Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.
Mesaĝoj: 1902
Lingvo: 简体中文
manlajo (Montri la profilon) 2008-aprilo-19 09:42:57
1. Prilabori feron (aŭ alian metalon) per fajro kaj martelo:
用火與鎚打造鐵 (或其他金屬)
Li venis al la forĝejo por ke oni forĝu al li la glavon.
他來到鍛造場, 請人為他鍛劍.
Forĝu feron dum ĝi estas varmega.
打鐵趁熱.
Iam li estis forĝisto, sed nun ne plu okupiĝas pri forĝado.
他曾是鍛工, 但現在他不再從事鍛造工作.
Fero estas malmola forĝebla metalo.
鐵是硬的可鍛金屬.
Avo subforĝis la ĉevalon.
祖父為馬配上蹄鐵.
2. Elfari per propra penado:
自我盡力而成就
Ĉiu kreas sian forton, ĉiu forĝas sian sorton.
人人創造自己的力量, 人人成就自己的命運.
Malfacila malsano alforĝis lin al la lito.
重病使他臥床不起.
Mi restis kvazaŭ alforĝita sur la loko pro surprizo.
由於驚嚇, 我有如釘在該處動彈不得.
manlajo (Montri la profilon) 2008-aprilo-20 03:59:19
1. Tuto de la procedoj kaj ritoj per kiuj la operacianto kredas povi efiki sur la okultajn fortojn de la mondo kaj obeigi ilin al la homaj deziroj:
施作者相信可啟動世界玄力讓它供人欲念驅使的整個程序及儀式
Li havis talismanon por defendi sin kontraŭ ĉia magio.
他有護身符保護他抵抗任何魔法.
Tio apartenas al la tiel nomata nigra magio!
那屬於所謂的黑魔法.
Mi ne kredas, ke ŝi havas magian povon.
我不相信她有魔法之力.
Via nigra magiaĵo jam malkaŝiĝis!
你的黑魔法已經顯露出來了.
Antaŭe magiistoj kaj sorĉistoj estis mortigataj.
以前魔法師和巫師都被殺死.
2. Miriga efiko, iel simila al tiu de la propredirita magio:
神奇作用, 類似正式說法的魔法
Mi ŝatas magion de la vortoj de tiu aŭtoro.
我喜歡那位作者的文字魔力.
Liaj paroloj faris magian impreson.
他的說話留給人神奇的印象.
Serpentoj per sia rigardo magie alforĝas la birdojn.
蠎蛇們以眼神神奇地盯住小鳥們.
manlajo (Montri la profilon) 2008-aprilo-21 05:09:16
Antaŭmalhelpi (malbonon, malsanon ktp):
事先防止 (壞事, 疾病等)
Trinku vitaminon C, ĉar ĝi preventas malsanojn.
要喝維他命 C, 因為它可預防疾病.
Mi ĝojas, ke kuracistoj proponis al mi efikan preventan kuracmetodon.
我很高興, 因為醫生建議了我有效的預防醫療法.
Oni uzas preventilojn por ne gravediĝi.
人們使用預防措施以免受孕.
Oni aplikis bakteriofagojn por preventado de disenterio.
人們使用抗菌素以防痢疾.
manlajo (Montri la profilon) 2008-aprilo-22 03:30:30
1. Peni fizike venki, atakante aŭ defendante:
以身體盡力攻擊或防衛以求勝過
Kiam fratoj batalas, fremdulo ne eniĝu.
兄弟打架時, 外人勿介入.
Post la fino de l' batalo estas multe da kuraĝuloj.
戰鬥結束後, 勇士特別多.
Brava batalanto kontraŭ plado bolanta.
勇敢的戰士面對熱騰騰的菜盤.
Vi tenis vin kiel brava batalisto!
你以勇敢的戰士自我要求!
Infanoj, ĉesu interbatali!
孩子們, 停止互相打鬥!
Miaj kunbatalantoj perdis siajn batalilojn kaj mortis en tiu batalejo.
我的戰友們失去了他們的武器並死在戰場.
