본문으로

닫힘

ĉu "tio estas -oj"?

글쓴이: luna01998, 2026년 5월 30일

글: 15

언어: Esperanto

Altebrilas (프로필 보기) 2026년 6월 3일 오전 9:26:22

En la franca, oni uzas komon por tiu distingo.
La pulovero kiu estas blua.

La kantisto X, kiu estas fama.

amigueo (프로필 보기) 2026년 6월 3일 오전 9:27:58


Cxu "tia, kiun vi preferas" gxustas?
Implicite: "kun tiu kvalito, kiun vi preferas".
Cxu "tie, kiun vi preferas" gxustas?
Implicite: "en tiu loko, kiun vi preferas".

Altebrilas (프로필 보기) 2026년 6월 3일 오전 9:43:56

Imagu direktoron de teksaĵa entrepreno, kiu pro ekonomiaj kialoj (kontentigendaj akciuloj) devas maldungi unu(n) el siaj kudristinoj.

La teamestrino demandas al li pri kiun ŝi devas maldungi, kaj li respondas, ke ŝi faru laŭ sia prefero.

Kiel vi esprimus tiun respondon?

amigueo (프로필 보기) 2026년 6월 3일 오전 10:22:36

Altebrilas:Imagu direktoron de teksaĵa entrepreno, kiu pro ekonomiaj kialoj (kontentigendaj akciuloj) devas maldungi unu(n) el siaj kudristinoj.

La teamestrino demandas al li pri kiun ŝi devas maldungi, kaj li respondas, ke ŝi faru laŭ sia prefero.

Kiel vi esprimus tiun respondon?
"Maldungu tiun kiun vi preferu (maldungi)"
"Maldungu tiun kiun vi preferu" sxajnas ambigue:
Cxu maldungi preferatan dungiton aux malpreferatan?
Cxu eblas maldungi neniun se neniun oni preferas aux preferas maldungi?

Altebrilas (프로필 보기) 2026년 6월 3일 오후 12:15:03

Jes, la frazo dubsignifas, do evitindas se kunteksto ne helpas.

Oni devas esprimi sin alimaniere.
Maldungu tiun, kiun vi preferas maldungi.



Maldungu tiun, kiun vi plej ŝatas.
Aldono de vortoj helpas esprimi sin pli precize. Tial la lingvoj evoluis, pliriĉigis kaj kompleksiĝis.

다시 위로