Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

每日一詞 Vorto de la tago

de manlajo, 2006-decembro-01

Mesaĝoj: 1902

Lingvo: 简体中文

manlajo (Montri la profilon) 2008-aprilo-03 04:36:56

975 KONTO 帳戶 /zhang4-hu4/

1. Komerca skriba kalkulo pri ŝuldoj aŭ havoj de aparta persono:
各人債務或所有之商業登帳

Mi havas kurantan (bank)konton en tiu ĉi banko.
在這個銀行我有活期帳戶.
Nia kontisto nun okupiĝas pri kalkuloj.
我們的記帳員正忙著記帳.
Ĉu vi estas kontulo de nia banko?
你是本行的開戶人嗎?
Multaj riĉuloj havas sekretajn bankkontojn en Svislando.
許多富人在瑞士有秘密的銀行帳戶.

2. En komputa sistemo por pluraj uzantoj, datumo indikanta, kiujn komputilajn rimedojn rajtas uzi uzanto (kaj po kiom da ili). Tian konton de uzanto identigas ties salutnomo.
在多人共用的電腦系統中, 使用者可用的電腦資源 (及其額度) 的指定數據. 這種帳戶是用 '登入戶名' 來辨識.

Ni rajtas nuligi vian konton, se vi ne provos damaĝi la sistemon.
如果你試圖破壞系統, 我們有權取消你的帳戶.

manlajo (Montri la profilon) 2008-aprilo-04 06:51:48

976 KOMPLIMENTO 恭維 /gong1-wei2/

1. Gratulaj flataj vortoj adresataj al iu:
對某人說祝賀奉承的話

Li diras komplimentojn al ĉiuj virinoj.
他對任何女人都說恭維的話.
Okaza komplimento ne iras al testamento.
逢場的恭維話不會寫進遺囑裡.
Ili komplimentis min pro mia sukceso.
因我的成功他們恭維我.
Mi dankas vin pro viaj komplimentaj vortoj!
我謝謝你祝賀的話!
Mia koramiko estas tre komplimentema kaj flatema.
我的情人善於恭維和奉承.

2. Ĝentilaj ceremoniaj formuloj:
溫雅的客套話

Manieroj kaj komplimentoj apartenas al la akcepta saluto.
舉止和客套話都是表達接受的致意.
Komplimentu ŝin komisie de mi.
請為我向她致意.

manlajo (Montri la profilon) 2008-aprilo-05 03:27:25

977 BANALA 老套 /lao3-tao4/

Ordinare, ofte uzata de ĉiu kaj tial seninteresa pro senoriginaleco:
平常, 大家都常用到, 由於無原創性, 故很無趣

Serĉu aliajn komplimentojn, ĉar la viaj estas tre banalaj.
找找其他的恭維話, 你用的太老套了.
Ili kverelas pro banalaĵoj de la ĉiutaga vivo.
他們爭吵著日常生活瑣事.
La partoprenantoj senreviĝis pri la kongreso banaleco de la programo.
出席者對大會節目的老舊感到失望.
La konstanta uzado banaligas eĉ la plej originalajn esprimojn.
即使最創新的表達法, 經常使用也會變成老套.

manlajo (Montri la profilon) 2008-aprilo-06 04:35:02

978 AKCIDENTO 意外 /yi4-wai4/
Malfeliĉa okazaĵo, kaŭzanta materiajn aŭ korpajn damaĝojn:
引起物質或身體傷害的不幸事件

Li suferis akcidenton sur la strato.
他在街上遭逢意外.
Mi havas asekuron kontraŭ akcidentoj.
我有意外保險.
Ŝia morto estis akcidenta.
她的死亡是意外的.
Mi estis vundita dum laborakcidento (dum profesia laboro).
我在工作意外中 (職業工作中) 受傷.

manlajo (Montri la profilon) 2008-aprilo-07 04:17:14

979 ENTUZIASMO 熱心 /re4-xin1/

Emocia fervoro kaj arda emo al io:
對某物的情感愛好及熱誠傾向

Tio varmigis en ni la amon kaj entuziasmon por la ideo pri la kongreso.
那加熱了我們對於有關大會想法的愛好與熱中.
Li estis tre entuziasma pri Esperanto.
他對世界語很熱中.
Ĉiuj partoprenantoj entuziasme kantis kaj dancis.
所有參加者熱心地唱歌和跳舞.
Ŝi tre entuziasmas pri la ideo kaj pretas helpi, se bezonatos.
她很熱心於那個想法, 若有需要已準備好幫忙.
La novaĵo min entuziasmigis.
那個消息令我振奮.
Ili sciis, ke estos multe da laboro, sed tamen tre entuziasmiĝis.
他們知道有許多事要做, 但卻都很熱心.
La entuziasmuloj estas tre bezonataj por la homa progresado.
人類的進步很需要熱心人士.

