Jen hipotezo rilate al mia antaŭa argumento.
by EduardusPona, August 15, 2025
Messages: 12
Language: Esperanto
EduardusPona (User's profile) August 15, 2025, 11:23:42 AM
Amaso da gnuoj periode migras tra vastaj distancoj (foje la gnugrupo konsistas el pli ol miliono da individuoj) kiuj translokiĝas per perfekta sinkrono nehavante konfliktojn inter si. Kontraste al la homo, kies socia ordo postulas kompleksajn organizaĵojn, leĝojn, kaj intertraktojn; tiaj postuloj devis esti lernitaj, veraj sociaj estaĵoj intertraktas instinkte!
Jen pensiga demando: se ni estas veraj sociaj estaĵoj, kial ni devas lerni la decan socian kondutmanieron? Ĉu vi devas lerni kiel gluti vian manĝon? tute male, ĉu ne? tiaj trajtoj estas stampitaj en nia genaro por nia specia vivteno, sugestante la sennecesan socian intertrakton aŭ vivadon en socio.
Leopold65 (User's profile) August 15, 2025, 12:07:54 PM
EduardusPona:Pro iu kialo vi ignoras la detalojn de la ekzemploj, kiujn vi donas? En iu ajn grego de bestoj ekzistas procezo de instruado al la idoj pri la kondutreguloj en la grego. Sed vi surpriziĝas, ke homoj havas procezon de instruado al infanoj pri la kondutreguloj en la socio. Provu pensi mem pri la kialo de via "duobla vidado".
Jen pensiga demando: se ni estas veraj sociaj estaĵoj, kial ni devas lerni la decan socian kondutmanieron? Ĉu vi devas lerni kiel gluti vian manĝon? tute male, ĉu ne? tiaj trajtoj estas stampitaj en nia genaro por nia specia vivteno, sugestante la sennecesan socian intertrakton aŭ vivadon en socio.
Altebrilas (User's profile) August 15, 2025, 12:12:52 PM
Tio ebligas evolue pli favoran konduton kaj lernadon de strategioj (ĉasado, ekz.) pli sukcesaj.
Konsekvece, ĝi estas dependa de la plenkreskuloj, dum ĉevalido marŝas ek de naskiĝo.
Ps: deca socia konduto estas subjektiva nocio, kiu dependas de la etnoj aŭ landoj.
EduardusPona (User's profile) August 15, 2025, 9:49:53 PM
Leopold65:Laŭ via argumento: ĉu bestoj havas plian lernkapablon ol homoj?EduardusPona:Jen pensiga demando: se ni estas veraj sociaj estaĵoj, kial ni devas lerni la decan socian kondutmanieron? Ĉu vi devas lerni kiel gluti vian manĝon? tute male, ĉu ne? tiaj trajtoj estas stampitaj en nia genaro por nia specia vivteno, sugestante la sennecesan socian intertrakton aŭ vivadon en socio.Pro iu kialo vi ignoras la detalojn de la ekzemploj, kiujn vi donas? En iu ajn grego de bestoj ekzistas procezo de instruado al la idoj pri la kondutreguloj en la grego. Sed vi surpriziĝas, ke homoj havas procezon de instruado al infanoj pri la kondutreguloj en la socio. Provu pensi mem pri la kialo de via "duobla vidado".
Leopold65 (User's profile) August 16, 2025, 10:26:38 AM
EduardusPona:Ne (mi relegis la mian respondon plurfoje, sed mi ankoraŭ ne komprenas, de kie vi prenis la ideon, kiun vi prezentis kiel mian argumenton). Laŭ mia argumento, lernado ĉeestas en ĉiu socio, kio signifas, ke lerni sociajn kapablojn ne estas artefarita, sed natura ago.Leopold65:Pro iu kialo vi ignoras la detalojn de la ekzemploj, kiujn vi donas? En iu ajn grego de bestoj ekzistas procezo de instruado al la idoj pri la kondutreguloj en la grego. Sed vi surpriziĝas, ke homoj havas procezon de instruado al infanoj pri la kondutreguloj en la socio. Provu pensi mem pri la kialo de via "duobla vidado".Laŭ via argumento: ĉu bestoj havas plian lernkapablon ol homoj?
Se ni komparas lernadon ĉe bestoj kaj homoj, tiam ni devas rigardi, ĉu la celo de lernado estas atingita aŭ ne?
Rimarko: Dum pubereco, adoleskantoj uzas kondutajn ŝablonojn bazitajn sur instinktoj, kaj en la ĉiutaga vivo ni uzas ĉirkaŭ 20 kondutajn ŝablonojn bazitajn sur instinktoj.
Leopold65 (User's profile) August 16, 2025, 10:33:14 AM
Altebrilas:Laŭ mi, protesta konduto de adoleskantoj estas kontrolata de la sama instinkto, kiu instigas kokidojn provi forflugi el la gepatra nesto. Sed la specifaĵojn de efektivigo diktas la specifaĵoj de la socio.
Ps: deca socia konduto estas subjektiva nocio, kiu dependas de la etnoj aŭ landoj.
Altebrilas (User's profile) August 16, 2025, 11:59:47 AM
Eble la gepatroj taksas tion maldeca...
Leopold65 (User's profile) August 17, 2025, 8:38:28 AM
Altebrilas:Kio povas esti forflugo de adoleskantoj en esperanta medio? Ĉu kabeado kaj libertempojn kun krokodilaj geamikoj?Ĉu la protesta konduto de adoleskantoj limiĝas nur al estado en Esperanta medio? Laŭ mia opinio, protesta konduto estas multe pli evidenta en adoleska slango, vestaĵoj, muziko, kaj tio, kio nomiĝas "kontraŭkulturo", nu, kaj malobservo de kondutaj normoj en la socio.
Eble la gepatroj taksas tion maldeca...
Cetere, la uzo de ĉi tiu adoleska kulturo fare de adoleskantoj estas maniero de socianiĝo de ilia generacio kaj ŝajnas, ke tio ankaŭ baziĝas sur instinktoj.
Altebrilas (User's profile) August 17, 2025, 10:32:28 AM
Leopold65 (User's profile) August 18, 2025, 9:03:34 AM
Altebrilas:Interesa demando estas kio influas adoleskantajn kontraŭkulturojn. Ofte tio venas de pli potenca lando, eble por simbole vestiĝi per tiu potenco por alfronti la gepatra generacio.Vi konsideras la efikon, sed ne la kaŭzon. La ĝusta demando estus: kial aperas adoleska kontraŭkulturo?
Se ni konsideras la tezon, kiun vi proponis, la ĝusta demando estus: kial aperas ie ĉi tiu aparta manifestiĝo de kontraŭkulturo?
Laŭ mia opinio, ekzistas parigitaj ebloj: socia konduto (plenkreskuloj) - nesocia konduto (adoleskantoj); decaj vestaĵoj (plenkreskuloj) - maldecaj vestaĵoj (adoleskantoj); klasika muziko - "muziko" de la stiloj rubmetalo kaj punkroko; kantoj (poezio + muziko) - repo (ritma parolado al muziko, kie la voĉo estas anstataŭigita per ritmo), ktp.