Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

每日一詞 Vorto de la tago

de manlajo, 2006-decembro-01

Mesaĝoj: 1902

Lingvo: 简体中文

manlajo (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-22 04:00:58

0001 IMPLIKI 糾纒 /jiu1-chan2/
[亦見: 2007-01-22 20:15:25]

1. Malfaciligi aŭ malhelpi la movojn de iu aŭ io, senorde ĉirkaŭvolvante fadenojn aŭ ĉirkaŭplektante malliberigilojn:
混亂地纏線或繞綁而阻礙某人或某物的移動

Liaj haroj estis implikitaj.
他的頭髮打結了.
Interimplikitaj fadenoj.
互纏的線.
Fiŝoj, implikitaj en reto.
被網纏住的魚.
Birdo implikiĝis en kaptilon.
被捕器纏住的鳥.

2. Malfaciligi, malhelpi la agadon de iu aŭ la efikon aŭ solvon de io per komplikaĵoj, senordaĵoj kaj konfuzaĵoj:
以糾纏, 無序, 和混亂阻礙某人的動作或某事物的功效或解決

Ŝi estas implikita en krimo.
她受犯罪所纏困.
Li speciale implikis la kalkulojn.
他特別地弄亂了計算.
Impliko de leĝoj.
法律的混雜無緒.
Necesas malimpliki tiun aferon.
那件事需要解套.
Am-impliko - neleĝaj amaj interrilatoj.
愛情糾纏 - 不合法的愛情關係.

manlajo (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-23 03:34:06

0014 RICELI 收贓 /shou1-zang1/
[亦見: 2007-05-31 20:15:18]

Konscie helpi ŝteliston aŭ rabiston, ricevante la ŝtelaĵojn por ilin konservi, kaŝi aŭ memprofite vendi:
刻意協助竊賊或強盜, 收藏或轉售贓品

Li ricelas juvelojn.
他窩藏珠寶.
Li estis punita pro ricelado.
他因收贓而受罰.
En tiu domo loĝas ricelisto.
那房子裡住著贓物商.
Ricelado estas tradicia okupo de nia familio.
買賣贓品是我們家庭的傳統職業.
Kiam mortis ŝia edzo, ŝi komencis riceli mem.
當她丈夫死了, 她開始自己收贓.
Mi ne kredas, ke li estas ricelanto.
我不相信他是收贓者.

manlajo (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-24 03:24:23

0024 FUŜI 弄糟 /nong4-zao1/
[亦見: 2008-01-08 12:55:36]

Malbone fari pro intenca aŭ nevola senzorgeco; faraĉi:
故意或不經意的疏忽而亂搞; 惡搞

La tranĉilo fuŝis mian robon.
刀子糟蹋了我的衣服.
Mi eĉ ne imagis, ke vi fuŝos nian komunan vivon.
我甚至未想像到, 你會攪亂我們的共同生活.
La komputilo funkciis bonege kaj mi ne komprenas, kiel ĝi fuŝiĝis.
電腦原本運作極佳, 我不了解何以它出了亂子.
Mi esperas, ke tia fuŝo neniam okazos.
我希望那種糟事永不再發生.
Lia laboro min ne kontentigis, ĉar ĝi estis fuŝa.
他的工作不令我滿意, 因為那是惡搞.
Tia libro estas nur fuŝaĵo.
那本書只是一團糟
Li ne komprenis, kial ŝi elektis ne lin, sed iun fuŝulon.
他不了解, 為何她不選他, 而選了個糟傢伙.

manlajo (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-25 03:57:42

0053 PESI 秤 /cheng4/

1. Mezuri la pezon de objekto:
衡量物體的重量

Pesu ĉi tiujn oranĝojn, mi petas.
請秤這些橘子.
Se nun estus pesita mia ĉagreno, ĝi estus pli peza ol la sablo ĉe la maroj.
現在若要秤我的煩惱, 它比海邊沙還重.
Ŝi staris sur la pesilo kaj ridetis - ŝia pezo malgrandiĝis.
她站在秤台上微笑 - 她的體重輕下來了.
La suno proksimiĝas al la stelaro de Pesilo.
太陽接近了天平星座.
La vendisto faris falsan peson.
販賣商秤的斤兩做假.
Pripesu al mi unu kilogramon de terpomoj, mi petas.
請秤給我一公斤馬鈴薯.
Bebojn oni pesas per bebopesilo kaj leterojn - per leterpesilo.
嬰兒用嬰兒秤磅, 信件用信秤磅.
Por ekscii la pezon de la juveloj, metu ilin sur pesileto.
為了知道珠寶的重量, 把它們於在小秤上來.
La astronomia etero estis opiniata nepesebla.
天文乙太曾被認為是無法秤的.