2. Peni forigi danĝeron, superi kontraŭaĵon:
盡力排除危險, 超越障礙
Ni batalis kontraŭ diversaj malfacilaĵoj.
我們對抗各種困難.
Bataladi kontraŭ la sorto.
與命運搏鬥.
La malsano forlasis ŝin, eble pro tio, ke ŝi estis tre batalema.
病魔放過了她, 也許因為她善於抵抗.
Li provis kontraŭbatali la korpan doloron.
他試圖對抗身體上的痛苦.
3. Ataki aŭ defendi per spiritaj armiloj:
以精神武器攻擊或防衛
Kontraŭ peko batalu, sed pekanton ne tuŝu.
打擊罪過, 但別碰犯錯者.
Nia batalado estis pure politika.
我們的鬥爭純粹是政治上的.
Li estis senlaca probatalanto por Esperanto.
他是不懈的世界語鬥士.
manlajo (Montri la profilon) 2008-aprilo-23 03:40:10
1. Loko, kie soldatoj estas starigitaj, por ion gardi aŭ batali kontraŭ iu:
軍人被安置看守或抵禦之地點
Li mortis ĉe sia posteno.
他死在他的崗位上.
Eĉ dek soldatoj postene staris ĉe la pordego.
甚至有十個軍人在大門口站崗.
Kvin korpusoj postenis antaŭ la armeo.
軍隊前方有十個軍團戍守.
Ni postenigis la volontulojn ĉe la oriento de la lando.
我們將志願軍派駐國境東邊.
La ŝtelistoj posteniĝis post la muro.
小偷在牆後守候.
2. Ĉiu el la oficoj en hierarkia sistemo:
階級系統中的每個職位
Ŝia patro okupas gravan postenon.
她父親佔有重要職位.
Aŭ ministran postenon, aŭ pundoman katenon.
要不是部長職, 就是牢中囚. [成王敗寇]
manlajo (Montri la profilon) 2008-aprilo-24 08:52:20
1. Maniero, en kiu objekto aŭ persono okupas spacon:
物體或人員佔據空間的方式
Mi troviĝis en senmova pozicio, por ke ili ne trovu min.
我處於不動的姿勢, 使他們找不到我.
La domo estas en bonega pozicio.
那房子有極佳的位置.
Duuma sistemo estas sistemo de kalkulado, bazita sur la pozicia principo skribi nombrojn, kies bazo estas 2.
二進位系統是一種計算系統, 它是基於以 2 為底的進位原理去記錄數值.
2. Loko, okupita en la socio, hierarkio kaj simile:
在社會或階層等當中佔有的地位
Tiuj personoj okupas elstarajn poziciojn en la movado.
那些人在此運動中佔有傑出的地位.
Oni proponis repoziciigi min en la universitato.
有人提議在大學裡重新為我安排職位.
3. Loko, kie trupo aŭ armeo estas postenigita por strategiaj celoj:
陣地: 為戰略目標部隊或軍隊所被配置的地點
Komenciĝis milito de pozicioj.
開始了陣地戰爭.
Ili havas ŝancon gajni, ĉar ili estas en bonega batalpozicio.
他們有機會戰勝, 因為他們處在極佳的戰鬥陣地.
manlajo (Montri la profilon) 2008-aprilo-25 03:36:48
1. Meti laŭ ĝusta ordo, en taŭgan pozicion:
以正確順序放入適當位置
Aranĝu la liton.
整理床舖.
Mi aranĝis min komforte.
我把自己安頓舒適.
Ni aliaranĝu la ĉambron, ĉar tia aranĝo ne plaĉas al mi.
我們重新安排房間, 因為這樣的安排我不喜歡.
Vidu, kiel vi aspektas? Viaj vestoj estas malaranĝitaj!
瞧, 你看起來怎了? 你的服裝不整!
Via hararanĝo estas tre bela.
你的髮型很美.
Moroj kaj vivaranĝoj estas tute aliaj en tiu lando.
習慣及生活方式在該國完全不同.
