Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

每日一詞 Vorto de la tago

de manlajo, 2006-decembro-01

Mesaĝoj: 1902

Lingvo: 简体中文

manlajo (Montri la profilon) 2008-oktobro-08 03:20:31

1118 KOMENTI 評論 /ping2-lun4/

Eldiri sian opinion, siajn argumentojn pri iu eldiraĵo aŭ evento:
說出自己對某一說法或事件的意見或論點

La aktoro rifuzis komenti siajn rilatojn kun tiu virino.
該演員拒絕評論他和那位女士的關係.
Ĉirkaŭe zumis homoj, komentante la okazaĵon.
人們到處都紛紛議論著那件事.
Ĉiuj komentoj pri la paĝaro estas bonvenaj.
對本網站的任何意見都受歡迎.
Komentoj en la kodo de la programo helpas al aliaj programistoj kompreni, kiel funkcias la programo.
程式碼中的註解有助其他程式員理解該程式的功能.
Tiu komentisto tre bone komentas sportajn eventojn.
那位評論員對運動事項評論得很好.
Mi forkomentis tiun tekston, por ke uzantoj de la paĝaro ne vidu ĝin.
我移除了該評論文本, 免得網站使用者看到它.

manlajo (Montri la profilon) 2008-oktobro-09 05:12:57

1119 DIFERENCI 差別 /cha1-bie2/

Prezenti malsamajn ecojn rilate al alia samspeca afero:
與其他同類事物呈現不同的性質

Ili forte diferencas inter si per la beleco.
他們強烈區別彼此的美.
Sub tero sklavo kaj sinjoro ne diferencas per valoro.
在地下奴隷與先生在價值上是沒差別的.
Mi vidas neniun diferencon inter tiuj du fotoj.
那兩張照片我看不出有差別.
Mi estas tre diferenca de mia frato.
我和我哥哥差別很大.
La lingvo havas grandegan rolon en la diferencado de la gentoj.
種族間的差別語言扮演很重大的角色.
Infano estas tro malgranda por diferencigi la juston de la maljusto.
小孩還太小無法分辦正義與不義.
Ili mortigis virojn, virinojn, infanojn sendiference.
他們不分青紅皂白地殺害男女及兒童.

manlajo (Montri la profilon) 2008-oktobro-10 03:15:17

1120 ALUDI 暗示 /an4-shi4/

1. Paroli pri iu aŭ io, ne uzante la propran nomon aŭ vorton, sed iel komprenigante, pri kiu aŭ kio temas:
談及某人或某物, 不用其本名或字眼, 只略為提示是誰或什麼

La ministro aludis la ĵusajn packontraktojn.
部長暗指剛才的和平條約.
Min tute ne interesas tiuj aludoj kontraŭ mi.
我完全不在乎那些衝著我而來的暗示.

2. Nerekte sciigi, subkomprenige averti:
不正式告知, 示意地提醒

Li neniam aludis al ŝi, ke ŝi estas malbona edzino.
他從未暗指說, 她是個不好的妻子.
Homoj aludadas, ke li edziĝis je ŝi ĝuste pro la mono.
人們風傳他和她結緍只是為了錢.
Por saĝulo sufiĉas aludo.
智者只需暗示.

manlajo (Montri la profilon) 2008-oktobro-11 03:53:57

1121 DIBOĈI 放蕩 /fang4-dang4/

Malmodere manĝi, trinki kaj simile:
放縱飲食及行為等

Petolu, diboĉu, sed poste sorton ne riproĉu.
搞怪吧, 放蕩吧, 到頭來不要責怪命運.
La vento diboĉis (furiozis) sur la kampoj.
大風掃蕩 (狂暴) 在田野上.
Diboĉantaj gejunuloj ĝenis la najbarojn.
放蕩的青年們困擾著鄰人.
Tie regis diboĉado kaj drinkado.
那裡盛行放蕩及狂飲.
Ĉu vi ne intencas ŝanĝi vian diboĉan vivon?
你不想改變放蕩的生活嗎?
Mi ne volas, ke vi komuniku kun tiuj diboĉuloj, ĉar ili diboĉigas vin!
我不要你和那些放蕩者交往, 因為他們也使你放蕩.
Li fordiboĉis / tradiboĉis ĉion ĝis la lasta ĉemizo.
他蕩盡一切, 直到最後一件襯衫.

