Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

每日一詞 Vorto de la tago

de manlajo, 2006-decembro-01

Mesaĝoj: 1902

Lingvo: 简体中文

manlajo (Montri la profilon) 2008-novembro-03 05:16:54

1144 PECO 片 /pian4/

1. Parto de solida korpo, derompita aŭ detranĉita:
從固態體斷裂或切下的一部分

Bongusta peco longe ne atendas.
美味之物不需久等.
Seka panpeco, sed en libereco.
乾麵包片, 但自由自在.
Li donas peceton da pano kaj bategon per mano.
他用手給小片麵包及痛打.
Mi tuj pecetigos la panon.
我即刻把麵包撕片.
Kie estas pano, ne mankas panpecetoj.
有麵包的地方就有麵包屑.
Li ekkoleris kaj dispecigis la vazon.
他頓然生氣並打碎花瓶.
Ankoraŭ restis kelkaj rondpecoj de kolbaso.
還剩幾片香腸.

2. Parto de spaco aŭ tempo, aparte rigardata:
特別提到的空間或時間的一部分

Ni iris kune pecon de la vojo.
我們一起走了一段路.

3. Ĉiu el la apartigeblaj partoj, kies kunmetado kaj kuniĝo konsistigas kompletan tuton, aparaton, maŝinon kaj simile:
器械或機器等的可拆解部分, 其組合或併置即構成一個整體

La aŭto ne veturas - verŝajne iu peco difektiĝis.
汽車不走了 - 似乎某個部分故障了.
La robo de la knabino estis diverspeca.
女孩的袍子是多樣的.
Mi ricevas popecan salajron.
我領取微薄的薪水.
Ŝi preferas unupecajn bankostumojn.
他較喜歡一件式的泳衣.
Ni vendas vicpecojn por aŭtoj (uzotajn por anstataŭigi difektiĝintajn samajn pecojn).
我們販賣汽車零件 (用來替換故障的同一零件).

4. Parto, formanta mem tuton en kolekto, serio kaj simile:
本身組成整體或系列等的一部分

Tiu poŝtmarko estas unika peco.
那個郵卡是獨特的一件.

5. Arta verko, rigardata kiel unu tuto inter similaj:
在同類品間被視為一整體的藝術作品

Ŝi legis al mi tre belan pecon.
她為我讀一篇很美的作品.

6. Longa strio de teksaĵo, de kiu butikisto detranĉas vendotan parton:
店家從織品的長條剪下的要賣的部分

La tablo estis kovrita de grandaj pecoj da toloj.
枱面上蓋著一些大片的布料.

Abengo (Montri la profilon) 2008-novembro-04 00:00:37

Bongusta peco longe ne atendas.
好吃的斷片等待不會久.

以上翻譯似乎有誤
"好吃的東西不耐久" 才是比較恰當的翻譯

manlajo (Montri la profilon) 2008-novembro-04 02:45:57

Abengo:Bongusta peco longe ne atendas.
好吃的斷片等待不會久.

以上翻譯似乎有誤
"好吃的東西不耐久" 才是比較恰當的翻譯
Dankon! Mi reesprimis tiun frazon kiel:
謝謝! 重譯如下:

美味之物不久等. [一下就被吃光了 - 喻美好的事物很快就會被發現, 被使用; 好人不怕難出頭]

manlajo (Montri la profilon) 2008-novembro-04 03:26:03

1145 DEGNI 謙卑 /qian1-bei1/

Bonvoli, konsenti fari, sentigante tamen ian moŝtecan komplezon:
情願, 同意去做, 讓人感到某種高位者的親切

Ili eĉ ne degnis kun mi paroli!
他們甚至不肯屈尊和我談話!
Nur grandaj sinjoroj scias esti tiom degnaj.
只有偉大的先生們才會那樣謙卑.
La princo traktis nin kun speciala degno.
王子以特別的謙卑對待我們.
Li riproĉis sian samrangulon kun la degneco.
他謙卑地指責他的同階者.

manlajo (Montri la profilon) 2008-novembro-05 04:26:11

1146 ARTIFIKO 詭計 /gui3-ji4/

Lerta kaj ruza agmaniero aŭ procedo, per kiu oni celas imponi, iluzii aŭ trompi:
機巧狡滑的作法或程序, 以此顯耀, 迷惑, 或欺騙人

Tiu eksterordinare lerta artifiko havis bonan efikon.
那個不尋常的機巧詭計有好效果.
Ili elpensis malican artifikon.
他們想出了狡詐的詭計.
Lia konduto ŝajnas esti artifika.
他的行為好像有詐.
Ili tion artifikis.
他們詐取那個.
Li estas lerta artifikulo.
他是個機巧的詐徒.
Artifikulo estas uzanto de komputa sistemo (precipe de komputila reto), provanta "enrompiĝi", senrajte atingi protektatan datumon.
駭客是指電腦系統 (尤其是指電腦網路) 使用者, 試圖以違規方式破壞受保護的資料.
Ŝi aŭskultis lian senartifikan rakontadon.
她聽了他的坦誠無欺的述說.
Mi tre ŝatis la libron "La Senartifikulo" de Voltero.
我很喜歡伏爾泰 (Voltaire) 的 "老實人" (Candide) 一書.

