Til indholdet

Lukket
Max. 500 messages.

每日一詞 Vorto de la tago

af manlajo, 1. dec. 2006

Meddelelser: 1902

Sprog: 简体中文

manlajo (Vise profilen) 27. maj 2008 04.15.44

1024 SUGESTI 建議 /jian4-yi4/

1. Lerte venigi en ies penson ian ideon, pri kies origino tiu ne konscias, aŭ kies rezultojn tiu ne antaŭvidas:
在某人思維中熟練地引起某種想法, 至於其根源他並未意識到, 也未預見其結果

Li sugestis al mi la respondon.
他建議我此回答.
Ĉu vi agis sub sugesto kaj influo de viaj geamikoj?
你是受到你朋友的建議及影響而行動的嗎?
Tio estis sugesta demando (subinspiranta la deziratan respondon).
那是建議性的問題 (暗示想要的回答).

2. Proponi kiel hipotezon:
當成假設提出

Mi sugestas, ke vi iom ripozus.
我假定, 你該稍事休息.

3. Estigi en la menso, venigi bildon, ideon:
在思維中形成想像, 建立想法

Via pala vizaĝo sugestas malsanon.
你蒼白的臉表示你生病.

manlajo (Vise profilen) 28. maj 2008 08.51.20

1025 REZERVI 保留 /bao3-liu2/

1. Apartigi kaj konservi por alia tempo, por alia uzo:
分開並保存至他時供他用

Mi rezervis monon por eksterordinaraj okazoj.
我保留金錢供特殊情況之用.
Al Dio servu, diablon rezervu.
對上帝要服務, 對魔鬼要保留.
Rezervoj de mono bedaŭrinde jam elĉerpiĝis.
遺憾的是, 保留的金錢已領光了.

2. Antaŭdifini al iu la posedon aŭ ĝuon de io per formala deklaro aŭ registro:
以正式宣布或登記方式把某財物或對某物的享用預留給某人

Ĉu vi jam rezervis la ĉambron ĉe la hotelo?
你已預訂旅館房間了嗎?
Ĉiuj rajtoj de reprodukto estas rezervitaj.
保留所有的複製權利.
Ni havas unu rezervan liton por eventualaj gastoj.
我們有一張保留的床位供突如其來的客人之用.
Kiu zorgis pri la rezervado de sidlokoj en la buso?
誰照料巴士座位的保留?
Oni ne rajtas ĉasi bestojn en la rezervejo.
保留區內禁止狩獵.

3. Provizore ne tuŝi, lasante por ia posta pridiskuto:
暫時不碰觸, 留待往後討論

Ni rezervis kelkajn priparolindajn punktojn de la projekto.
我們保留了該計畫的若干值得討論之點.

manlajo (Vise profilen) 29. maj 2008 05.09.08

1026 AKTUALA 現在的 /xian4-zai4-de/

1. Efektive ekzistanta en la nuntempo:
實際存在於此時

Tie vi trovos informojn pri aktuala viva Esperanta kulturo kaj arto.
此處你將找到現時存在的世界語文化與藝術的資訊.

2. Interesanta pro la nuntempeco:
有現實意義的

Tiu ĉi problemo estas aktuala por nia lando, ĝi ne povas atendi.
這是我國現實的問題, 它等不得.
La nova paĝaro de E@I (de projekto "Esperanto aktuale") enhavos ĉiujn gravajn informojn pri Esperanto.
E@I (關於 "世界語現況" 專案) 的新網站, 將含有所有世界語的重要資訊.
Mi aŭdis tion de televidaj aktualaĵoj.
我從電視實況報導中聽到那事.
Necesas aktualigi la enhavon de nia ttt-ejo.
我們網站的內容需要更新.
La novaĵo jam estas malaktuala.
那則新聞已經過時了.

manlajo (Vise profilen) 30. maj 2008 11.21.44

1027 URĜI 催促 /cui1-cu4/

Vigle plirapidigi, vive akceli:
活躍地加快, 生動地加速

La alproksimiĝanta danĝero urĝis nin forkuri.
即臨的危險催促了我們跑開.
La afero ne urĝas.
這件事不急.
Ĉar tio ne estas urĝa, mi ne zorgas.
因為那並不急, 我不在乎.
Mi urĝe bezonas telefonon!
我急著需要電話!
Eble ni nun parolu pri urĝaĵoj kaj poste babilu pri ĉio alia.
也許我們現在先談急事, 然後再聊其他的.
Ni estas premataj de urĝeco.
我們受到緊急性的壓迫.
Urĝiĝu, ĉar la buso nin ne atendos.
趕快, 因為巴士不會等我們的.

manlajo (Vise profilen) 31. maj 2008 03.36.31

1028 ARGUMENTI 論辯 /lun4-bian4/

1. Prezenti argumentojn; provi demonstri per argumentoj:
提出論點; 試以論點證明

Mi longe argumentis kaj finfine sukcesis konvinki ilin.
我長時論辯, 最後成功地說服了他們.
Batanto povas argumenti, batato devas silenti.
打人者可以論辯. 挨打者必須沉默.
Ni ne akceptas viajn argumentojn, ĉar ili estas malĝustaj.
我們不接受你的論點, 因為那是錯的.
Min jam lacigis senfina argumentado pri tiaj aferoj.
我已疲於不停地論辯那些事.
Vi prezentis bonajn kontraŭargumentojn.
你提出了很好的抗辯.

