tiu vazo:
置於該盤具的食物

Ŝi kapablas kuiri bongustajn pladojn.
她會煮幾盤好吃的菜.
Brava batalanto kontraŭ plado bolanta.
攻向熱騰騰食物的英勇戰士
Ni manĝis salaton antaŭplade.
我們吃了沙拉當前菜.

3. Ĉiu el la diversaj manĝaĵoj, kiuj konsistigas menuon:
菜單上的每一道菜

Kiun pladon vi konsilus al mi?
你建議哪一道菜?

manlajo (Mostrar perfil) 17 de febrero de 2008 04:02:07

931 SPICO 調味料 /tiao2-wei4-liao4/

Aroma, pli-malpli akra aŭ acida vegetaĵa substanco, aldonata al manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, por ilin fari pli bongustaj:
芳香, 有點辣或酸的植物性物質, 加在食物或飲料中, 使更具美味

Kiun spicon vi aldonis al via ege bongusta plado?
你這道美味可口的菜加的是什麼調味料?
Al farun' malbonspeca ne helpos la spico.
不良品種的麵粉調味料幫不了忙.
Kreskaĵoj eligis spican odoron, ke mi eĉ komencis terni.
栽種的植物釋出了辛味, 使我開始要打噴嚏了.
Ne spiciĝas manĝo de mastrina beleco.
食物不因女主人的美色而更美味.
Ĉi tiu spicaĵo tre taŭgas al viando.
這個調味料很適合肉類.
En tiu spicejo eblas aĉeti plej diversajn spicojn.
在這家調味料店可以買到最多種類的調味料.
Donu al mi la spicujon, mi volas spici la supon.
請把調味料罐遞給我, 我要給湯調味.

manlajo (Mostrar perfil) 18 de febrero de 2008 03:14:06

932 PROMENI 散步 /san4-bu4/

Iri de loko al loko por plezuro aŭ sano:
為享樂或健康而四處走動

Mi iros promeni, ĉar la vetero estas tre bona.
我將去散步, 因為天氣很好.
Kiam kato promenas, la musoj festenas.
貓去散步時, 老鼠辦宴會.
Ĉu via cerbo foriris promeni?!
你的腦袋是不是去散步了?!
Ŝi iris iom dormi post la promeno.
散步後她小睡片刻.
Promenado estas tre utila por la korpo.
散步對身體很有益處.
Vi sekretos al edzino, ŝi sekretos al fratino, kaj tiel la sekreto promenados sen fino.
你偷偷向太太說, 她偷偷向妹妹說, 因而秘密將流傳不止.
Iru promenigi la hundon.
去遛狗.
Ni renkontiĝu kaj iru al la promenejo.
讓我們碰面然後去散步.

manlajo (Mostrar perfil) 19 de febrero de 2008 04:59:09

027 REGALI 招待 /zhao1-dai4/

1. Bone kaj plezurige trakti iun, donante al li ion bonan (manĝaĵojn kaj trinkaĵojn):
善待或款待某人, 給予好的事物 (食物與飲料)

Ni regalis gastojn per tre bongusta vespermanĝo.
我們以最美味的晚餐招待客人.
La artisto regalis nin per du eksterprogramaj kantoj.
藝術家以兩首節目表以外的歌招待我們.
Kia regalato, tia regalado.
怎樣的客人, 就給他怎樣的款待.
Ne rifuzu akcepti nian regalon de bondeziro.
請不要拒絕我們的盛情招待.

2. Malbone (ironie) trakti:
好好 (諷刺) 對待 - 惡待

Li estis regalita per la plato de la glavo.
他接受刀劍的招待.
Forregali - malmilde forpuŝi.
排擠 - 酷厲地推開.
Li tiom zorgis pri vi kaj fine vi forregalis lin.
他那麼照顧你而最後你卻排擠了他.
Ŝi donis al li bonan forregalon.
她給他吃了一頓排擠.

manlajo (Mostrar perfil) 20 de febrero de 2008 04:28:43

933 TRANKVILA 安詳 /an1-xiang2/

1. Havanta neniajn zorgojn, nenian timon antaŭ la estonteco, nenian bedaŭron pri la pasinteco:
對未來無憂無慮, 對過去無憾

Mi estas trankvila pri la morgaŭa tago.
我對明日是安心的.
Lasu min trankvila!
讓我安靜一下!
Kiu iras trankvile, iras facile.
安詳地去的人, 去得自在.
Post dorma trankvilo venas bona konsilo.
睡眠的安詳之後來了好的建議.
Viaj vortoj trankviligis min.
你的話讓我安心.
Maltrankvilo regis ĉe la loĝantaro.
居民感到不安.
Mi scias, ke ŝin io maltrankviligas.
我知道有事使她不安.
Ne timu kaj ne maltrankviliĝu, ili certe revenos.
別怕也別操心, 他們一定會回來.

