Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

每日一詞 Vorto de la tago

de manlajo, 2006-decembro-01

Mesaĝoj: 1902

Lingvo: 简体中文

manlajo (Montri la profilon) 2008-oktobro-18 03:22:04

1128 PAKO 包 /bao1/

Aro da objektoj, kunligitaj aŭ kunaranĝitaj por esti protektataj aŭ pli facile transporteblaj:
一堆物品連結一起或安放一起以利保管或易於攜帶

Pli kostas la sako, ol la tuta pako.
袋子比整包還貴.
Mi jam pakis miajn aĵojn por la vojaĝo.
我已包好我的旅行用品.
Forportu vian pakaĵon kaj havaĵon!
帶走你的包裹和物品!
Vi ricevis iun paketon.
你收到了一件小包.
Ni pakiĝis en la vagonaro.
我們擠在火車裡.
Ĉu vi jam elpakis la donacojn?
你已拆封禮品了嗎?
Enpakiĝu kaj foriĝu.
請打包好就離開.
Ĉi tiuj bombonoj vendiĝas senpake / nepakite.
這些糖果不包裝而零賣.

manlajo (Montri la profilon) 2008-oktobro-19 10:18:04

1129 NEPRE 必須 /bi4-xu1/

Adverbo, signifanta "en maniero neevitebla, neŝanĝebla":
副詞, 表示 "無可避免, 無可改變的方式"

Oni nepre devas manĝi por vivi.
人必須吃才能活.
Via partopreno estas nepra.
你的參與是必要的.
Ne necesas konvinki min pri la nepreco kaj taŭgeco de Esperanto.
不需說服我關於世界語的必要性及適合性.
Nepras, ke vi tuj venu!
務必請你立刻來!
Okazo de Olimpikaj Ludoj neprigis renovigon de la urbo.
舉行奧運必須更新市容.

manlajo (Montri la profilon) 2008-oktobro-20 06:22:12

1130 BULO 團 /tuan2/

Peco de pli-malpli knedebla materio, kun proksimume globa formo:
一塊可捏的略呈球狀的材料

Lia koro fariĝis bulo da glacio.
他的心變成一丸團冰.
Mi uzis bulan liston por prezenti programerojn de la aranĝo.
我使用點列方式來呈現活動的節目.
Ni manĝis supon kun bongustaj buletoj el viando.
我們吃有美味肉丸的湯.
La knabino buliĝis en la lito.
小女生捲縮在床上.
La nuboj kunbuliĝis en unu grandan mason.
雲捲成一個大團塊.
La katido ludis kun fadenbuloj.
小貓玩著線球.
Infanoj ĵetadis neĝbulojn unu al la alia.
孩子們彼此丟著雪球.
Donu al mi panbulon, mi petas.
請把麵包團遞給我.
Oni kutimas ĵeti terbulojn sur la ĉerkon.
人們習慣上要丟土塊到棺材上.

Abengo (Montri la profilon) 2008-oktobro-20 22:32:29

好像 bulo 譯成團或塊比較貼切.buleto 才是丸.

manlajo (Montri la profilon) 2008-oktobro-20 23:33:45

Abengo:好像 bulo 譯成團或塊比較貼切. buleto 才是丸.
謝謝, 改過來了!
Dankon, jam tiel ĝustite!

manlajo (Montri la profilon) 2008-oktobro-21 03:27:10

1131 ĴURI 發誓 /fa1-shi4/

1. Preni Dion aŭ ion sanktan kiel atestanton:
以神或某聖物為見證

Mi ĵuras per la nomo de la patrino.
我以母親之名發誓.
Ĵuri per la barbo de l' profeto.
以先知之鬍鬚發誓.
Ĵuri kaj reĵuri.
誓了再誓.
Hodiaŭ oni atestas la ĵuradon de la novaj advokatoj.
今天見證了新律師們的宣誓.

2. Atestante iun aŭ ion sanktan, promesi ion:
向某人或某聖物表明承諾某事

La geedzoj ĵuris fidelecon kaj amon ĝis la morto.
夫妻發誓忠誠及相愛至死.
Li ĵuradis, ke li ĉiam min amos.
他發誓永遠愛我.
La ŝafo estas priĵurita al Dio.
羊被誓獻給上帝.

3. Atestante iun aŭ ion sanktan, devontigi sin al ia ago:
向某人或某聖物表明願獻身某行動

Li ĵuris, ke li ne plu drinkos.
他發誓不再喝酒.
Ni faris ĵuran interkonsenton.
我們建立了誓約.
Ŝi ĵurigis min, sed ŝi mem ne ĵuris.
她要我發誓, 但她自己並未發誓.

