讯息: 4
语言: Esperanto
amigueo (显示个人资料) 2025年11月2日上午11:03:56
《Subjekta predikativo kun infinitivo
Publikigita la 26an de Septembro 2016 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2016.03.13]
Estimata Prezidanto, estimataj Akademianoj,
Mi skribas al vi pri gramatika dubo. Por prezenti ĉi tiun dubon, mi volus citi unu frazon eltiritan el PIV:
(1) "Rubikon/o: Rivereto, inter la Roma teritorio k la Cisalpa Gaŭlio (12°26’E, 44°10’N), kiun transpaŝi estis malpermesite al armitaj legioj"
En la subfrazo aperas subjekta predikativo kun infinitivo. Nu, la Fundamento de Esperanto enhavas jenan ekzemplon, sed kiel
sendependan frazon: Resti kun leono estas danĝere (§7)
Ĉu oni rajtas uzi subjektan predikativon kun infinitivo ene de subfrazo?
Kia estas la opinio de la Akademio?
Ĉu ne estus pli bone anstataŭigi la PIV-an difinon jene:
(2) "[...], kies transpaŝo estis malpermesita al armitaj legioj"?
Mi antaŭdankas vin por via atento.
Korajn salutojn!
RESPONDO
Kara samideano,
La frazo el PIV, kiun vi citas, estas iom malsimpla, sed gramatike plene ĝusta.
Ne ekzistas regulo, kiu limigas la eblon uzi tiajn konstruojn al ĉeffrazoj. Pli ĝenerale ŝajnas, ke en Eo ne ekzistas reguloj, kiuj aplikiĝas specife al subfrazoj. La sola distinga trajto de subfrazo, kiu ebligas tiel nomi iun vortgrupon, estas la subordiga vorto, kiu enkondukas ĝin.
Zamenhof uzis en Dua Libro frazon samspecan kun frazo (1):
(3) Anstataŭ provi praktike (KION FARI ESTAS TRE FACILE), ĉu la lingvo [...] taŭgas por internacia kompreniĝo [...]
La frazo (2), kiun vi proponas, principe estas malpli klara, ĉar ne eblas senplie scii, ĉu "kies" (= "de kiu") esprimas la sencan subjekton aŭ la sencan objekton de "transpaŝo". La origina formo kun "kiun transpaŝi" estas tiurilate tute senduba. Praktike tamen ambaŭ manieroj estas pli-malpli egale uzeblaj, kiam ili ne kaŝas plursencecon.
Amike, -Aleksandro —–- Alexander Shlafer Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto》
AMIGUEO:
1. Rubikono: Rivero kiun transpasxo malpermesins def armitaj legioj.
2. Rubikono: Rivero kiun transpasxi malpermesins armitaj legioj.
3. Rubikono: Rivero kiun transpasxi almalpermesins al armitaj legioj.
Altebrilas (显示个人资料) 2025年11月2日上午11:46:46
amigueo (显示个人资料) 2025年11月2日下午10:29:48
EO. Estis Roberto faux fari gxin.
Roberto estis kiu faris gxin.
Roberto kiufaris gxin.
Metsis (显示个人资料) 2025年11月3日上午11:39:40