2. Libera de ĉia ekscitiĝo, pasio, kolero:
免於任何刺激, 狂熱, 或生氣

Mi aŭskultis trankvilan spiradon de la infano.
我聽到了孩子的安詳呼吸.
Mi prenis trankviligaĵon, ĉar mi ne povis ekdormi.
我吃了鎮定劑, 因為我睡不覺.
"Trankviliĝu!" diris ŝi al sia edzo.
"安心!" 她對丈夫說.

3. Tia, ke ĝi havigas nek timon nek zorgon:
無憂無慮狀

En trankvila vetero ĉiu remas sen danĝero.
寧靜的天氣裡, 划船沒有危險.
La maro estas maltrankvila.
大海不平靜.

manlajo (Mostrar perfil) 21 de febrero de 2008 03:38:05

934 GRIMPI 爬 /pa2/

1. Pene transloki sian korpon sur oblikva aŭ vertikala surfaco, uzante la krurojn kaj eventuale la brakojn:
以足偶而以臂在斜坡或陡面上使力移動自己身體

Mia kato grimpis sur la arbon kaj ne volas malsupreniĝi.
我的貓爬上樹不想下來.
Nia grimpado daŭris kelkajn horojn.
我們的攀登持續了好幾小時.
Li estas sperta grimpisto.
他是有經驗的登山家.
Mi apenaŭ elgrimpis el la marĉejo.
我差點爬不出沼澤.
Ŝi engrimpis en la boaton.
她爬著上船.
Ili malsuprengrimpis la ŝtuparon.
他們爬下梯子.
Ni suprengrimpis sur la rokon por pli bone ĉion vidi.
我們爬上了岩石以看得更清楚.

2. Teni sin stara aŭ suprendirekta, fiksiĝante per adventivaj radikoj, krampoj, ĉiroj, dornoj, dornetoj kaj simile:
以探根, 托架, 觸鬚, 芒刺等固定而維持站立或向上

Pizo volve grimpas la bastoneton.
豆子旋著爬上豎杆.
Lupolo estas grimpa planto / grimpoplanto.
蛇麻草是一種攀緣植物.

manlajo (Mostrar perfil) 22 de febrero de 2008 03:39:29

935 SITUO 位置 /wei4-zhi4/

Loko rigardata konsidere al la kondiĉoj, kiujn ĝi prezentis aŭ prezentas por la starigo de homloĝejoj (naturo de la grundo, de vivtenado, defendorimedoj kaj aliaj):
從考慮適合建造人類居所的各項條件 (地勢, 營生, 防衛等) 所觀察的地點

Mi volas aĉeti ĉi tiun domon pro ĝia pitoreska situo.
由於它的如畫位置,我想買這棟房子.
Favora situo de la urbo multe helpis al ĝia prospero.
該城的有利位置大大助長了它的繁榮.
Nia tendaro situis en la valo.
我們的營地在山谷裡.
Multaj turistoj vizitas nian bele situantan urbon.
許多觀光客造訪我們這位於美景的城市.

manlajo (Mostrar perfil) 23 de febrero de 2008 04:15:08

936 NIVELO 水平 /shui3-ping2/

1. Stato de horizontala ebeno aŭ de punktoj situantaj en la sama horizontala ebeno:
地平狀態或處於地平諸點的狀態

Nia urbo situas kvincent metrojn super la nivelo de la oceano.
我們城市位於海拔五百公尺高.
Necesas niveli la plankon per nivelilo (kontroli, ĉu ĝi estas tute horizontala).
必須用水準器測定地板水平 (檢測其是否合於水平).
Tiam la urbo malpli altis super la marnivelo.
當時該城的海拔較低.
Malamikoj detruis niajn fortikaĵojn, alniveligis ilin al la tero.
敵人摧毀我們的堡壘, 將它們夷為平地.

2. Grado de alto, rilate al kompara horizontala ebeno:
與地平面相比的高度

La nivelo de la rivero malkreskis.
河的水平降低了.

3. Normo, en sociaj, moralaj aŭ intelektaj aferoj:
社會, 道德, 或智能事務的標準

Sed li ne estas sur via nivelo!
但他不及你的水平!
Ili decidis niveligi sociajn klasojn.
他們決定拉平社會階級.

4. Valoro atingita de unu grando kaj referencita al ia norma valoro:
某大小和某常模相較而具有的價值

Nivelo de la vivteno estas tre alta en tiu lando.
該國的生活水平非常高.
lernu! proponas kelkajn altnivelajn kursojn.
lernu! 提供若干高水平的課程.

Volver arriba