Přejít k obsahu

La ĝusta vorto

od uživatele Himanshu ze dne 30. května 2026

Příspěvky: 4

Jazyk: Esperanto

Himanshu (Ukázat profil) 30. května 2026 5:25:51

Geamikoj,
Kiu estas la ĝusta vorto por la vetero kiam la cielo havas nigrajn nubojn? Ĉu unu povas skribi:
Esperpluava vetero

Pluvespera vetero
Bonvolu gvidi min.
Amike
Himanshu

Frano (Ukázat profil) 30. května 2026 7:47:16

Saluton!
Pluvespera taŭgas, ekzemple, kiam oni deziregas pluvon post la longa periodo de sekvetero (tamen tio povas esti iom konfuza: pluv-espera kaj plu-vespera).
Aliokaze povas esti:
antaŭpluva
pluvgraveda
pluvminacanta
pluvatendebla
malhelnuba
...

Altebrilas (Ukázat profil) 30. května 2026 8:33:55

Mi dirus simple pluvonta

Se mi volus esprimi nuancojn pri sentoj, kiuj inspiras tiu okazebla pluvo, mi aldonus aliajn vortojn.

La vetero estas esperige (ĝojige, timinde, minace...) pluvonta.

Ĉu temas pri persona aŭ komuna sento? Ĉu ekzistas en via gepatra lingvo speciala vorto por priskribi tian veteron?

Himanshu (Ukázat profil) 30. května 2026 11:16:37

Dankon por viajn respondojn.

Jes, en mia gepatra lingvo (Gujarati), ekzistas speciala vorto same kiel skribita de Frano en sia respondo: pluvgraveda. Kaj mi ĝojas aŭdi/ legi: "pluvgraveda"

Jes, Pluv-vespera/ Pluv-espera povas konfuzi la leganto.

Amike
Himanshu

Zpět na začátek