Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.
每日一詞 Vorto de la tago
de manlajo, 2006-decembro-01
Mesaĝoj: 1902
Lingvo: 简体中文
manlajo (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-12 03:55:16
1. Tuto de la kondiĉoj kaj cirkonstancoj, en kiuj iu troviĝas:
某人所處的條件及遭遇之整體
Ni estis en malagrabla situacio.
我們是在不快樂的情況下.
Tio estis situacio sen eliro.
那是個沒解套的情況.
2. Loko de la socia skalo, en kiu iu troviĝas:
某人所處的社會位階
Li estis persono kun signifa societa situacio.
他是個有重要社會地位的人.
3. Aro da cirkonstancoj, en kiuj troviĝas protagonistoj de dramo, romano.
戲劇或小說中主角們的全部遭遇
La kurteno falas sur streĉitan situacion.
在劇情繃緊的情況下落幕.
4. Situo:
座落
Nia urbeto havas belan situacion ĉe la rivero.
我們的小城漂亮地座落在河邊.
manlajo (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-13 08:27:43
1. Prezento de objektoj laŭ la diverseco de aspektoj, kaŭzita de ilia malproksimeco kaj pozicio:
依遠近及位置的各種樣貌來呈現物體
La mezepokaj pentristoj ne sciis la perspektivon.
中世紀的畫家不知道透視法.
La aleo estis desegnita perspektive.
林蔭道以透視法畫出.
2. Aspekto, kiun prezentas, rilate al la punkto, de kiu oni rigardas, objektoj vidataj en la malproksimo:
視野: 以相對於視點來呈現諸物體從遠方觀看的樣貌
De tiu monto oni ĝuas belegan perspektivon.
從此山可以享受極美的視野.
3. Aspekto, sub kiu oni prezentas al si pli aŭ malpli malproksiman okazon:
遠景: 給自已呈現未來事況的樣子
Kion vi pensas pri perspektivoj de la Esperanto-movado?
你認為世界語運動的遠景如何?
Ŝia laboro estas senperspektiva.
她的工作沒有遠景.
Estis tute senperspektive.
完全沒有遠景.
manlajo (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-14 03:28:25
1. Desegno, prezentanta konstruon, urbon aŭ regionon kaj montranta la situacion, la proporciojn kaj la rilatojn de la diversaj partoj:
平面圖: 呈現建設, 城市, 或區域及指出座落, 比例, 及各部關係的圖
Antaŭ la kongreso ni ricevis gvidlibron kun planoj de la urbo.
大會前, 我們收到了有城市平面圖的導引手冊.
Ni jam havas konstruplanon de la nova konstruaĵo.
我們已有新建物的建築計畫圖.
2. Antaŭe pripensita kaj ordigita aranĝo de efektivigota verko aŭ entrepreno:
事先思慮過並整理好對將實行的作品或事業之安排.
Ĉu vi jam havas planon por la somero?
你是否已有暑期計畫?
Mi planas vojaĝi al Eŭropo.
我計畫到歐洲旅行.
Laŭplane devas veni cent homoj.
依計畫必須會來一百人.
Senplana aktiveco estas nur vana moviĝemo.
沒計畫的活動只是徒然的動作.
Mi promenis senplane.
我沒計畫就承諾了.
3. Rilata malproksimeco, en kiu troviĝas vidaĵoj, aŭ en kiu estas perspektive metataj prezentaĵoj en desegno aŭ pentraĵo:
畫面: 相對遙遠以透視方式置於圖或畫之中的景象
Sur la antaŭa plano de la desegno staris la bukedo de rozoj.
在圖的前景立著玫瑰花束.
Ni devas meti niajn personajn dezirojn sur la lastan planon.
我們必須把個人欲望放到最後的畫面.
4. Ĉiu parto de filmo, kiu estis fotita sen lokŝanĝo de la kamerao, kaj povas daŭri de unu sekundo ĝis pluraj minutoj:
鏡頭: 未改變攝影機位置拍攝的持續一秒到數分種的底片上之每一景
Ili ofte estas montrataj en la unua plano.
它們往往以第一鏡頭 (面部, 特寫) 顯現.
manlajo (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-15 03:39:04
Fari taŭga por la destinita uzado, malmoligante en forno:
用爐子弄硬, 使合於預定用途
Ŝi bakis tre bongustan picon.
她烤了很好吃的披薩.
Nek por baki, nek por haki.
不是用來烤, 也不是用來砍.
Tiu projekto estis rapide bakita kaj rapide ĝi mortos.
那個方案很快出了爐, 也很快消逝掉.
La bakado longe daŭros.
烘烤將長時持續下去.
Avino alportis diversajn bakaĵojn, kiujn ni ĉiuj kune ĝuis.
奶奶帶來各種烘烤品和我們共同享用.
Li estas novbakita esperantisto.
他是個新出爐的世界語者.
Mi devis rebaki la tutan verkon.
我必須把整個作品再烘烤一翻.
manlajo (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-16 03:57:38
1. Sinsekvo de okazoj, kiuj regule ripetiĝas laŭ sama vicordo:
以相同順序規則化重複地接續發生
La festoj faru sian ciklon.
讓這種節慶循環舉行.
Oni povas recikligi paperon.
紙可以再循環.
Ni devas utiligi lokajn laborfortojn, materialojn, monrimedojn kaj recikligajn lokajn teknikojn.
我們必須使用當地的人力, 材料, 財力, 及再循環的當地技術.
Problemo okazis pro senfina programciklo.
問題是出在不停的程式循環.