2. Esplori la relativan valoron aŭ gravecon de io, taksi, ekzameni:
斟酌某物的相對價值或重要性; 評量, 檢測

Li ĉiam longe pripensadas kaj pesadas ĉiun sian vorton.
他總是長時斟酌, 衡量他用的每個詞.
Ĉiam okazas pesado de motivoj por kaj kontraŭ.
總是發生衡量動機的利弊.
La pesiltaso de Temisa foje leviĝas, foje malleviĝas.
泰美斯*的秤盤有時升有時降.

* 泰美斯 (Themis): 法律和正義的女神, 她通常在藝術作品中被表現為一手執劍, 代表正義, 另一手拿天秤, 秤量對質雙方的證詞, 代表法律, 閉眼或用布蒙眼, 代表不用感情而用理智評判.

manlajo (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-26 04:58:58

0040 SOIFI 渴 /ke3/

1. Senti bezonon trinki:
感到需要喝水

Multaj homoj en Afriko suferas pro soifo.
在非洲有許多人因渴受苦.
Mi sukcesis kvietigi la soifon per akvo de fonto.
藉由泉水我成功地止了渴.
Vi estas laca, soifa kaj malsata, do vi manĝu, trinku kaj ripozu.
你累了, 渴了, 餓了, 因此你去吃, 去喝, 去休息吧.
Oni konsilas trinki akvon por sensoifigi sin.
人們勸告, 要止渴就喝水.

2. Forte deziri:
渴望: 極為想要

Ili soifis venĝon al siaj malamikoj.
他們渴望報復敵人.
Li estis soifanta al libero.
他渴望自由.

manlajo (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-27 05:03:22

0041 STAGNI 停滯 /ting2-zhi4/

1. Restadi senmova:
停留不動

Stagnanta akvo.
停滯的水.

2. Restadi senmova, senaga, malaktiva:
停留不進, 沒動作, 呆滯

La komerco stagnas.
商業停滯.
Ĉu la movado progresas aŭ stagnas?
運動在前進或停滯?
Dum lastaj jardekoj la nombro de la naskiĝoj stagnas.
最近幾十年來出生人數停滯了.

manlajo (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-28 03:35:04

0042 KOLIZII 相撞 /xiang1-zhuang4/

1. Renkontiĝi kaj ege forte tuŝi sin reciproke:
相遇並彼此猛力碰觸

Ĵus okazis granda akcidento - du trajnoj koliziis.
剛出了個大車禍 - 兩輛火車相撞了.
Esperu, ke neniam okazos kolizio de kometo kun la tero.
讓我們期許永遠不要發生彗星撞地球的事.

2. Kontraŭi, konflikti, neakordiĝi (se paroli pri cirkonstancoj aŭ sentoj):
對抗, 衝突, 不協調 (指情況或感覺)

En li la honoro koliziis kun timo.
在他內心, 榮譽與恐懼起了衝突.
En la konkurso videblis granda kolizio de diversaj teamoj.
競賽中可看到各種隊伍的大對抗.

manlajo (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-29 04:33:21

0043 PROMOCII 提升 /ti2-sheng1/

Altigi al iu pli alta grado, ofico:
提拔某人到較高的等級或職位

Li promociis min direktoro.
他提拔我當主任.
Episkopo volis esti promociita al kardinaleco.
主教想被提升為紅衣主教.
En tiu dokumento temas pri promocio de Esperanto en la mondo.
該文件的主旨為世界上世界語的推廣.
Ŝi revis promociiĝi ĉe sia laborejo.
她夢想著在職場上升遷.

manlajo (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-30 03:28:05

0044 DAMAĜI 破壞 /po4-huai4/

Malutili al iu, kaŭzante materian aŭ moralan perdon:
造成物質或道德喪失, 害及某人

La artikolo damaĝis mian reputacion.
該篇文章破壞了我的聲譽.
Tio povas damaĝi vian sanon.
那可能破壞你的健康.
Mi povas manĝi vitron kaj ĝi ne damaĝas min.
我可以吃玻璃而它不會傷到我.
Vi kaŭzis al tiuj personoj pli da damaĝo ol utilo.
你對那些人造成的破壞多於用途.
Mi postulas, ke vi kompensu la faritajn damaĝojn.
我要求你賠償所造成的損壞.

manlajo (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-31 03:06:44

0045 AKUZI 控告 /kong4-gao4/

Kulpigi iun pri io:
指控某人關於某事

Oni akuzis ilin pri terorismo.
人們指控他們的恐怖事件.
Li estis akuzita pri mortigo de sia edzino.
他被控謀殺他的妻子.
Ne ĉiu akuzito estas kulpa.
不是每個被告都有罪.
La akuz(aĵ)o estis, ke ŝi ŝtelis la juvelon.
指控的是她偷了珠寶.
La akuzanto bone argumentis dum akuzado.
原告在控訴時辯論得很好.
Mi estas certa, ke oni misakuzis lin.
我確定, 他被誣告了.
Li faris publikan sinakuzon.
他做了公開的自我譴責.

Reen al la supro