Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.
Mesaĝoj: 1902
Lingvo: 简体中文
manlajo (Montri la profilon) 2008-aprilo-29 03:18:41
Ne partoprenanta, nek volanta partopreni en diskuto, konflikto, milito:
不參加, 也無意參加爭論, 衝突, 或戰爭
Dum la milito ĝi estis neŭtrala lando.
戰時它是中立國.
Esperanto estas neŭtrala lingvo.
世界語是中立的語言.
Nia lando alprenis konstantan neŭtralecon.
我國採取一致的中立立場.
Ilia celo estas neŭtraligo de la intergentaj rilatoj.
他們的目標是中立化各種族間的關係.
Oni provis neŭtraligi la planojn de teroristoj.
人們嘗試了中立化恐怖份子的計畫.
Ni devas respekti la rajtojn de la neŭtraluloj.
我們必須尊重中立者的權利.
manlajo (Montri la profilon) 2008-aprilo-30 09:59:50
Firme restanta ĉe sia propra opinio aŭ volo, malgraŭ ĉiaj kontraŭaj admonoj:
堅守自己意見或意願, 不顧一切反對的訓誡
Vi estas obstina kiel kapro!
你頑固如山羊!
La infano staris obstine.
孩子頑固地站著.
Li obstinas en la silento.
他在沉默中堅持著.
La patro ne pardonis al la filino ŝian obstinon.
父親不原諒女兒的頑固.
Mi ne intencas toleri vian obstinecon!
我無意容忍你的頑固!
Mi ne estas obstinulo.
我不是頑固份子.
manlajo (Montri la profilon) 2008-majo-01 08:58:20
1. Krea imago:
創出的想像
Tio flamigis ŝian infanan fantazion.
那燃起了她童年的幻想.
Vi estas vera fantaziulo!
你真是個幻想家!
Bedaŭrinde, mi estas tute senfantazia.
可惜, 我完全沒有幻想.
Fantazio mankas al mi.
我缺乏幻想.
2. Kaprica sendirekta kaj senregula vagado de la imago:
想像力變化無向且游移不定
La verko estas plena de fantazio.
那個著作充滿奇想.
Li fantaziis iun strangan rakonton.
他想像出某個奇特的故事.
3. Bildo ekzistanta nur en la imago, ne en la realo:
只是想像中的圖像, 非現實中所有
Oni parolis pri tio kiel pri ia dolĉa fantazio.
人們談及那件事有如某種甜蜜的想像.
Mi ĝuis legante tiun fantazian rakonton.
我享受著閱讀那個幻想故事.
manlajo (Montri la profilon) 2008-majo-02 05:10:40
1. Ne senpripense aganta, ne inklina al fantazio aŭ kapricoj:
嚴肅: 熟思後才行動, 非奇想, 不善變
Li estas serioza aŭtoritata homo.
他是個嚴肅的權威人士.
Estis amuze, sed mi penis konservi mian seriozecon.
真有趣, 我曾努力留住自己嚴肅的一面.
Foje ŝi tre serioziĝis kaj mi provis diveni, pri kio ŝi pensas.
有時她變得很嚴肅, 讓我試著猜她到底在想什麼.
Mia frato estas tre malserioza knabo.
我弟弟是個很隨興的男孩.
2. Postulanta aŭ inspiranta konsideron, grava:
嚴重: 強制性的或激勵性的考量, 重大的
Tio estas serioza problemo.
那是個重大問題.
Ŝi estas serioze malsana.
她病得很嚴重.
Vi ne povas tiel malserioze trakti la aferon!
你不可那麼隨便地處理那件事.
3. Nek ironie, nek ŝerce parolanta aŭ dirita; sincera:
認真: 既不是諷刺也不是玩笑地說或被說; 真誠的
Ĉu via propono estas serioza?
你的提議是認真的嗎?
Ĉu vi parolas serioze aŭ nur ŝercas?
你說認真的或只是開玩笑?
Mi ne povis kompreni, kiam li ŝercas kaj kiam diras seriozaĵojn.
