Đi đến phần nội dung

kundivido de mia hodiaŭa poemo.

viết bởi EduardusPona, Ngày 14 tháng 8 năm 2025

Tin nhắn: 2

Nội dung: Esperanto

EduardusPona (Xem thông tin cá nhân) 20:49:46 Ngày 14 tháng 8 năm 2025

Via nomo enverŝas ĝojgutojn en miajn pensojn ekde kiam mi fulme enamiĝis al vi!
Via nomo, kvazaŭ ĝi estus emblemo kaj la plej aŭdplaĉa poemo, kreita de supernatura amsento.
Via nomo, kvazaŭ ĝi estus stampita sur infinitan ĉielon, sunon, lunon, kaj stelojn!
Niaj animsentoj fandiĝis, samkiel vakso likviĝas per varmo de flagranta romantika kandelflamo!
Vian nomon tulipoj jam konas , kaj eĉ najtingaloj sin ravas per ĝi!
Pro via esto, mia koro heliĝas, kaj stellumoj pli intense brilas kiam noktiĝas!
Dum vi longe akompanas min, eterna paco kaj plenamkontenteco estas plencerta!

livelyhunting (Xem thông tin cá nhân) 01:19:57 Ngày 25 tháng 12 năm 2025

Tre bela kaj emociplena poemo. La ripeto de “via nomo” donas fortan ritmon kaj senton de profunda enamiĝo, dum la bildoj pri ĉielo, steloj kaj naturo kreas tre lirikan etoson. Mi aparte ŝatis la komparojn kun vakso kaj kandelflamo — ili sentigas la varmecon kaj intimecon de la sentoj. Dankon pro la kundivido, estas ĝuo legi tiel sincere esprimitan amon.

Quay lại