4. Solene aserti, ke io estas vera:
莊重地確定某事是真

Pri nenio oni povas ĵuri.
沒什麼東西可以確定.
Tro forta ĵuro - la afero ne pura.
過度的確定 - 事情不單純.

manlajo (Montri la profilon) 2008-oktobro-22 12:35:22

1132 PRAKTIKO 實習 /shi2-xi2/

Apliko de la reguloj aŭ principoj de arto aŭ scienco, kontraste kun la teorio:
應用藝術或科學規則或原理, 對照於理論

Ŝi finis la universitaton kaj komencis medicinan praktikon.
她完成大學教育並開始醫科實習.
Ni faris longajn praktikajn provojn kun nia projekto.
我們的方案我們做了長期的實際測試
Montriĝis, ke la instrumento estas tre praktika.
顯示出儀器很實用.
Ĉiuj viaj konsiloj estis praktike senutilaj.
所有你的勸告實際上都沒有用.
Homoj venas al la aranĝoj praktiki Esperanton.
人們來參加活動實習世界語.
Mi ĵus komencis praktikadon.
我剛開始實習.
Ĉi tie laboras multaj praktikistoj.
這裡有許多實作者在工作.
Povas esti, ke kelkaj flankoj de la regularo poste montriĝos nepraktikaj.
可能法規的有些方面到後來會顯得不實際.

manlajo (Montri la profilon) 2008-oktobro-23 09:35:56

1133 SCENO 一場 /yi4-chang2/

1. Divido de akto, dum kiu la agado estas kontinua, aŭ (speciale en la franca teatro) ne okazas eniro aŭ eliro de roluloj:
表演的區分, 期間行動連貫, 或 (尤其是法國戲劇) 沒有演員的進出

La spektaklo kaptis atenton jam de la unua sceno.
自第一幕起戲劇的景象即吸引了注意.
Iu damaĝis ĉiujn scenajn akcesoraĵojn.
有人破壞了劇場上的所有道具.
Mi tre ŝatis la scenaron kaj pro tio konsentis aktori en tiu filmo.
我很喜愛那些場景, 因而同意參演該部影片.
Kaj nun ni invitas la prezidanton veni sur la scenejon!
而現在我邀請總裁到台上來.
La baleto jam estas surscenigita.
芭蕾舞已經上台表演了.

2. Priskribo kun pli-malpli abrupta komenco kaj fino, de parto de ies vivo kaj simile:
描寫某人生活中的某部分突然始末

Lia verko prezentas unu el la scenoj de la ĉiutaga vivo.
他的作品表現了日常生活的場景.

3. Okazo eksterordinara, emocia, interesa, kiu povus esti la temo de teatra prezento:
不尋常的, 感性的, 或有趣的可作為戲劇演出主題的事件

Homoj trankvile observis tiun scenon.
人們靜觀那一幕.
La edzino faris scenon de akraj riproĉoj al la edzo.
妻子對丈夫做了一 場尖銳的責罵.
Ili enscenigis al mi belan surprizon.
他們帶給我一場美妙的驚喜.

Abengo (Montri la profilon) 2008-oktobro-23 14:39:28

Kara Manlajo, saluton

Dankon por via laboro por la esperantaj lernantoj.
Ĉiuj viaj konsiloj estis praktike senutilaj.
所有你的勸告實際上都沒有用.

我對上句話的翻譯是這樣的:
所有你的建議幾乎沒用。

說的人沒有說絶,表示有一點用,但大致上(實質上)沒什麼用。

Colin Cobuild English Dictionary for advanced learners 對 practically 的解釋是:
Practically means almost, but not completely or exactly. Example: I'd known the old man practically all his life.
Praktike signifas:" preskaŭ, sed ne plene aŭ precize". Ekzemple:
Mi sciis pri la maljunulo praktike ĉion de sia vivo.

Abengo (Montri la profilon) 2008-oktobro-23 14:45:47

Kara Manlajo, saluton!

Dankon por via laboro por la esperantaj lernantoj.
=======================================
Ĉiuj viaj konsiloj estis praktike senutilaj.
所有你的勸告實際上都沒有用.

我對上句話的翻譯是這樣的:
所有你的建議幾乎沒用。

說的人沒有說絶,表示有一點用,但大致上(實質上)沒什麼用。

Colin Cobuild English Dictionary for advanced learners 對 practically 的解釋是:
Practically means almost, but not completely or exactly. Example: I'd known the old man practically all his life.
Praktike signifas:" preskaŭ, sed ne plene aŭ precize". Ekzemple:
Mi sciis pri la maljunulo praktike ĉion de sia vivo.

Reen al la supro