Към съдържанието

ĉu "tio estas -oj"?

от luna01998, 30 май 2026

Съобщения: 4

Език: Esperanto

luna01998 (Покажи профила) 30 май 2026, 23:34:26

Saluton!
Por respondi al la demando "kio estas tio?", ĉu oni rajtas uzi la frazon "tio estas..." kun pluralaj substantivoj? Ekzemple;
- Kio estas tio?
- Tio estas libroj.
- Kio estas tio?
- Tio estas ŝuoj.
- Kio estas tio?
- Tio estas birdoj.
Por mi tio sonas iomete strange sed mi ne trovas pli taŭgan vorton/frazon por respondi al tiaj demandoj. Mi pensas ke "tiuj" kaj "ili" tute ne havus la saman signifon (kiel ne estus la sama respondi singulare "tiu estas libro" aŭ "ĝi estas libro" ol "tio estas libro") kaj strangaĵoj kiel "tioj" ŝajnas al mi plene evintindaj.
Dankon!

amigueo (Покажи профила) 31 май 2026, 15:02:22

luna01998:Saluton!
Por respondi al la demando "kio estas tio?", ĉu oni rajtas uzi la frazon "tio estas..." kun pluralaj substantivoj? Ekzemple;
- Kio estas tio?
- Tio estas libroj.
- Kio estas tio?
- Tio estas ŝuoj.
- Kio estas tio?
- Tio estas birdoj.
Por mi tio sonas iomete strange sed mi ne trovas pli taŭgan vorton/frazon por respondi al tiaj demandoj. Mi pensas ke "tiuj" kaj "ili" tute ne havus la saman signifon (kiel ne estus la sama respondi singulare "tiu estas libro" aŭ "ĝi estas libro" ol "tio estas libro") kaj strangaĵoj kiel "tioj" ŝajnas al mi plene evintindaj.
Dankon!
Tio, io, kio rilatas al ajxoj ne klasigitaj, normale sen distingo de nombro.
Estas logike kaj norme, ke en sama frazo la sama ajxo rajtas ricevi senklasan kaj sennombran trakton kaj poste, klasigitan kaj nombran trakton:
" Tio estas birdoj.
La frazo klasigas kaj nombrigas la ajxon.

Mi traktas la temon pli polemike cxe sekcio Pri cxio alia (AdE", NePorKomencantoj), cxar la normala (statistike) Esperanto uzas nur timeme cxi tiun eblajxon por krei nuancon.

https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/oa-vortecaj_vo...

luna01998 (Покажи профила) 31 май 2026, 17:27:33

Mi trovis citaĵon el la Biblio (Eliro 6:27), en kiu oni uzas 'tio' kun multenombra pronomo kaj kun pluraj nomoj:
Tio estas ili, kiuj parolis al Faraono, reĝo de Egiptujo, por elirigi la Izraelidojn el Egiptujo; tio estas Moseo kaj Aaron.

Altebrilas (Покажи профила) 31 май 2026, 20:49:13

Pronomo kiel *kioj komplikus senutile la demandoj:
- kio estas *tioj?
- libroj.

- Kio estas tio?
- libraro.

Kiun advantaĝon tio havus?

Обратно нагоре