Príspevky: 5
Jazyk: Esperanto
luna01998 (Zobraziť profil) 30. mája 2026 23:34:26
Por respondi al la demando "kio estas tio?", ĉu oni rajtas uzi la frazon "tio estas..." kun pluralaj substantivoj? Ekzemple;
- Kio estas tio?
- Tio estas libroj.
- Kio estas tio?
- Tio estas ŝuoj.
- Kio estas tio?
- Tio estas birdoj.
Por mi tio sonas iomete strange sed mi ne trovas pli taŭgan vorton/frazon por respondi al tiaj demandoj. Mi pensas ke "tiuj" kaj "ili" tute ne havus la saman signifon (kiel ne estus la sama respondi singulare "tiu estas libro" aŭ "ĝi estas libro" ol "tio estas libro") kaj strangaĵoj kiel "tioj" ŝajnas al mi plene evintindaj.
Dankon!
amigueo (Zobraziť profil) 31. mája 2026 15:02:22
luna01998:Saluton!Tio, io, kio rilatas al ajxoj ne klasigitaj, normale sen distingo de nombro.
Por respondi al la demando "kio estas tio?", ĉu oni rajtas uzi la frazon "tio estas..." kun pluralaj substantivoj? Ekzemple;
- Kio estas tio?
- Tio estas libroj.
- Kio estas tio?
- Tio estas ŝuoj.
- Kio estas tio?
- Tio estas birdoj.
Por mi tio sonas iomete strange sed mi ne trovas pli taŭgan vorton/frazon por respondi al tiaj demandoj. Mi pensas ke "tiuj" kaj "ili" tute ne havus la saman signifon (kiel ne estus la sama respondi singulare "tiu estas libro" aŭ "ĝi estas libro" ol "tio estas libro") kaj strangaĵoj kiel "tioj" ŝajnas al mi plene evintindaj.
Dankon!
Estas logike kaj norme, ke en sama frazo la sama ajxo rajtas ricevi senklasan kaj sennombran trakton kaj poste, klasigitan kaj nombran trakton:
" Tio estas birdoj.
La frazo klasigas kaj nombrigas la ajxon.
Mi traktas la temon pli polemike cxe sekcio Pri cxio alia (AdE", NePorKomencantoj), cxar la normala (statistike) Esperanto uzas nur timeme cxi tiun eblajxon por krei nuancon.
https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/oa-vortecaj_vo...
luna01998 (Zobraziť profil) 31. mája 2026 17:27:33
Tio estas ili, kiuj parolis al Faraono, reĝo de Egiptujo, por elirigi la Izraelidojn el Egiptujo; tio estas Moseo kaj Aaron.
Altebrilas (Zobraziť profil) 31. mája 2026 20:49:13
- kio estas *tioj?
- libroj.
- Kio estas tio?
- libraro.
Kiun advantaĝon tio havus?
Frano (Zobraziť profil) 1. júna 2026 6:40:18
Verkis: Doktoro L. L. Zamenhof
107 Pri “ioj”, “tioj”, “kioj”, k.t.p.
Teorie la ĵus diritaj formoj tute bone povas havi multenombron tiel same, kiel ili havas akuzativon; sed en la praktiko mi ne konsilas al vi uzi la diritajn vortojn en multenombro, ĉar laŭ mia opinio ilia senco tion ĉi ne permesas. “Tio” prezentas ja ne ian difinitan objekton, sed ian bildon (aŭ abstraktan ideon), kaj bildo restas ĉiam ununombra sendepende de tio, ĉu ĝi konsistas el unu objekto aŭ el multaj. Tamen se aperas ia tre malofta okazo, kiam la logiko postulas, ke ni uzu la diritajn vortojn en multenombro, tiam la gramatiko de nia lingvo tion ĉi ne malpermesas. Ekzemple: “Lia potenco konsistas el diversaj ioj, el kiuj ĉiu aparte per si mem estas ne grava, sed ĉiuj kune donas al li grandan forton”.
Respondo 18, La Revuo, 1907, Junio.