Zum Inhalt

Geschlossen
Max. 500 Nachrichten.

每日一詞 Vorto de la tago

von manlajo, 1. Dezember 2006

Beiträge: 1902

Sprache: 简体中文

manlajo (Profil anzeigen) 15. März 2008 03:45:04

956 TEMPERAMENTO 性情 /xing4-qing2/

1. Tuto de la funkciaj reagoj de individuo, karakterizata de la superrego de unu humoro aŭ de unu sistemo:
個體由情緒或系統所統合的功能性反應之整體

La klasika tradicio distingas kvar bazajn temperamentojn: flegma, melankolia, kolerika kaj sangvina.
古典傳統區分出四種基本性情: 冷靜, 憂鬱, 暴躁, 及樂天.

2. Fiziologia aŭ psikologia ecaro de individuo, de kiuj dependas ĝia reago al ekscitoj:
個體的生理或心理特質, 以此決定其受刺激時的反應

La libro estis taŭga por ĉiuj aĝoj kaj ĉiuj temperamentoj.
本書適合各年齡層及性情的人.

3. Granda ekscitebleco:
易受刺激

Ja vi scias, ke mi havas temperamenton!
你明知, 我是有脾氣的!
Li estas tre temperamenta junulo.
他是個很有性情的青年.

manlajo (Profil anzeigen) 16. März 2008 03:44:20

957 SANGO 血 /xue4/

1. Likvo fluanta en la arterioj, vejnoj, kapilaroj (kaj similaj vaskuloj) de animaloj, ruĝa ĉe la vertebruloj, portanta interalie la nutrajn substancojn, oksigenon kaj la forĵetaĵojn de la ĉeloj:
在動物的動脈, 靜脈, 微血管 (及其他脈管) 中流動的液體, 在脊椎動物是紅色的, 它攜帶著養份, 氧, 及細胞排出物等.

Li batis mian nazon kaj aperis sango.
他打我的鼻子, 流血了.
Vi devus viziti kuraciston pro tre ofta sangado el via nazo.
你必須去看醫生, 因為你的鼻子很常流血.
La luno estis sangokolora.
月亮是血色的.
La fiŝoj kaj la nuntempaj reptilioj estas malvarmsangaj animaloj.
魚及現在的爬蟲是冷血動物.

2. Tiu likvo, kiel simbolo de perforto, murdo, ofero kaj simile:
該液體, 象徵暴力, 謀殺, 奉獻等

Virina lango buĉas sen sango.
女人的舌頭殺人不見血.
Vi ploros per sangaj larmoj!
你將哭到血淚縱橫.
Ĝuste pro tio sangas mia koro.
正因為那樣, 我的心淌著血.

3. Tiu likvo, kiel simbolo de temperamento, pasio:
該液體, 象徵著性情, 熱誠

Sango bolas, juneco petolas.
熱血沸騰, 年少輕狂.
Ŝi estis sovaĝa kaj varmegsanga, sed tamen honesta virino.
她狂野且血氣方剛, 但卻是個誠實的女人.

4. Tiu likvo, kiel simbolo de heredeco (familia, etna, kasta kaj simile):
該液體, 象徵著遺傳 (家庭, 種族, 階級等)

La princo estis el reĝa sango.
王子出身皇族世家.
Mi volas nur pursangan hundon!
我只要純種的狗!

5. Tiu likvo, kiel simbolo de parenceco, ofte de deveno:
該液體, 象徵著親屬關係, 尤指來源

Sango ne silentas, sian sangon ĝi sentas.
血緣不會沉默, 它感覺得到自己的血.

manlajo (Profil anzeigen) 17. März 2008 05:01:13

958 GESTO 手勢 /shou3-shi4/

Ĉiu montra, esprima movo de la korpo, precipe de la kapo, brako aŭ mano:
任何以身體示意或表達的動作, 尤其是指頭部, 手臂或手部.

