Ir ao conteúdo

Fechado
No máximo 500 mensagens.

每日一詞 Vorto de la tago

de manlajo, 1 de dezembro de 2006

Mensagens: 1902

Idioma: 简体中文

manlajo (Mostrar o perfil) 24 de março de 2008 05:06:35

965 SPECIALA 特別 /te4-bie2/

1. Estanta de aparta speco: ne ĝenerala, ne komuna:
屬特有種類: 不平常, 不普通

Tiu ĉi vorto estas uzata en speciala senco.
這個字用在特別意義上.
La kuracarto estas nun dividita en multajn specialojn.
醫療目前區分為許多特別的科系.
Ni parolu pri la specialaĵoj en la afero iom poste.
稍後我們來談談此事的特別之處.
Mi elektis pli trankvilan specialecon, nome la malsanojn de okuloj.
我選擇了較靜態的科別, 即眼科疾病.
Ŝi estas specialisto pri la gorĝo.
她是喉科專家.
Ne necesas specialigi la lernantojn tro frue.
不需要太早為學習者區分專業.

2. Destinita por iu aparta celo:
專為某特殊目標

Tio estas speciala elsendo de novaĵoj.
那是新聞的特別播出.
Mi venis ĉi tien speciale por ekvidi vin.
我來這裡特別為了看你.

manlajo (Mostrar o perfil) 25 de março de 2008 10:39:36

966 REKOMENDI 推薦 /tui1-jian4/

1. Prezenti en taŭga maniero ion aŭ iun, por altiri al tio aŭ tiu ies ŝaton, favoron, prizorgon:
以適切方式介紹某物或某人, 牽成它/他受到別人的喜歡, 偏愛, 或照顧.

Mi rekomendas mendi ĉi tiun manĝaĵon, ĝi estas tre bongusta.
我推薦點這道食物, 它很好吃.
Ŝi estas rekomendita por la posteno.
她被推薦任此職位.
Ĉu mi povus ricevi rekomendan leteron?
我可以收到推薦信嗎?
Ĉi tiu restoracio estas rekomendinda.
這家餐廳值得推薦.

2. Insiste konsili, atentigi pri io farinda:
堅持建議或提示某事值得做

Mi rekomendas veni al la prezentado de la filmo.
我建議來看電影演出.
Sen mensoga rekomendo ne iros la vendo.
沒有虛假的推銷, 成不了販售.
Mi malrekomendas legi ĉi tiun libron, ĝi estas tre enua.
我勸勿閱讀此書, 它很無聊.

manlajo (Mostrar o perfil) 26 de março de 2008 03:59:09

967 ORIGINALO 原件 /yuan2-jian4/

Primitiva manuskripto, kontraste kun ties kopio(j), aŭ verko kontraste kun ties imitaĵoj, tradukoj kaj ceteraj:
原始文稿對照於其複本, 或原著對照於其仿作, 譯作等.

La libro estas tradukita el la angla originalo.
本書譯自英文原著.
Li tradukis la verkon el la originala lingvo.
他從原文翻譯該著作.
Ŝi havas originalan stilon.
她有獨特的風格.
Tiu ĉi libro estas originale verkita de L.L. Zamenhof.
本書是由柴門霍夫原著.
Ŝiaj originalaĵoj (originalaj, strangetaj agoj) nin jam ne mirigas.
她的獨特作風 (獨特而怪異的舉止) 已不令我們訝異.
Mi ne certas pri originaleco de ĉi tiu pentraĵo.
我不敢確定這幅畫是否為原件.
Infanoj de lernejo ne ŝatis la originalulon.
學校的孩子們不喜歡那個怪人.

manlajo (Mostrar o perfil) 27 de março de 2008 04:35:59

968 KURACI 醫治 /yi1-zhi4/

Prizorgi malsanulon, por provi redoni al tiu bonan staton, aŭ almenaŭ pli elporteblan staton:
照顧病人使其回復至良好狀況, 或至少至較可忍受的狀況.

Vi estas malsana kaj vin necesas kuraci!
你生病了, 需要接受治療!
Ŝuldon tempo ne kuracas.
時間醫治不了債務.
Por longa malsano kurac' estas vana.
長期的病醫療也無效.
La kuracado daŭris multajn monatojn.
醫療歷時好幾個月.
La kuracato estas mia konato.
受醫治者是我認識的人.
Nia avino nun estas en kuracejo.
我們祖母目前在醫院.
Post morto kuracilo jam estas sen utilo.
死後藥石已沒有用.
Plej bona kuracisto estas la tempo.
時間是最好的醫師.
Bedaŭrinde vi jam estas nekuracebla.
很遺憾, 你已經是不可醫治了.
Espereble bestokuracisto povos helpi al mia hundo.
希望獸醫能救助我的狗.

manlajo (Mostrar o perfil) 28 de março de 2008 12:49:35

969 KONSULTI 請教 /qing3-jiao4/

1. Demandi specialiston por ekscii ties opinion pri iu punkto:
向專家探知其對某事的意見

Mi devas konsulti mian kuraciston.
我必須請教我的醫師.
La konsultado kostis al mi dudek eŭrojn.
此項諮詢花費了我二十歐元.
La kuracisto atendas la konsultantojn en la konsultejo.
醫師等著顧問處的顧問們.