2. Prezenti ion kiel argumenton:
提出某物當論點

Tio argumentas lian fortiriĝon de la projekto.
那個道出了何以他離開此專案.
Gepatroj ne permesis al ŝi foriri, argumentante, ke ne estos busoj por reveni hejmen.
父母不許他出去, 理由是將會沒有可乘回家的巴士.

manlajo (Vise profilen) 1. jun. 2008 04.27.01

1029 ILUZIO 幻覺 /huan4-jue2/

1. Eraro de sensoj, pro kiu ni aperceptas perceptaĵojn, identigante ilin aliaj, ol ili estas:
感覺的錯誤, 它使我們錯認某些知覺

Ĉu mi aŭdis ŝian voĉon aŭ ĉu tio estis nur iluzio?
我是否有聽到她的聲音, 或者那只是幻覺?
Li estas sperta iluziisto (amuzisto, kiu lerte trompas la rigardantojn per falsaj ŝajnoj kaj rapide faritaj ĵonglaĵoj).
他是個經驗老到的幻術家 (以假象及快速戲法巧妙騙過觀眾的演藝者).
Kruela realo min tute seniluziigis.
殘酷的現實完全點醒了我的幻覺.
Post malfeliĉe finiĝintaj am-rilatoj li spertis seniluziiĝon pri virinoj.
在落魄地終結情緣後, 他體驗了對女人的幻滅.

2. Eraro de la menso, pro kiu ni rigardas revojn kiel efektivaĵojn:
思維的錯誤, 它使我們將夢想當成真實

Li estas viktimo de revoj kaj iluzioj.
他是夢想與幻想的受害者.
Prefere oni havu iluziajn esperojn ol revu pri nenio.
寧可有幻想的希望, 勝過絲毫沒有夢想.
Ne iluziu vin per tro granda espero.
不要以太大的希望自我幻想.
Ŝi konstante iluziiĝas.
她一直在幻想著.

manlajo (Vise profilen) 2. jun. 2008 05.56.38

1030 PRETEKSTO 藉口 /jie4-kou3/

Ŝajna motivo, eldirita por kaŝi la efektivan:
講出的假動機, 用以遮蓋實際動機

Ŝi ĉiam serĉas pretekstojn por ne fari siajn taskojn.
她總是找藉口而不做她的工作.
Por ŝafon formanĝi, lupo trovos pretekston.
為了吃掉羊, 狼將會找藉口.
Li pretekstis mankon de tempo por rifuzi danĝeran postenon.
他以沒時間為藉口, 而拒絕危險的職位.
La aŭtoro ne volis doni intervjuon, pretekste, ke li estis tro okupita.
該作者不願受訪, 藉口說太忙.

manlajo (Vise profilen) 3. jun. 2008 04.16.08

0034 REFUTI 反駁 /fan3-bo2/

Venke rebati opinion per trafaj argumentoj:
以得當的論點成功地反擊意見

La sciencisto refutis sian teorion.
那位科學家反駁自己的理論.
Ĉiu aserto devas esti refutita ne nur per vortoj.
任何主張必須受到不只是言詞的辯駁.
Ŝiaj vortoj estis refuto al la ofenda artikolo pri ŝiaj gepatroj.
她的話是對攻擊她父母的文章的一種辯駁.
Mi montros tion per nerefuteblaj faktoj.
我將以不可辯駁的事實展現那件事.

manlajo (Vise profilen) 4. jun. 2008 08.04.24

1031 POLUI 汙染 /wu1-ran3/

Danĝere malpurigi vivesencan elementon de la naturo:
危險地弄髒了自然中生活所需的元素

Industriaj fumoj poluas atmosferon.
工業排煙汙染了大氣.
La urbo estas poluita.
該城受到汙染.
La polua nivelo de la Balta Maro estas aparte alta.
波羅地海的汙染程度特別高.
La poleno informas pri la atmosfera poluado.
花粉告示了大氣的汙染.
La polueco en la rivero estas tre granda kaj pro tio fiŝoj ne vivas en ĝi.
河流的汙染嚴重, 因而沒有魚存活其中.
Diversaj kemiaj substancoj estas poluaĵoj.
多種化學物質是汙染物.
La lago poluiĝis.
此湖泊受到汙染.

manlajo (Vise profilen) 5. jun. 2008 03.28.09

1032 PARADIZO 樂園 /le4-yuan2/

1. Ĝardeno fruktodona kaj ĝuiga:
產水果使歡樂的園地

Ŝiaj kreskaĵoj estis paradizo de diversaj fruktoj.
她的栽種是各種水果的樂園.

2. Plej agrabla loko:
最快活的地方

La vetero apud maro estis varma, freŝa - vera paradizo por turistoj.
海邊氣候溫暖, 新鮮 - 是觀光客的樂園.
Li forveturis lasinte sian trankvilan vivon en la paradiza lando.
他離開了他的安寧生活, 遨遊於歡樂之國.

3. Loko ĉiela, kie justuloj ĝuas post morto eternan feliĉon:
正義者享受死後永樂的天國

Li ne trafos paradizon pro siaj pekoj.
以他的罪過他進不了天國.
Animo al paradizo deziras, sed pekoj retiras.
靈魂意欲天國, 罪過則往回拉.

Tilbage til start