我無法了解何時他說笑及何時他認真.
manlajo (Montri la profilon) 2008-majo-03 04:35:13
1. Intermeti senorde diversajn objektojn aŭ substancojn, tiel ke iliaj eroj aŭ pecoj ne plu estas facile apartigeblaj:
不規則地混入各種物體或物質, 使其成份或片粒不再易於區分
Li miksis la kartojn antaŭ la ludo.
打牌前他先洗牌.
Zorgu vian metion kaj ne miksu vin en alian.
專注你的技藝, 不要介入別人的技藝裡.
Ne enmiksiĝu en la aferon!
不要介入此事!
La afero fiaskos sen mia enmiksiĝo.
如果沒有你的介入此事必將慘敗.
Tio estas senmiksa raso.
那是個沒有混血的種族.
2. Prepari por uzado, enmetante, laŭ difinitaj proporcioj, diversajn substancojn egale diserigotajn:
為準備供用, 依特定比例混入待均勻攪碎的各種物質
Miksu farunon kun lakto kaj ovoj.
把麵粉混合牛奶和蛋.
Tiu ĉi salato estas miksaĵo de legomoj kaj fritita kokidaĵo.
這種沙拉是用蔬菜和炸嫰雞混合而成的.
Oleo ne miksiĝas kun akvo.
油和水無法混合.
Ŝi donacis al mi miksilon por kokteloj.
她送我一個混雞尾酒的工具.
Almiksu sukeron al la pasto.
把糖混到麵團.
3. Kunigi intime en sia psiko du diversajn aferojn, sentojn kaj simile:
在心理上將兩不同事物或感覺等親近地結合
Vi miksis ŝercon kun seriozaĵo.
你把玩笑和認真混為一談.
Nia ĝojo estis miksita kun bedaŭro.
我們的歡樂混合了遺憾.
4. Preni unu objekton por alia, ne kapabli ilin distingi:
把某物當成另一物, 無法予以區別
Mi verŝajne miksis la signifon de du vortoj.
我似乎把兩個字的意義弄混了.
Ili erare intermiksis du projektojn.
他們錯誤地把兩個專案計畫搞混了.
manlajo (Montri la profilon) 2008-majo-04 03:43:03
1. Havanta ĉiujn kvalitojn kaj nenian mankon:
具一切質素, 不缺任何一項
Neniu homo estas perfekta.
沒有任何人是完美的.
2. Havanta ĉiujn kvalitojn necesajn en sia speco:
具該類別應有的一切質素
Ŝi elkreskis kiel perfekta belulino.
她長成了一個完全的美女.
Vi perfekte kantas!
你唱得完美!
Ni longe staris ĉe la pentraĵo kaj admiris ĝian perfektecon.
我們久久站在畫作前, 讚嘆其完美無瑕.
Mi volas perfektigi mian lingvoscion, pro tio mi vizitos perfektigan kurson.
我想完美我的語文知識, 因而參加了完美課程.
La priskribo estas perfektigebla.
那個描述可以改得更完美.
Ŝi volis perfektiĝi en Esperanto.
她想完美自己的世界語.
Vi estas vera perfektisto, kiu neniam estas kontenta pri siaj faritaĵoj.
你真是個完美主義者, 永不滿意於自己的成果.
La projekto jam estas preskaŭ preta. Restis nur kelkaj neperfektaĵoj.
該專案就要完備. 只剩幾項善後.
manlajo (Montri la profilon) 2008-majo-05 05:00:57
1. Ŝovi la langon sur ion:
以舌滑過某物表面
La katino lekas sian felon.
母貓舔自己的毛皮.
Pro amo al la kandelo kato lekas la kandelingon.
由於愛蠟燭, 貓去舔燭台.
La katoj lektrinkas.
貓舔食.
Mia filo tre ŝatas lekaĵojn (frandaĵojn sur stangeto destinitajn por lekado).
我兒子很愛舔食品 (小棒上供舔舐的糖果 - 棒棒糖).
La fajro forlekis nian domon.
火吞噬了我們的房子.