2. Serĉi informojn en tiucela faka libro:
在為此而編的專科書籍中尋找資訊

Prefere konsultu gramatikan libron, ĉar mi ne scias ĝustan respondon al via demando.
最好去查詢文法專書, 因為我也不知道你的問題的正確答案.
Mi respondos al vi post la konsulto de la vortaro.
等我查了詞典後再回答你.

manlajo (Mostrar o perfil) 29 de março de 2008 13:19:17

970 BALOTI 投票 /tou2-piao4/

Voĉdoni per balotilo, kontraste kun la ceteraj manieroj de voĉdonado:
以選票表達意見, 不同於其他表示意見的方式

Ni balotis por leĝpropono.
我們為法律提案投票.
Via baloto estis neregula.
你的投票是非正規的.
Ni elektas la prezidenton balote.
我們以投票方式選舉總統.
En la venontaj monatoj okazos tutlanda balotado en nia lando.
未來幾個月裡在我國將有全國性的投票.
Mi jam ne povas ŝanĝi mian opinion, ĉar mi jam metis mian balotilon en la balotujon.
我已不能改變我的意見, 因為我已把我的選票放入票匭裡.
En nia lando personoj, kiuj estas 18-jaraj, iĝas balotrajtaj.
在我國達 18 歲的人即有投票權.
Hodiaŭ okazas rebaloto, ĉar la unua baloto ne donis validan rezulton.
今天有再投票, 因為第一回投票未獲得有效結果.

manlajo (Mostrar o perfil) 30 de março de 2008 10:55:59

971 TEKNIKO 技術 /ji4-shu4/

Tuto de la metodoj kaj procedoj, uzataj por plenumi verkon aŭ produkti objekton:
用來完成作品或產製物品的完整方法與步驟

Li lernas teknikon de la konstruado.
他學習建造技術.
Mi devas ellerni ĉiujn teknikajn terminojn.
我必須學會所有技術用語.
La teknikeco de liaj klarigoj tedis nin ĉiujn.
他的說明太偏技術性, 讓我們全都感到無聊.
La patro legas ĵurnalon pri teknikologio.
爸爸讀技術相關的刊物.
Mia frato interesiĝas pri elektrotekniko.
我弟弟對電氣技術有興趣.
Sukceso de la spektaklo dependas ankaŭ de lum- kaj sonteknikistoj (fakuloj, kiuj zorgas pri la lum- kaj sonefektoj dum spektaklo).
舞台效果的成功也要依賴燈光和音效技師 (即在舞台演出時負責燈光和音效的專業者).

manlajo (Mostrar o perfil) 31 de março de 2008 04:14:20

972 PRIVILEGIO 特權 /te4-quan2/

Aparta rajto aŭ favoro, koncesiita al iu ekster la komuna rajto:
在通常的權利之外, 特許某人獨特的權利或優惠

Vi ne havas ian personan privilegion super tiu ĉi lingvo.
在此語言上, 你沒有任何個人特權.
Havi laboron ne estas privilegia rajto de homo.
有工作並不是人的特權.
Ili privilegiis unu rason, sed forpelis alian.
他們優惠某個種族, 而排除另一種族.
Min interesas, ĉu iam malaperos privilegiiteco de tiu religio.
我好奇, 那個宗教享有的特權將來是否會消失.
Bedaŭrinde ankoraŭ ekzistas divido de la socio je privilegiuloj kaj subuloj.
遺憾的是, 社會仍存在著特權階級及下層階級的區分.

manlajo (Mostrar o perfil) 1 de abril de 2008 06:10:28

973 ŜTORMO 暴風 /bao4-feng1/

Forta perturbo de la atmosfero, ordinare akompanata de pluvego aŭ neĝo, responda al la gradoj 7-10 de la boforta skalo:
對應於蒲福風級 7-10 級的大氣擾動, 通常伴隨著豪雨或大雪

Komenciĝas tropikaj ŝtormoj.
開始吹起熱帶暴風.
Lia deklaro levis ŝtormon da protestoj.
他的宣布引起了一波波的抗議風暴.
Ni devas iri malgraŭ la ŝtorma vetero.
縱使是暴風雨的天氣, 我們還是必須去.
Eble ni restu sur la bordo, ĉar la maro ŝtormas.
或許我們該留在岸上, 因為海面有暴風.
Ni perdis la vojon pro komenciĝinta neĝoŝtormo.
由於開始了暴風雪, 我們失去了路蹤.

manlajo (Mostrar o perfil) 2 de abril de 2008 09:07:45

974 AGRESI 攻擊 /gong1-ji2/

Ataki la unua, ne estante mem minacata de atako:
本身未受攻擊威脅, 而先攻

"Ĉu la knaboj denove agresis vin?" demandis la patrino.
"那些男孩再次攻擊你了嗎?" 母親問.
Mi jam laciĝis de iliaj agresaj riproĉoj.
我已疲於他們的攻擊性讉責.
Tio estas agreso kontraŭ nia nacio!
那是對我國的侵略!
"Via filo estas tro agresema," diris la instruisto.
"你兒子具攻擊性," 老師說.
Multaj plendis pri via agresemo.
許多人抱怨說你具有攻擊性.
Vi devas eviti ĉion agresivan.
你必須避免所有具攻擊力之物.

De volta à parte superior