manlajo (Montri la profilon) 2008-aprilo-08 10:09:17

980 TRADICIO 傳統 /chuan2-tong3/

Buŝa transdonado de opinioj, ideoj, moroj, ritoj, mitoj kaj simile de unu generacio al alia, kaj tio, kio estas tiel transdonita:
意見, 想法, 習慣, 儀式, 迷思等由一代口傳給下一代, 及依此傳承的事物

Nia familio havas tradicion renkontiĝi dum dimanĉoj.
我們家庭有周日聚會的傳統.
Mi eksciis multon pri tiu lando, popolaj tradicioj kaj kutimoj.
我開始認識許多有關那個國家, 百姓傳統, 及風俗習慣等.
Printempa festo estas la plej grava el la tradiciaj festoj de ĉinoj.
春節是中國人傳統節日中最重要的一個.
Tradicie la ekspozicio okazas junie.
傳統上展覽在六月舉行.
Multaj miaj samlandanoj tradicias veturi ripozi al Francio.
許多我國國人有到法國度假的傳統.

Abengo (Montri la profilon) 2008-aprilo-08 16:05:23

manlajo:980 TRADICIO 傳統 /chuan2-tong3/

Buŝa transdonado de opinioj, ideoj, moroj, ritoj, mitoj kaj simile de unu generacio al alia, kaj tio, kio estas tiel transdonita:
意見, 想法, 習慣, 儀式, 迷思等由一代口傳給下一代, 及依此傳承的事物

Nia familio havas tradicion renkontiĝi dum dimanĉoj.
我們家庭有周日聚會的傳統.
Mi eksciis multon pri tiu lando, popolaj tradicioj kaj kutimoj.
我開始認識許多有關那個國家, 百姓傳統, 及風俗習慣等.
Printempa festo estas la plej grava el la tradiciaj festoj de ĉinoj.
春節是中國人傳統節日中最重要的一個.
Tradicie la ekspozicio okazas junie.
傳統上展覽在六月舉行.
Multaj miaj samlandanoj tradicias veturi ripozi al Francio.
許多我國國人有到法國度假的傳統.

manlajo (Montri la profilon) 2008-aprilo-09 04:43:24

981 ORIENTO 東方 /dong1-fang1/

1. Tiu parto de la horizonto, ĉe kiu la suno ŝajne leviĝas, kaj laŭ kiu oni tradicie sin direktas:
地平面太陽升起及人們慣於面對的方向 [有誤]
* [訂正] 地平面看起來太陽升起的那個部分, 人們習慣依此定其方位 [感謝 Abengo]

Nia lando estas limita per maro ĉe la oriento.
我國在東方以海洋為界.
Unu orienten, alia okcidenten.
一個向東, 一個西.
La domo estas malbone orientita.
房子的面向不好.

2. Unu el la kvar ĉefpunktoj (simbolo E):
四個主方位之一 (符號為 E)

Oriento estas unu el la kvar kompasdirektoj.
東方是羅盤的四個方位之一.
La lumo venas el Oriento.
光線由東方來.
Estis nokto kaj mi ne povis min orienti.
是夜晚, 我無法自我認清方向.
Ŝi lernis la orientadon de mapo.
她學習了以地圖導向的方法.
Li bone orientiĝas en nekonata urbo.
他在陌生城市裡導向良好.
Unu tagon li perdis la orientiĝon.
有一天他失去了方向感.

3. Tiu parto de la terglobo, aŭ de teritorio, kuŝanta en la direkto de oriento:
地球或領域處於東方的部位

La tuta oriento de la lando estas nur montoj.
國境的整個東面只有山巒.
Multaj miaj konatoj loĝas en Proksimoriento.
許多我認識的人住在近東.
Mi tre ŝatas orientajn spicojn.
我很喜歡東方調味料.
La urbo situas oriente de Berlino.
該城位於柏林東方.

Abengo (Montri la profilon) 2008-aprilo-09 23:44:02

地平面太陽升起及人們慣於面對的方向,建議改為:"地平面如太陽升起的部份,人們習慣依此定其方位"。

manlajo (Montri la profilon) 2008-aprilo-10 06:31:38

982 OSCEDI 打呵欠 /da3-he1-qian4/

Pro dormemo, malsato, laciĝo aŭ enuo, malfermi la buŝon per nevola spasma movo de ekspiro, sekvita de longa elspiro:
由於睏, 餓, 累, 或無聊, 不禁然引發呼吸動作而張嘴, 接著長長地呼氣

La prelego estis tre enua kaj ĉiuj studentoj komencis oscedi.
演講很無聊, 所有學生都開始打呵欠了.
Mi timis proksimiĝi al la oscedanta abismo.
我怕走近那張開大口的深淵.
"Mi sentas min tre laca," diris ŝi post granda oscedo.
"我覺得很累," 打了個大呵欠後她說.
La oscedado de infano montris, ke li jam volas dormi.
孩子的呵欠表示他已經想睡了.

Reen al la supro