前往目錄

La alternativa nomo eŭ de la Esperanta litero ŭ

貼文者: herbofolio, 2026年6月11日

訊息: 3

語言: Esperanto

herbofolio (顯示個人資料) 2026年6月11日上午4:16:33

La tradicia nomo de la litero ŭ estas ŭo, ekde kiam ĝi aperis en la Ekzercaro. "Ŭo" tamen estas ekzemplo de tio, ke komencantojn misgvidas tradicio, bedaŭrinde. Pro tio la lernanto rigardus la vortkomencan uzon de ŭ kiel normalan, se ne rekomendite alie laŭ la Fundamenta Gramatiko nek laŭ la Akademia deklaro pri la Esperanta litero ŭ. Kial multaj Esperantistoj eĉ spertaj ne lernas la veran karakteron de la litero ŭ? Kulpe estus nomi la literon ŭo.

Vidu mian afiŝon reddit.com/r/Esperanto/comments/1ojprho/la_alternativa_nomo_eŭ_de_la_esperanta_litero_ŭ .

Altebrilas (顯示個人資料) 2026年6月11日上午8:06:43

En Esperanto, ŭ estas supozite malfacile prononcebla antaŭ vokalo. Oni uzas v anstataŭe.

En tokipono, estas la malo. Kiu el ambaŭ literoj estas la plej malfacila ? Kaj por kiuj popoloj?

Ĉu ne preferindus permesi tiun uzon de ŭ, kaj tiel forigi escepton el nia senescepta lingvo?

herbofolio (顯示個人資料) 2026年6月11日下午11:19:16

Mi citu la konkludan parton el mia afiŝo ĉe reddit.com:

La ĉina, la korea kaj la japana havas la sonon [w], sed ne havas [v] (*), same kiel la klasika latino. Se la regiona vario {r, ɾ, ʁ} estas akceptebla por r, kial ne la vario {v, ʋ, w} por v? Tion malhelpas sole la esceptaj uzoj de ŭ, kiuj postulas, ke ekzistu la fonemo /w/ aparte de /v/. Forigi la esceptajn uzojn kaj reveni al la origina Zamenhofa difino de la litero ŭ do estas paŝo al pliaj simpligo kaj universaligo de Esperanto.

__________
(*) Ekzemple, aŭdante la parolsonon [ˈwen.to ˈblo.was], oni komprenu ĝin kiel la frazon "vento blovas" por komuniki kun tiuj orientazianoj, kiuj bone regas la sonon [w], sed ne posedas la sonon [v]. Por ili la nomo de la litero ŭ devus esti io alia ol ŭo, ĉar vo jam sonas kiel [wo].

回到上端