2. La daŭro de unu tia sinsekvo:
周期: 這種循環一次的期間
La ciklo de la lunfazoj estas 19 lunaj jaroj.
月相的周期為 19 月亮年.
3. Aro da poemoj rilataj al sama temo:
關於相同主題的詩組
Tiu aŭtoro estas fama pri la ciklo de poemoj pri amo.
該作者出名於有關愛情的詩組
4. Terveturilo, movata per pedaloj:
自行車: 以腳踏移動的地面車具
Mi aĉetis novan duradan ciklon (duciklon).
我買了一輛新的自行車 (兩輪車).
La infano veturadis per sia triciklo.
小孩騎自己的三輪車.
Li veturigis fraŭlinon per motorciklo.
他用摩托車載一個小姐.
manlajo (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-17 04:04:16
1. Transigi malsaniĝajn mikrobojn (se paroli pri aero, akvo kaj tiel plu aŭ personoj, bestoj kaj tiel plu):
遞移病菌 (指由空氣, 水等或人, 畜等)
Ne proksimiĝu, mi ne volas infekti vin.
不要靠近, 我不想傳染給你.
Unu fava ŝafo tutan ŝafaron infektas.
一隻癩皮羊, 整群都受染.
Miaj infanoj estis infektitaj en la lernejo.
我的孩子們在學校被傳染了.
Disenterio estas infekta malsano.
痢疾是傳染病.
Muŝoj kaj ratoj estas ofte kaŭzo de infektado.
蒼蠅與老鼠常是傳染的原因.
La haroj sur la infektaĵo fariĝis blankaj.
感染處的毛髮變成白色的.
Ni desinfektis / malinfektis / seninfektigis la apartamenton per tre bona desinfektaĵo.
我們以很好消毒劑消毒公寓.
2. Komuniki kutimon, bonan aŭ malbonan, senton, pensmanieron:
交流好或壞的習慣, 感覺, 想法
Li infektis nin ĉiujn per sia entuziasmo.
他的熱忱感染了我們大家.
La bona humoro foje estas infekta.
好心情有時是會傳染的.
Ni infektiĝis je rido.
我們感染了歡笑.
manlajo (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-18 03:38:21
Deklarita aŭ sankciita de kompetenta rajta aŭtoritato:
由有權當局所宣達或批可的
Tio estas oficiala gazeto de nia organizo.
那是我們組織的官方刊物.
Tiu vorto estas la dua Oficiala Aldono al la Universala Vortaro.
那個詞出在通用詞典的第二次官方增訂版.
Oni jam oficiale konfirmis la akton.
已經正式確立該法案.
Mi ne certas pri la oficialeco de ĉi tiu dokumento.
我不敢確定此文件的正式性.
La prefikso "mis" estis oficialigita.
前綴 "mis" 已被正式採用.
Pri tiu afero mi iros konsulti oficialulon.
關於該事我將去請教官員.
Tio, kion mi ĵus diris al vi, estas duonoficialaj informoj.
我剛才跟你說的是半官方的消息.
manlajo (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-19 04:11:02
1. Doni doton al iu:
給某人嫁妝
Ili riĉe dotis sian filinon.
他們大手筆地給女兒嫁妝.
2. Havigi iajn kvalitojn:
取得某種資質
Naturo lin dotis per granda saĝeco.
自然賦予他高度的聰敏.
Bela vizaĝo estas duono da doto.
美貌是一半的天賦.
Ŝi ricevis multe da dotaj havaĵoj.
她取得許多天賦的資質.
manlajo (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-20 04:40:07
1. Irante preskaŭ fali pro malbona meto de la piedo sur la grundon, kaŭzita de obstaklo, glito ks.:
行進中因障礙或地滑等, 腳步著地不穩而差點倒下
Li malfruis, ĉar ŝi stumblis sur stumpo kaj batis piedon.
他遲到了, 因為她絆到樹的殘幹而打到腳. [可能男女兩人同行吧? 女的絆倒, 男的也遲了.]
Provu eviti la stumblojn sur la glacio.
試著避免在冰上跌跤.
2. Senkonscie fari malgravajn erarojn:
無意識地做些小錯誤
Dum la ekzameno mi stumblis pri datoj.
考試中我弄錯了日期.
Ŝiaj klopodoj helpi estis stumblaj kaj nur ĝenis.
她的努力幫忙是羈絆而只會干擾.
La lingvaĵo de lia romano ŝajnis al mi iom stumbla.
他的小說用的語言在我看來有點不順暢.
La prezidento estis malkontenta pri la stumblado pri la preparoj por la elektoj.
總統不滿意選舉準備的失策.
manlajo (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-21 08:28:25
1. Per delikataj kaj ripetaj ektuŝoj de iuj partoj de la korpo kaŭzi sensaĵon, kiu estigas konvulsian ridon:
細緻重複地碰觸身體某部分而引起不禁想笑的感覺
Patrino tiklis sian bebon per plumo.
母親以羽毛搔癢她的嬰兒.
Mi estas tre tikliĝema (tuŝotima).
我很怕癢.
2. Agrable eksciti:
舒服地刺激
Tiu muziko agrable tiklas la orelojn.
那個音樂聽得耳朵舒服.
Ŝi ofte eksentas tiklon memorante liajn karesojn.
憶起他的愛撫, 她常頓感一陣酥癢.
Mi ne scias, kiel solvi tiun tiklan aferon.
我不知道如何解決那個棘手的問題.
Se vi sentas tikladon en la gorĝo, povas esti, ke vi malsaniĝos.
如果你覺得喉嚨癢, 可能你快要生病了.