manlajo (Montri la profilon) 2008-oktobro-12 03:09:18

1122 KONDUTI 行為 /xing2-wei2/

Agi iamaniere en siaj rilatoj kun aliaj homoj:
與他人交往之作為方式

Kondutu bone kaj vi ricevos bombonon.
表現良好你就會有糖果吃.
Ŝi ĉiam ĝentile kondutis al ĉiuj.
她總是善待別人.
Vi devas ŝanĝi vian konduton, alikaze vi havos neniun amikon.
你必須改變你的行為, 否則你將沒有任何朋友.
Li ĉiam estis bonkonduta infano.
他一直是個舉止良好的孩子.
La gefratoj estis malbonkondutaj kontraŭ mi.
兄弟姐妹們惡劣待我.

manlajo (Montri la profilon) 2008-oktobro-13 06:14:28

1123 PERDI 失去 /shi1-qu4/

Nevole seniĝi je posedaĵo, kaj pli precize:
非意願地喪失財物, 更具體而言

1. Akcidente ĉesi posedi havaĵon:
意外地不再擁有財物

Mi perdis mian ŝlosilon.
我弄丟了我的鑰匙.
Perdinta la kapon pri haroj ne ploras.
丟了頭不要為頭髮而哭.
Kiel akirite, tiel perdite.
如何取得就如何失去.
Kiu multe profitas, ankaŭ perdon ne evitas.
獲利多的人也難免失去.
Li disperdis sian havon per diboĉa vivado.
他放蕩生活, 耗盡了他的所有.
Kiu fremdan avidas, propran forperdas.
垂涎外物者, 會失去自己已有的.

2. Akcidente ĉesi posedi ian bonon, avantaĝon:
意外不再擁有任何好處, 優點

Kiu akceptas donacon, perdas la pacon.
接受贈品者, 失去平靜.
Perdiĝas per pruntedono amiko kaj mono.
朋友和金錢都會因借貸而失去.

3. Ne gajni ion, kion oni povus ekposedi:
未獲得可能得到之物

Vi ne multon perdis per via foresto - la aranĝo tute ne estis interesa.
你未參加並無太多損失 - 那個活動太沒趣了.
Prokrastita ne estas perdita.
延後不代表失去.

4. Vante uzi:
妄用

Mi nur perdis la tempon atendante ilin.
我只浪費了時間等他們.
Imiti grandsinjoron, perdi baldaŭ la oron.
模仿富人, 即刻損耗金錢.
Vi perdigas mian tempon per viaj stultaj paroloj!
你的傻話浪費我的時間.

5. Ellasi akcidente; ne plu teni, vidi, senti iun, ion malaperanta:
意外流失; 不再持有, 看到, 或感受到失去的某人或某物

Pli bone estas reiri, ol perdi la vojon.
回頭勝過於迷途.
Post perdiĝo en la arbaro mi ne plu iras sola en la arbaron.
在樹林裡迷失過後, 我不再獨自去樹林.

manlajo (Montri la profilon) 2008-oktobro-14 03:20:52

1124 PARALIZI 癱瘓 /tan1-huan4/

1. Perdigi tute aŭ parte la movokapablon:
失去全部或部分的移動能力

La vundo paralizis la brakon.
傷癱瘓了手臂.
Li sentis, kiel paraliziga / paralizanta veneno fluas laŭ liaj vejnoj, sed li povis fari nenion.
他感覺到致麻毒劑順著靜脈流動, 但他無法動彈.
Ŝi estas paralizita en ambaŭ kruroj.
她雙腿癱瘓.
Li estis trafita de paralizo.
他遭受癱瘓打擊.
Liaj flugiloj paraliziĝis (li perdis la tutan fervoron kaj kuraĝon).
他的雙翅癱瘓 (他失去熱情及勇氣).
Ankaŭ paralizuloj povas ludi korbopilkon.
癱瘓者也可以打籃球.

2. Malhelpi la agadon de io, la efikon de io:
阻礙某物的行動或某物的作用
Tio paralizis mian entuziasmon.
那阻絕了我的熱心.

manlajo (Montri la profilon) 2008-oktobro-15 08:56:36

1125 FUNDO 底部 /di3-bu4/

1. Plej profunda, malalta surfaco de ia natura aŭ homfosita kavo:
自然或人挖洞穴的最深最底下之表面

Mia ringo falis sur la fundon de la lago.
我的戒指掉到湖底.
Sola vojo libera al la fundo rivera.
唯一到達河底的自由之路.
Necesas ĝisfunde esplori la aferon.
該事需要追查到底.
Al kavo senfunda ŝtopado ne helpas.
沒有底部的洞穴, 填堵也沒用.
La rompita ŝipo alfundiĝis.
破船下沉落底.
La ŝipo pleniĝis de akvo kaj surfundiĝis.
船充滿了水, 沉到底了.