Ŝi faris iujn gestojn, sed mi ne povis kompreni ilian signifon.
她做了一些手勢, 但我無法了解它們的意思.
Malfeliĉo sin ne ĝenas, faru geston - ĝi tuj venas.
不幸不嫌煩, 只要給它暗示, 它立刻過來.
Mi ne povis kompreni ŝin, ĉar mi ne sciis gestan lingvon.
我無法了解她, 因為我不會手語.
Li provis geste komprenigi la aferon al mi.
他比手劃腳試著把事情讓我明白.
Ni gestis al la kelnero, por ke li venu.
我們向服務員招手, 請他過來.
Ili gestadis, ke aliaj homoj ekvidu kaj venu.
他們揮手引起他人注意並過來.
La paroloj de la gestema prezidanto estis tre konvinkaj.
充滿手勢的主席的說話很有說服力.

manlajo (Profil anzeigen) 18. März 2008 03:42:28

959 SEKRETO 秘密 /mi4-mi4/

1. Io, kion devas scii neniu aŭ nur limigita nombro da personoj:
無人可知或只許少數人知道的事

Nenia peketo restas longe sekreto.
沒有任何小過錯可以長保秘密.
Vundo sekreta doloras plej multe.
秘密的傷, 痛得最厲害.
Vi sekrete vorton diros, ĝi tra l' tuta mondo iros.
你私密說的話, 它仍會傳遍世界.
La edzo eĉ ne suspektis la sekretaĵon.
丈夫甚至並不懷疑那個秘密.
Pri kio amikoj sekretas, ili vian juĝon ne petas.
朋友私下要告知何事, 他們不會請你判斷.
Lia edzino iĝis sekretema kaj li jam suspektas, ke ŝi ion kaŝas de li.
他太太變得神秘兮兮, 因而他已經懷疑, 她有事瞞著他.
Mi petas ne malsekretigi la aferon al aliaj!
我請求不要向他人公開此秘密.

2. Mistera afero, kies klarigo estas vane serĉata:
神秘之事, 難解之謎

Homo volas scii ĉiujn sekretojn de la Naturo.
人類想知道大自然的奧秘.

3. Ĝusta, sed ne ĝenerale rekonita metodo atingi ion:
達成某事的正確但通常不為人知的方法

Malkaŝu al mi la sekreton de la sukceso!
請告訴我成功的秘訣!

manlajo (Profil anzeigen) 19. März 2008 04:55:04

960 DEMONSTRI 展示 /zhan3-shi4/

1. Priskribi kaj klarigi, per specimenoj aŭ provoj, kun instrua celo:
為教示目的而以實物或證明予以描述或說明

Tie oni demonstris belegajn aŭtojn.
那裡展示了很漂亮的汽車.
Ĉiuj desegnaĵoj de niaj lernantoj estos demonstritaj en la ekspozicio.
我們學生的所有畫作都將展示在展覽中.
Demonstrado estis tre sukcesa - homoj ekinteresiĝis pri la afero kaj komencis telefonadi al ni.
展示很成功 - 人們對事情有了興趣並開始打電話過來.
Multaj aĉetis la varon post belaj paroloj de la demonstristo.
聽了展示者漂亮的說法之後, 許多人買了商品.

2. Pruvi per rezonado:
以推論證明

Demonstru la proprecojn de orta triangulo.
請證明直角三角形的本質.
Faru demonstron ĉe la tabulo.
請在寫字板上做證明.
Tio estas nedemonstrebla aserto.
那是無法證明的主張.

manlajo (Profil anzeigen) 20. März 2008 05:05:02

961 EVOLUI 演化 /yan3-hua4/

1. Iompostiome disvolviĝi; regule kaj laŭnature kreskadi aliformiĝante:
一點一點地發展; 規則地及順自然地轉形長成

Esperanto evoluas laŭ natura kaj rekta vojo.
世界語順著自然正確的道路演化.
Ni devas evoluigi amikajn rilatojn inter niaj landoj.
我們必須在彼此的國家之間發展友好關係.
Evoluismo estas teorio, laŭ kiu la specioj originas el praformoj per evoluado.
演化論是理論, 根據此理論物種是由原始形態演化而來.

2. Pasi tra diversaj iompostiomaj ŝanĝoj:
經歷各種逐漸的轉變

Lia karaktero evoluis ĝis ekstrema krueleco.
他的性格轉變成極端殘忍.
Evoluintaj landoj provas helpi al subevoluintaj landoj.
已發展的國家試著幫助尚未發展的國家.
Militoj ŝanĝiĝis pro evoluo de la militaj metodoj.
由於作戰方法的演進, 戰爭也改變了.
Ni dediĉis multe da fortoj por evoluigo de la paĝaro.
我們付出很多力氣在網站發展上.