manlajo (Montri la profilon) 2008-novembro-06 04:53:14

1147 DAMNI 判下地獄 /pan4-xia4-di4-yu4/

Kondamni al la punoj de la Infero:
判決下地獄受罰

Mi damnas vin!
我詛咒你!
Neniu volas iri en tiun damnitan domon.
沒人想進去那個鬼房屋.
Kiel mi povus nuligi damnon?
我怎麼能驅邪?
Mi ĉiam forgesas uzi tiun damnan akuzativon!
我總是忘記使用那該死的受格!
Damne! Kial mi malsukcesis?!
該死! 為何我敗了?!
Se homoj pekas, ili damniĝas je infero.
如果人們犯過, 他們在地獄受罰.

manlajo (Montri la profilon) 2008-novembro-07 03:47:43

0001 IMPLIKI 糾纏 /jiu1-chan2/ [vidu ankaŭ/ 亦見 2007-01-22, 2008-08-22]

1. Malfaciligi aŭ malhelpi la movojn de iu aŭ io, senorde ĉirkaŭvolvante fadenojn aŭ ĉirkaŭplektante malliberigilojn:
混亂地纏線或繞綁而阻礙某人或某物的移動

Liaj haroj estis implikitaj.
他的頭髮打結了.
Interimplikitaj fadenoj.
互纏的線.
Fiŝoj, implikitaj en reto.
被網纏住的魚.
Birdo implikiĝis en kaptilon.
被捕器纏住的鳥.

2. Malfaciligi, malhelpi la agadon de iu aŭ la efikon aŭ solvon de io per komplikaĵoj, senordaĵoj kaj konfuzaĵoj:
以糾纏, 無序, 和混亂阻礙某人的動作或某事物的功效或解決

Ŝi estas implikita en krimo.
她受犯罪所纏困.
Li speciale implikis la kalkulojn.
他特別地弄亂了計算.
Impliko de leĝoj.
法律的混雜無緒.
Necesas malimpliki tiun aferon.
那件事需要解套.
Am-impliko - neleĝaj amaj interrilatoj.
愛情糾纏 - 不合法的愛情關係.

manlajo (Montri la profilon) 2008-novembro-08 04:58:29

0002 EKSPLIKI 解釋 /jie3-shi4/ [vidu ankaŭ/ 亦見 2007-02-10]

Klarigi kaj komprenigi ion, montrante ĝian signifon, ĝian naturon, ĝiajn kaŭzojn aŭ motivojn:
說明或解說某事物, 指出它的意義, 本質, 原因, 或動機.

Ŝi kun plezuro eksplikis al mi malfacilan tekston.
她很樂意地為我解釋困難的課文.
Ĉu iu povas ekspliki tion?
有人可以解釋那件事嗎?
Eksplika vortaro.
詳解詞典.
Lia ekspliko tute ne estas klara.
他的解釋一點都不清楚.
Tio povas eksplikiĝi kiel rezulto de kultura disvastiĝo.
那可以解釋為文化推廣的結果.
Ties komprenebleco devas eksplikiĝi.
它的可理解性需要解釋.

manlajo (Montri la profilon) 2008-novembro-09 03:51:52

0003 ELOKVENTA 雄辯的 /xiong2-bian4-de/ [vidu ankaŭ/ 亦見 2007-02-25a]

1. Posedanta la talenton facile, konvinke kaj bele paroladi:
擁有輕易, 服人, 優雅談論的稟賦

Li elokvente parolas.
他滔滔而談.
Elokventa advokato.
善辯的律師.
Sciu elokventi, sciu ankaŭ silenti.
要能雄辯, 也要能沉默.

2. Bela kaj konvinka, multon signifanta:
優雅而令人折服, 含義深的

Ŝi rigardis al mi per elokventa rigardo.
她以令人折服的眼光看著我.
Min enuigis lia tro konstanta elokventeco.
他的滔滔辯論令我生厭.
La infano elokvente esprimis sin.
孩子順暢地自我表達.

manlajo (Montri la profilon) 2008-novembro-10 03:42:30

0004 TREMPI 浸泡 /jin4-pao4/ [vidu ankaŭ/ 亦見: 2007-02-25b]

Malsekigi en likvaĵo:
在液體中泡濕

Trempu kuketon en teo.
把餅乾泡在茶裡.
Via maniko trempiĝis en la saŭco!
你的袖口浸到沾醬了!
La kuiristo trempis ovojn en malvarma akvo.
廚師把蛋浸在冷水裡.
Mia avino trempadis herbojn en alkoholo.
我奶奶用酒精泡藥草.

Reen al la supro