До змісту

Закрити
Макс. 500 повідомлень.

每日一詞 Vorto de la tago

від manlajo, 1 грудня 2006 р.

Повідомлення: 1902

Мова: 简体中文

manlajo (Переглянути профіль) 11 листопада 2008 р. 03:09:05

0005 EKSPLICITA 明確的 /ming2-que4-de/ [vidu ankaŭ/ 亦見: 2007-02-26]

Esprimita per precizaj detalaj vortoj, lasantaj nenion subkomprenata:
以精確詳細的詞語表達, 沒有任何不理解的

Tiu raporto estas eksplicita.
那個報告是明確的.
Ŝia elparolado estas eksplicita.
她的說明是明確的.
Eksplicitigu la raporton.
把報告弄明確.
Li parolis eksplicite.
他說得很明確.
Tiu kazo estas eksplicite antaŭvidita en la leĝo.
那個案子在法律上是很明確已經預見到的.

manlajo (Переглянути профіль) 12 листопада 2008 р. 08:09:41

0006 DEFINITIVA 確定的 /que4-ding4-de/ [vidu ankaŭ / 亦見: 2007-03-23]

Tia, ke oni ne plu povas ion ŝanĝi en ĝi, lasta, finofara:
無以再變的, 最新的, 搞定的

Definitivan respondon mi sendos post dek tagoj.
十天後我將送出確定的回答.
Definitivaj kondiĉoj de kontrakto.
合約的確定條件.
Ĉu tio estas definitiva eldono de libro?
那是書本的確定版嗎?
Tio estas definitiva prezo.
那是確定的價格.
Definitivigu la liston de mendoj.
請確定訂單.
Ni devas definitive fini la diskuton.
我們必須確定地結束討論.

manlajo (Переглянути профіль) 13 листопада 2008 р. 04:15:33

0007 EMOCII 感動 /gan3-dong4/ [vidu ankaŭ/ 亦見: 2007-03-24]

Forte tuŝi, movi la animon:
強力地觸動心靈

Emocii iun ĝis larmoj.
感動某人到流淚.
Ĉiuj estis emociitaj.
大家都被感動了.
Li akceptis la novaĵon senemocie.
他無感地接受了那個消息.
Ŝi ploras pro emocia rakonto.
她因感人的故事而哭泣.
Li parolis emocie.
他感動地哭了.
Tro fortaj emocioj.
太過強烈的感動.
Ŝi ege emociiĝis.
她極度感動.

manlajo (Переглянути профіль) 14 листопада 2008 р. 03:20:09

0008 IMPETI 突進 /tu2-jin4/ [vidu ankaux/ 亦見 2007-03-25]

Forte kaj vive sin ĵeti antaŭen; arde, fervore aspiri al iu celo:
強力活躍地趨身向前; 熱心致意地渴望某個目標

Li impetis al la pordo.
他衝向門.
Impeton de la rivero haltigis la digo.
堤防阻擋了河水的急流.
Ŝi parolis kun impeto.
她激烈地談著.
Impeta pluvo.
驟雨.
Li impete atingis la celon.
他急速地達成了目標.

manlajo (Переглянути профіль) 15 листопада 2008 р. 10:08:04

0009 ASERTI 斷言 /duan4-yan2/ [vidu ankaŭ / 亦見: 2007-04-15]

Firme esprimi sian opinion, ke io estas vera; certigi, pretendi, ĵuri:
肯定地表示自己意見, 認為某事為真實; 確定, 自稱, 發誓

Ĉiuj atestantoj asertis tion.
全部證人確證那件事.
Ŝi asertas male.
她提相反的主張.
Tio estas senbaza aserto.
那是沒根據的斷言.
Li asertas, ke tio vere okazis.
他斷言, 那事確實發生.
Liaj asertoj ne konvinkis min.
他的斷言未說服我.