2. Malsupra surfaco de artefarita objekto:
人造物的底部表面

Mi kaŝis monon en la skatolo kun duobla fundo.
我把錢藏在那個有兩層底的盒子裡.
Li esploris iom la fundon de la glaso (estas ebrieta).
他有點在查探杯底了 (微醉).

3. Parto plej malproksima de la eniro, plej malantaŭa:
離入口最遠, 最後的部位

El la fundo de la arbaro eliris iu homo.
從森林深處有個人走了出來.

4. Plej intima, kaŝita parto:
最私密, 隱藏的部位

En la fundo de sia koro ŝi amas lin.
她內心裡深愛著他.
Kiu ripetas abunde, lernas plej funde.
複習最充分者學習最深刻.

5. La plej alta grado de malboneco:
壞事的最高等級

Li atingis la fundon de la mizero.
他達到悲慘的極點.

manlajo (Montri la profilon) 2008-oktobro-16 12:18:35

1126 DIVIDI 分 /fen1/

Fari partojn el tuto:
由整體做成部分

1. ne disigante:
未離散

a) du partojn (se evidente, partoj ne precizigitaj):
兩部分 (若顯示出來, 兩部分未必精確)

Rivero dividas la urbon en du partojn: la malnovan kaj la novan.
河流把該城分成兩部分: 舊城區與新城區.

b) plurajn partojn:
多部分

Francio estas dividita en departementoj.
法國分為多個部門.
Mi disdividis la taskojn pri tiu projekto al ĉiuj laboristoj.
我把那個方案的任務分配給所有工作人員.
La rivero dividiĝas en kelkajn brakojn.
那條河分流為若干條支流.
La korporacio subdividiĝis laŭ la diversaj metioj.
該團體依各項手藝作區分.

2. disigante:
分開

a) destinante al ĉiu ties havotaĵon:
配給各人其所將得

Mi dividis la kukon en 6 partojn.
我把蛋糕切成 6 片.

b) ĉiu prenante sian havotaĵon:
各取其所將得

Li dividis heredon kune kun gefratoj.
他和兄弟姐妹一起分遺產.

3. Fari la operacion de divido:
除: 做分開的運算

Dividu 200 per 5.
把 200 除以 5.
21 dividite per 3 estas 7.
21 除以 3 是 7.
La kutimaj simboloj por divido estas : aŭ / (a:b = a/b).
習慣上的除號是 : 或 / (a:b = a/b).
En la operacio a:b "a" estas dividato kaj "b" estas dividanto.
在 a:b 運算式中, a 是被除數, 而 b 是除數.
24 estas dividebla per 4.
21 可以被 4 整除.

manlajo (Montri la profilon) 2008-oktobro-17 03:31:24

1127 DIABLO 惡魔 /e4-mo2/, 鬼 /gui3/

1. Plej alta spirito de malbono, ribelinto kontraŭ Dio kaj tentanto de homaro:
背叛上帝並引誘人類的最高邪靈

Ne voku diablon, ĉar li povas aperi.
不要呼喚惡魔, 因為它可能出現.

2. Ĉiu el la ribelintaj anĝeloj, mokmalica spirito kaj infera turmentanto:
任何的背叛天使, 作怪精靈, 或地獄虐役

La diabloj vin prenu!
鬼會來抓你!
Ĉirkaŭ sanktuloj diabloj vagas.
聖者四周漫蕩著鬼魅.
Diable! Mi perdis la monujon!
見鬼! 我掉了錢包!

3. Malvirta, tro petolema persono:
壞蛋: 缺德, 頑劣的人

Li estas vera diablo kun la virinoj!
他真是個混女人的壞蛋.
Vizaĝo agrabla kaj ungo diabla.
容貌親切, 手段卑劣.
Ne faru diablaĵojn kiam mi forestos.
我不在時不可搞怪.
La infano estas vera diableto!
那孩子真是個小壞蛋!
Tiu diablino min trompis!
那個狐狸精騙了我!

Reen al la supro