Tartalom

Jen hipotezo rilate al mia antaŭa argumento.

EduardusPona-tól, 2025. augusztus 15.

Hozzászólások: 12

Nyelv: Esperanto

EduardusPona (Profil megtekintése) 2025. augusztus 15. 11:23:42

Jen hipotezo pri la aserto, ke gnuo pli meritas la staton de socia-estaĵo ol homo aŭ alia altinteligenta mamulo, kiel elefanto, bazita sur kondutaj kaj biologiaj trajtoj:
Amaso da gnuoj periode migras tra vastaj distancoj (foje la gnugrupo konsistas el pli ol miliono da individuoj) kiuj translokiĝas per perfekta sinkrono nehavante konfliktojn inter si. Kontraste al la homo, kies socia ordo postulas kompleksajn organizaĵojn, leĝojn, kaj intertraktojn; tiaj postuloj devis esti lernitaj, veraj sociaj estaĵoj intertraktas instinkte!
Jen pensiga demando: se ni estas veraj sociaj estaĵoj, kial ni devas lerni la decan socian kondutmanieron? Ĉu vi devas lerni kiel gluti vian manĝon? tute male, ĉu ne? tiaj trajtoj estas stampitaj en nia genaro por nia specia vivteno, sugestante la sennecesan socian intertrakton aŭ vivadon en socio.

Leopold65 (Profil megtekintése) 2025. augusztus 15. 12:07:54

EduardusPona:
Jen pensiga demando: se ni estas veraj sociaj estaĵoj, kial ni devas lerni la decan socian kondutmanieron? Ĉu vi devas lerni kiel gluti vian manĝon? tute male, ĉu ne? tiaj trajtoj estas stampitaj en nia genaro por nia specia vivteno, sugestante la sennecesan socian intertrakton aŭ vivadon en socio.
Pro iu kialo vi ignoras la detalojn de la ekzemploj, kiujn vi donas? En iu ajn grego de bestoj ekzistas procezo de instruado al la idoj pri la kondutreguloj en la grego. Sed vi surpriziĝas, ke homoj havas procezon de instruado al infanoj pri la kondutreguloj en la socio. Provu pensi mem pri la kialo de via "duobla vidado".

Altebrilas (Profil megtekintése) 2025. augusztus 15. 12:12:52

La scienca hipotezo, kiun mi legis, estas ke la homo estas pli kompleksa mamulo ol aliaj, kaj ĝi naskiĝas nefinita. Tial la gepatroj devas zorgi pri ĝi, kaj instrui al ĝi kiel vivi.

Tio ebligas evolue pli favoran konduton kaj lernadon de strategioj (ĉasado, ekz.) pli sukcesaj.

Konsekvece, ĝi estas dependa de la plenkreskuloj, dum ĉevalido marŝas ek de naskiĝo.

Ps: deca socia konduto estas subjektiva nocio, kiu dependas de la etnoj aŭ landoj.

EduardusPona (Profil megtekintése) 2025. augusztus 15. 21:49:53

Leopold65:
EduardusPona:Jen pensiga demando: se ni estas veraj sociaj estaĵoj, kial ni devas lerni la decan socian kondutmanieron? Ĉu vi devas lerni kiel gluti vian manĝon? tute male, ĉu ne? tiaj trajtoj estas stampitaj en nia genaro por nia specia vivteno, sugestante la sennecesan socian intertrakton aŭ vivadon en socio.
Pro iu kialo vi ignoras la detalojn de la ekzemploj, kiujn vi donas? En iu ajn grego de bestoj ekzistas procezo de instruado al la idoj pri la kondutreguloj en la grego. Sed vi surpriziĝas, ke homoj havas procezon de instruado al infanoj pri la kondutreguloj en la socio. Provu pensi mem pri la kialo de via "duobla vidado".
Laŭ via argumento: ĉu bestoj havas plian lernkapablon ol homoj?