manlajo (Переглянути профіль) 16 листопада 2008 р. 03:44:34

0010 DEFII 挑戰 /tiao3-zhan4/ vidu ankaŭ/ 亦見: 2007-04-21]

Aserti al iu, ke li ne kapablas superi la asertanton en konkurso, ludo, ks.; maltimi, provoki, spiti, prezenti nesupereblan obstaklon:
對某人斷言, 他沒能力在競爭或比賽中勝過斷言者; 逞勇, 挑釁, 悖逆, 呈現無以超越的障礙

Por mi tio estas defio.
對我那是一個挑戰.
Mi akceptas tian defion.
我接受那樣的挑戰.
Ŝi ne povis defii la danĝeron.
她未能挑戰危險.
Li ne timis defii ĉampionon de bokso.
他不怕挑戰拳擊冠軍.

manlajo (Переглянути профіль) 17 листопада 2008 р. 05:57:40

0011 HIPOKRITI 偽善 /wei43-shan4/ [Vidu ankaŭ/ 亦見: 2007-05-08]

Ŝajnigi ion, kio donas aspekton de virto aŭ merito al la nesincerulo:
無誠者裝出表面上的品德或優點

Ne hipokritu amikecon.
請不要佯裝友善.
Li hipokritis dum sia tuta vivo.
他偽善一生.
La ĝojo de hipokritulo estas momenta.
偽善者的快樂只是一時的.
Tiu homo estas hipokrita.
那個人是偽善的.
Ŝi akuzis lin pri hipokriteco.
她指控他偽善.

manlajo (Переглянути профіль) 18 листопада 2008 р. 04:13:47

0012 AFLIKTI 苦惱 /ku3-nao3/ [vidu ankaŭ/ 亦見: 2007-05-28]

Kaŭzi severan kordoloron:
造成嚴重的心理痛苦

Lia perfido afliktis ŝin.
他的背叛令她苦惱.
Sur lia vizaĝo aperis aflikto.
他的臉上現出苦惱.
Ŝi estas ege afliktita.
她極度感到苦惱.
Kiu afliktiĝos pri vi?
誰會為你苦惱?
Li malsaniĝis pro afliktiĝo.
他因苦惱而生病.

manlajo (Переглянути профіль) 19 листопада 2008 р. 14:15:16

0013 PEREI 毀滅 /hui3-mie4/ [vidu ankaŭ/ 亦見: 2007-05-23]

1. Perdi la vivon per akcidenta morto:
意外而喪失生命

Ŝia filo pereis en batalo.
她兒子在戰鬥中死亡.
Malamikoj pereigis la ŝipon kun homoj.
敵人毀了載人的船.
Inter la multe da hundoj la leporo pereas.
在眾多的狗間, 兔子毁了.

2. Neatendite detruiĝi, neniiĝi:
意外的毀壞, 消逝

Feliĉo leĝon ne obeas, subite naskiĝas, subite pereas.
幸福並不遵從法則, 突然而來, 突然而逝.
La fruktoj de lia laboro neniam pereos.
他的工作成果將永不消逝.
Ĉiuj liaj vortoj pereis vane.
所有他的話全徒勞而逝.
Via agado donis pereigajn rezultojn.
你的行動造成了毀滅性的後果.

manlajo (Переглянути профіль) 20 листопада 2008 р. 04:18:02

0014 RICELI 收贓 /shou1-zang1/ [vidu ankaŭ/亦見: 2007-05-31, 2008-08-23]

Konscie helpi ŝteliston aŭ rabiston, ricevante la ŝtelaĵojn por ilin konservi, kaŝi aŭ memprofite vendi:
刻意協助竊賊或強盜, 收藏或轉售贓品

Li ricelas juvelojn.
他窩藏珠寶.
Li estis punita pro ricelado.
他因收贓而受罰.
En tiu domo loĝas ricelisto.
那房子裡住著贓物商.
Ricelado estas tradicia okupo de nia familio.
買賣贓品是我們家庭的傳統職業.
Kiam mortis ŝia edzo, ŝi komencis riceli mem.
當她丈夫死了, 她開始自己收贓.
Mi ne kredas, ke li estas ricelanto.
我不相信他是收贓者.

Назад до початку