manlajo (Profil anzeigen) 21. März 2008 04:49:30

962 PRODUKTI 生產 /sheng1-chan3/

1. Estigi vivaĵojn aŭ senvivaĵojn per natura evolupovo:
以自然的演化能力創製生命體或非生命體

Ĉi tiuj arboj produktas pomojn.
這些樹可生長蘋果.
Miaj geavoj vivas el la produktoj de sia bieno.
我祖父母以其田園生產為生.
Via imago estas tre produktema.
你的想像力很具生產力.
Iujn bestojn estas malfacile reprodukti, se ili vivas en mallibereco.
有些動物如果生活在牢籠裡不易生育.
Mia patrino scias multon pri reproduktado de diversaj floroj.
我母親懂很多各種花卉的繁殖.

2. Fari el krudaj materialoj substancojn aŭ objektojn utilajn por la homoj:
以原料製出人類有用的物質或物品

Nia lando produktas komputilojn.
我國生產電腦.
Mi ne ricevos multe de la akiritaj produktaĵoj.
我將不會接受太多取得的產品.
Tio estas tre produktiva (kapabla produkti) entrepreno.
那是很有生產力的 (有能力生產的) 事業.
Ŝi aĉetas ekoproduktojn, kiuj ne malutilas al la medio.
她買環保產品, 它們不會破壞環境.
Subproduktado (produktado de la varo, malsupera al la aĉetkapablo de la konsumantoj) kaŭzis prezaltigon.
生產不足 (商品產量低於消費者購買力) 造成價格上揚.

manlajo (Profil anzeigen) 22. März 2008 03:27:02

963 ORIGINO 起源 /qi3-yuan2/

1. Punkto, de kiu io evoluis kaj disvolviĝis:
某物從而演化及發展的點

Ekzistas diversaj hipotezoj pri la origino de la homo.
有著各種關於人類起源的假設.
Mi eksciis pri la origino de lia riĉeco.
我知道了他財富的根源.
Kelkaj ekzemploj estas prenitaj el la origina neŝanĝita traduko de Zamenhof.
若干例子取自柴門霍夫原始未經改變的翻譯.
La ekonomio de tiu urbo origine baziĝis sur teksaĵoj.
此城市的經濟原本立基於紡織品.

2. Loko, medio, en kiu naskiĝis homo aŭ homgrupo:
人或人群出生的地方或環境

Ŝi estis de sklava origino.
x 她出身於斯拉夫根源. [誤譯 - 誤將 sklava 看成 slava]
* 訂正譯法: 她出身於奴隷. [感謝黃鸡蛋的指正]

Lia familio originas el Napoleono la 1a.
他們家庭源自拿破崙一世.

manlajo (Profil anzeigen) 23. März 2008 07:48:29

黄鸡蛋:
manlajo:
Ŝi estis de sklava origino.
她出身於斯拉夫根源.
sklava origino不是应该是“奴隶出身”的意思吗?
你说的没错, 是我粗心误译了! 向大家致歉.
我已在原译件中将错误订正. 谢谢你!

manlajo (Profil anzeigen) 23. März 2008 08:20:11

964 SPECO 種類 /zhong3-lei4/

1. Aro da estaĵoj aŭ objektoj, havantaj komunajn karakterizajn ecojn:
一群具有共同特質的生物或物品

Tio estas tre bona speco de pomoj.
那是很好品種的蘋果.
Mi specigis la poŝtaĵojn laŭ la loko de difino.
我依地區分類郵件.
Ni denove bone pasigos la tempon, ĉar venis siaspeculoj.
我們將再次度過美好時光, 因為來了各具特色的人.
Al farun' malbonspeca ne helpos la spico.
麵粉品種不良, 加調味料也無助.

2. Persono aŭ objekto kiun oni ne povas precize difini, kaj kiun oni montras nomante ian similaĵon:
不易精確定義的人或物, 因此以相似者稱之

Ni havas sufiĉe da greno de ĉiu speco.
我們有足夠的各類穀物.
Li faris ĉiaspecajn movojn en la akvo, sed tamen ne sukcesis saviĝi.
他在水中做了各種動作, 可是仍未能成功自救.
Mi scias multajn tiaspecajn historiojn.
我知道許多那類的歷史.
Ekzistas divers(a)speca literaturo en Esperanto.
有各類的世界語文學.

3. Specio:
品種

Floroj de ĉi tiu speco estas tre kapricaj.
這個品種的花很善變.

Zurück nach oben