Skip to the content

Propono de du novaj sufiksoj

by carlos_riveraE, December 12, 2025

Messages: 8

Language: Esperanto

carlos_riveraE (User's profile) December 12, 2025, 9:35:38 PM

Mi volas proponi du novajn sufiksojn, sed, antaŭ ol montri ilin, mi volas diri, ke tio ĉi ja ne temas pri reformpropono.

Monat- kaj semajnnomoj estas tro malfacilaj en Esperanto, do, surbaze de jam ekzistantaj sufiksoj kaj vortoj, mi kreis jenajn sufiksojn: -obr- "monato" kaj -od- "tago".

unuobro "januaro"
duobro "februaro"
dekduobro "decembro"
unuodo "dimanĉo"
duodo "lundo"
sepodo "sabato"
obro "monato"
odo "tago"

Per tiuj sufiksoj mi ne volas forigi el la lingvo jam ekzistantaj vortoj, sed iom-post-iom enkonduki pli facilan vortprovizon en nian lingvon.

KIAL -OD- KAJ -OBR-?

En Esperanto, ĉiuj sufiksoj, kiuj rilatas al numeraloj komenciĝas per -o- (-obl-, -op- kaj -on-), do el tio venas la unua vokalo de ambaŭ sufiksoj.

Plejparto el la semajntagoj finiĝas per -do (lundo, mardo, merkredo...), tial estas logike preni tiun preskaŭ-memstaran finaĵon por fari novan sufikson. Rilate al -obr-, ĝi precipe venas el oktobro, sed la finaĵo -embr- iom influis tiun elekton.

Do, mi volas scii, kion vi pensas pri tiuj proponoj?

Altebrilas (User's profile) December 12, 2025, 10:33:45 PM

*okobro estus aŭgusto, kaj *dekobro oktobro. Ŝajnas ideale por konfuzigi parolantojn...

carlos_riveraE (User's profile) December 13, 2025, 1:06:40 AM

Altebrilas:*okobro estus aŭgusto, kaj *dekobro oktobro. Ŝajnas ideale por konfuzigi parolantojn...
Fakte, la nuna sistemo estas konfuzipova por neeŭroplingvanoj kaj kelkfoje eĉ por eŭroplingvanoj. septembro, oktobro, novembro kaj decembro ja ne estas la sepa, oka, naŭa kaj deka monatoj de la jaro.

Frano (User's profile) December 13, 2025, 6:35:45 AM

carlos_riveraE (User's profile) December 13, 2025, 2:30:48 PM

Frano:Ĉu por enkonduki en internacian lingvon aldonan elementon de "eŭrocentrismo"?
Kiel sistemo logika povas esti eŭropcentrisma? Ĝi funkcias male al la kaosaj naturaj sistemoj de eŭropaj lingvoj kaj tre similas al ekstereŭropaj sistemoj.

Ĝi povus tute bone esti uzata por paroli pri aliaj kalendaroj. Ekz.:

bahaa unuobrosplendorobro (aŭ nur unuobro laŭkuntekste)
bahaa duobroglorobro
...

La ĉinoj ja uzas sistemon tute similan al tiu de mi proponita.Ili uzas numeralon plus la vorto "luno" por la monatnomoj kaj la semajntagoj estas preskaŭ tute logikaj.

La sufiksoj povas eĉ esti uzataj por nomi specialajn datojn. Ekz.:

mortintodo "tago de la mortintoj"
rozkolorobro "oktobro, specife parolante pri batalo kontraŭ malsano"

Frano (User's profile) December 13, 2025, 4:16:24 PM

Bahaa "Unuobro": 21-a de marto - 8-a de aprilo
La islama "Unuobro" ĉi-jare komenciĝis la 26-an de junio
La hebrea "Unuobro" ĉi-jare komenciĝis la 26-an de septembro
ktp.
Do kial mi devas agnoski ke "Unuobro" estas januaro?

carlos_riveraE (User's profile) December 13, 2025, 6:02:57 PM

Frano:
Do kial mi devas agnoski ke "Unuobro" estas januaro?
Kunteksto kaj kutimo.

En Esperanto kaj en la tuta mondo, oni plej ofte uzas la Gregorian kalendaron. Do, estas logike uzi la vorton unuobro por paroli pri januaro sen specifi ĝin (ekz.: Gregoria unuobro).

Se oni taksas necesa specifi la signifon. Do, oni nepre faru tion.

Frano (User's profile) December 13, 2025, 7:10:15 PM

Estas pli logike uzi vortojn, kies signifo ne dependas de la kunteksto.
Kies kutimo? Ekzemple, en mia lando la unua tago de la semajno estas lundo. Dimanĉo estas la lasta.

Back to the top