Leopold65 (Profil megtekintése) 2025. augusztus 16. 10:26:38

EduardusPona:
Leopold65:Pro iu kialo vi ignoras la detalojn de la ekzemploj, kiujn vi donas? En iu ajn grego de bestoj ekzistas procezo de instruado al la idoj pri la kondutreguloj en la grego. Sed vi surpriziĝas, ke homoj havas procezon de instruado al infanoj pri la kondutreguloj en la socio. Provu pensi mem pri la kialo de via "duobla vidado".
Laŭ via argumento: ĉu bestoj havas plian lernkapablon ol homoj?
Ne (mi relegis la mian respondon plurfoje, sed mi ankoraŭ ne komprenas, de kie vi prenis la ideon, kiun vi prezentis kiel mian argumenton). Laŭ mia argumento, lernado ĉeestas en ĉiu socio, kio signifas, ke lerni sociajn kapablojn ne estas artefarita, sed natura ago.

Se ni komparas lernadon ĉe bestoj kaj homoj, tiam ni devas rigardi, ĉu la celo de lernado estas atingita aŭ ne?

Rimarko: Dum pubereco, adoleskantoj uzas kondutajn ŝablonojn bazitajn sur instinktoj, kaj en la ĉiutaga vivo ni uzas ĉirkaŭ 20 kondutajn ŝablonojn bazitajn sur instinktoj.

Leopold65 (Profil megtekintése) 2025. augusztus 16. 10:33:14

Altebrilas:
Ps: deca socia konduto estas subjektiva nocio, kiu dependas de la etnoj aŭ landoj.
Laŭ mi, protesta konduto de adoleskantoj estas kontrolata de la sama instinkto, kiu instigas kokidojn provi forflugi el la gepatra nesto. Sed la specifaĵojn de efektivigo diktas la specifaĵoj de la socio.

Altebrilas (Profil megtekintése) 2025. augusztus 16. 11:59:47

Kio povas esti forflugo de adoleskantoj en esperanta medio? Ĉu kabeado kaj libertempojn kun krokodilaj geamikoj?

Eble la gepatroj taksas tion maldeca...

Leopold65 (Profil megtekintése) 2025. augusztus 17. 8:38:28

Altebrilas:Kio povas esti forflugo de adoleskantoj en esperanta medio? Ĉu kabeado kaj libertempojn kun krokodilaj geamikoj?

Eble la gepatroj taksas tion maldeca...
Ĉu la protesta konduto de adoleskantoj limiĝas nur al estado en Esperanta medio? Laŭ mia opinio, protesta konduto estas multe pli evidenta en adoleska slango, vestaĵoj, muziko, kaj tio, kio nomiĝas "kontraŭkulturo", nu, kaj malobservo de kondutaj normoj en la socio.

Cetere, la uzo de ĉi tiu adoleska kulturo fare de adoleskantoj estas maniero de socianiĝo de ilia generacio kaj ŝajnas, ke tio ankaŭ baziĝas sur instinktoj.

Altebrilas (Profil megtekintése) 2025. augusztus 17. 10:32:28

Interesa demando estas kio influas adoleskantajn kontraŭkulturojn. Ofte tio venas de pli potenca lando, eble por simbole vestiĝi per tiu potenco por alfronti la gepatra generacio.

Leopold65 (Profil megtekintése) 2025. augusztus 18. 9:03:34

Altebrilas:Interesa demando estas kio influas adoleskantajn kontraŭkulturojn. Ofte tio venas de pli potenca lando, eble por simbole vestiĝi per tiu potenco por alfronti la gepatra generacio.
Vi konsideras la efikon, sed ne la kaŭzon. La ĝusta demando estus: kial aperas adoleska kontraŭkulturo?

Se ni konsideras la tezon, kiun vi proponis, la ĝusta demando estus: kial aperas ie ĉi tiu aparta manifestiĝo de kontraŭkulturo?

Laŭ mia opinio, ekzistas parigitaj ebloj: socia konduto (plenkreskuloj) - nesocia konduto (adoleskantoj); decaj vestaĵoj (plenkreskuloj) - maldecaj vestaĵoj (adoleskantoj); klasika muziko - "muziko" de la stiloj rubmetalo kaj punkroko; kantoj (poezio + muziko) - repo (ritma parolado al muziko, kie la voĉo estas anstataŭigita per ritmo), ktp.

Vissza a tetejére