2. Humile, profitame flati:
謙恭, 求好地奉承
Ili lekis lin, por ke li protektu ilin.
他們吹捧他以求他的保護.
Oni lekas la manon, sed celas la panon.
人們舔手, 志在麵包.
3. Tre zorge doni la finan formon:
很注意地提出完成的形態
La pentristo tro lekis sian pentraĵon.
畫家太過修飾他的畫作.
La versoj estas perfektaj post lekado.
詩句在修飾後已完美了.
manlajo (Montri la profilon) 2008-majo-06 04:59:33
Kapti inter la fingroj, kaj aparte:
以手指夾住, 取開
1. Rikolti floron, frukton, ŝirante ĝin tiamaniere de la branĉo:
採摘花朵, 水果, 以此方法從枝幹上撕離
Ni plukis florojn en la arbaro.
我們在林子裡採花.
Mi plukis nur unu frazon el longa teksto.
我在很長的文本中只摘取一句.
Venis tempo por plukado.
採收的季節到了.
2. Depreni, delevi malgrandan objekton:
移取, 撿拾小物件
Ŝi plukis fadeneton de sia maniko.
她從袖子上撿取線頭.
Li priplukis sian onklon (eltiris per ruzo aŭ trompo monon).
他詐取他的伯父 (以狡計或騙局提取金錢)
3. Pinĉi, plektri:
捏, 撥
Bovinoj avide plukis herbon.
母牛們貪婪地嚙食著草.
manlajo (Montri la profilon) 2008-majo-07 08:38:35
1. Tio, kion devas diri aŭ fari aktoro en teatraĵo aŭ filmo:
演員在戲劇或影片中所應說或應作之事
Mi ankoraŭ lernas mian rolon.
我還在學習我的角色.
2. Karaktero, atribuita al aktoro en teatraĵo aŭ filmo:
戲劇或影片中賦予演員的性格
Mi volas ludi la rolon de Hamleto!
我要演哈姆雷特的角色.
Vi bonege rolis!
你演得超棒!
Mi tre ŝatis la rolulojn de tiu filmo.
我很喜愛那影片中的各個角色.
Bedaŭrinde, la ĉefrolulo de tiu libro mortis.
遺憾的是, 書中的主角死了.
3. Funkcio, agado, posteno, ĉio, kion iu estas komisiita aŭ supozata fari:
某人被賦予或假定該做的功能, 行動, 職務及一切
Lia rolo estas tre ŝarĝa.
你的角色很吃重.
Rol' de virino - bona mastrino.
女人的角色 - 好主婦.
La kutimo ludas gravan rolon en la vivo.
生活中習慣扮演著重要的角色.
manlajo (Montri la profilon) 2008-majo-08 09:35:18
1. Sameco de sentoj aŭ opinioj inter du aŭ pluraj personoj:
兩或多人間的感覺或意見相同
Dum nia kunlaborado ni ĉiam estis en akordo.
在我們合作期間, 我們一向和諧.
Ili akordiĝis por trompi nin.
他們協調好要騙我們.
Li havas akordiĝeman (konsenteman) karakteron.
他有隨和 (好商量) 的個性.
Tio estis neakordigebla konflikto.
那是無法協調的衝突.
Finfine ni reakordiĝis.
最後, 我們和好了.
2. Ĝusta konveneco inter du aŭ pluraj aferoj:
兩件或多件事務間正好適合
Ili estas en akordo, kiel peto kaj mordo.
它們有如 peto 與 mordo 一樣諧音. [喻根本就不諧音]
Tiuj koloroj bone akordas.
那些色彩很調和.
Necesas akordigi la horloĝojn.
必需調整時鐘.
Tiuj postuloj estas inter si malfacile akordigeblaj.
那些要求本身不易協調.
3. Kombino de tonoj, konsonanca aŭ disonanca:
調和音或不調和音的組合
Akordoj estas nomataj laŭ la gamnomo de la radiko.
和音是依基本音階的名稱而稱呼的.
Kio akorde ne sonas, tio rimon ne donas.
不諧調的音不押韻.