2. Prizorgi kaj kunmeti la detalojn de afero, por ke ĝi povu okazi kaj bone stati:
關照及整理事務細節, 使其能舉行並順利
UEA aranĝas Universalan Kongreson.
UEA 籌辦國際大會.
Kiu kaĉon aranĝas, tiu ĝin manĝas.
誰弄到粥, 誰就吃它.
Aranĝite, ordigite.
安頓好了, 整理好了.
Tro kara aranĝo por malkara tagmanĝo.
為賤價的午餐花大心思去安排.
Mi jam trovis kelkajn aranĝemajn helpantojn.
我已找到幾位善於籌辦的幫手.
La cirkonstancoj aranĝiĝis feliĉe.
情況變得很幸運.
manlajo (Montri la profilon) 2008-aprilo-26 03:38:40
1. Serio de objektoj aŭ estaĵoj, aranĝitaj en linio, unu apud aŭ post alia:
系列的物體或物品, 一個接一個地安置成行
Mi sidis en la unua vico de seĝoj en teatro.
我坐在劇院裡的第一排.
Ĉiuj dometoj troviĝis vice unuj post la aliaj.
所有小屋一間挨一間排成一列.
Antaŭ la konkurado oni vicigis la konkurantojn.
賽跑之前先要參賽者排成一列.
Ĉi tiu preĝejo enviciĝas inter la plej grandaj konstruaĵoj de la mondo.
此教堂排名為世界最大教築物之一.
La ponteto estas tre malgranda, pro tio ni trapasis ĝin unuvice.
橋很小, 因此我們排成一行走過去.
Ĉe la pordo de la kuracisto estis longa atendovico.
在醫師門口有很長的等候隊伍.
2. Longa serio da okazaĵoj aŭ momentoj, sin sekvantaj en la tempo:
長系列的事件或時刻, 依時間排序
Pasis vico da jaroj de nia lasta renkontiĝo.
自從我們上次相見, 已過去一串的年度了.
3. En serio da alternaj movoj aŭ agoj, momento, en kiu ĉiu el ili plenumiĝas:
在系列的交替活動或行動中, 各個實現的時候
Nun estas via vico paroli.
現在輪到你說話.
Antaŭ ĉio zorgu oficon, - plezuro atendos sian vicon.
最先請顧好你的職務 - 歡樂將會等待它的輪次.
Li rakontis ĉion laŭvice.
他依序述說一切.
La lasta teamano ekparolis siavice.
最後一個小組成員輪到他開始說話了.
manlajo (Montri la profilon) 2008-aprilo-27 04:04:11
Plena malsukceso:
完完全全的失敗
Mi decidis ne fari tion, ĉar tio donus nur fiaskon.
我決定不做, 因為那只會帶來慘敗.
Plenumiĝis la tasko per granda fiasko.
任務以慘敗收場.
Post ankoraŭ unu fiaska eksperimento li decidis ne plu okupiĝi pri tio.
再度的慘敗試驗後, 他決定不再從事那件事.
Nia aranĝo tute fiaskis.
我們的活動完全失敗.
manlajo (Montri la profilon) 2008-aprilo-28 03:16:35
1. Tiel aranĝita, ke ĝi estas disponebla por tuja uzo:
安排好, 可供立即使用
La tagmanĝo jam estas preta.
午餐已備妥.
Kun urso promenu, sed pafilon prete tenu.
陪熊散步, 但要帶妥槍.
Mi pretigis litojn por la gastoj.
我為客人備妥床.
Bedaŭrinde mi scias nenion pri la maniero de pretigado de tiu plado.
遺憾的是我對準備該道菜的方法一無所知.
Ĉu vi baldaŭ finpretigos la programon?
你們即將備妥節目了嗎?
2. Estanta en taŭgaj dispozicioj por ion fari tuj:
在即可做某事的適當場合
Ni estas pretaj veturi.
我們已準備好啟程.
Mi pretas ludi!
我已準備好開始玩!
Ĉu vi jam pretigis vin danci?
你準備好要跳舞了嗎?
Ŝi ĉiam montras pretecon por helpi al mi.
她總是表示隨時可幫助我.