ข้อความ 5
ภาษา: Esperanto
sinjoro_dubanto (แสดงโปรไฟล์) 27 มิถุนายน 2026, 00:30:02
1. La modifado de vortoj komplikigas prunton el aliaj lingvoj. Se oni konsideras la kunmetadon de novaj vortoj el signifaj partoj, en tio oni povas vidi ankaŭ avantaĝojn. Sed kiel uzi en parolado nomojn aŭ vastigi la vortprovizon per modernaj aŭ profesiaj terminoj?
2. La distingo de la sonoj h kaj ĥ povas fariĝi problemo por multaj. Ŝajnis al mi, ke oni provas forigi la sonon ĥ el la alfabeto — ĉu mi pravas? Se jes, kial ĝi ankoraŭ aperas en modernaj lernolibro? Se ne, kial estis prenita tia decido — ĉu la lingvo foriras de simpleco al subteno de historie formitaj praktikoj?
3. La manko de normigita taksado de la lingvokompetentnivelo povas fariĝi problemo dum konatiĝo, inkluzive de la uzo de "Pasporta Servo". Ĉu vi renkontis ĉi tiun problemon en praktiko? Ĉu ekzistas provoj formi normon, de kiu oni povus ekiri? Ekzemple, en formo de oftica vortaro, kie vortoj estas dividitaj laŭ kategorioj kaj niveloj.
4. Ial radikaj vortoj, kiel profesioj, komence implicas viran sekson. Por indiki seksan neŭtrecon oni devas aldoni parton de vorto, kiel dum indiko de ina sekso. Tio povas krei problemojn en komunikado — estus pli logike fari male. Ne tute klare estas, kiel evoluigi la lingvon tiel, ke ne krei dialektojn, sed havi la eblecon adaptiĝi al modernaj problemoj. Konata problemo por ĉiuj, inkluzive naciaj, lingvoj
Altebrilas (แสดงโปรไฟล์) 27 มิถุนายน 2026, 08:29:57
Vi povas ankaŭ provi ŝlosilvortojn:
"Baza oficiala radikaro"
"Komuna Eŭropa ReferencKadro"...
Se vi uzas serĉilon.
Frano (แสดงโปรไฟล์) 27 มิถุนายน 2026, 08:56:35
sinjoro_dubanto:1. La modifado de vortoj komplikigas prunton el aliaj lingvoj. Se oni konsideras la kunmetadon de novaj vortoj el signifaj partoj, en tio oni povas vidi ankaŭ avantaĝojn. Sed kiel uzi en parolado nomojn aŭ vastigi la vortprovizon per modernaj aŭ profesiaj terminoj?modifo, modifado - Ago de tiu, kiu modifas; modifo, modifaĵo - Tio, en kio io estas modifita. (PIV)
Kiel modif-(-ad-/-aĵ-)-o komplikigas prunton el aliaj lingvoj? La origina vortaro (Universala Vortaro) enhavis ĉ. 900 radikojn, plejparte pruntitajn kaj modifitajn (esperantigitajn) el “aliaj lingvoj”. En moderna Esperanto ekzistas ĉ. 10000 oficialaj radikoj, laŭ la “Baza Radikaro Oficiala” (BRO) de la Akademio de Esperanto. De kie venas novaj radikoj? Tre simple - Esperanto estas malferma sistemo.
sinjoro_dubanto:2. La distingo de la sonoj h kaj ĥ povas fariĝi problemo por multaj. Ŝajnis al mi, ke oni provas forigi la sonon ĥ el la alfabeto — ĉu mi pravas?Ne, vi ne pravas. Alfabeto estas parto de “netuŝebla Fundamento”.
"Kun la tempo la formo nova iom post iom elpuŝos la formon malnovan, kiu fariĝos arĥaismo, kiel ni tion ĉi vidas en ĉiu natura lingvo. Sed, prezentante parton de la fundamento, tiuj ĉi arĥaismoj neniam estos elĵetitaj, sed ĉiam estos presataj en ĉiuj lernolibroj kaj vortaroj samtempe kun la formoj novaj, kaj tiamaniere ni havos la certecon, ke eĉ ĉe la plej granda perfektiĝado la unueco de Esperanto neniam estos rompata kaj neniu verko Esperanta eĉ el la plej frua tempo iam perdos sian valoron kaj kompreneblecon por la estontaj generacioj".
sinjoro_dubanto:3. La manko de normigita taksado de la lingvokompetentnivelo povas fariĝi problemo dum konatiĝo, inkluzive de la uzo de "Pasporta Servo". Ĉu vi renkontis ĉi tiun problemon en praktiko? Ĉu ekzistas provoj formi normon, de kiu oni povus ekiri? Ekzemple, en formo de oftica vortaro, kie vortoj estas dividitaj laŭ kategorioj kaj niveloj.KER
Oficialaj radikoj, laŭ la BRO estas dividitaj en naŭ grupojn laŭ ofteco.
sinjoro_dubanto:4. Ial radikaj vortoj, kiel profesioj, komence implicas viran sekson. Por indiki seksan neŭtrecon oni devas aldoni parton de vorto, kiel dum indiko de ina sekso. Tio povas krei problemojn en komunikado — estus pli logike fari male. Ne tute klare estas, kiel evoluigi la lingvon tiel, ke ne krei dialektojn, sed havi la eblecon adaptiĝi al modernaj problemoj. Konata problemo por ĉiuj, inkluzive naciaj, lingvojEsperantaj radikoj estas seksneŭtralaj. Aldoni la sufikson -in- al la radiko indikas la inan sekson. La problemo estas, ke ne ekzistas universala maniero indiki la viran sekson, do la neŭtra formo estas uzata por tio.
SEN7759 (แสดงโปรไฟล์) 27 มิถุนายน 2026, 14:15:01
Vidu https://www.akademio-de-esperanto.org/aktoj/aktoj2...
Kaj hodiaŭ ĉi-listo necesas renovigi... Ĝi jam estas arkaika (1968-1974 jaroj).
SlavikDze (แสดงโปรไฟล์) 27 มิถุนายน 2026, 19:14:29
Kiel mi jam skribis en la "prikultura" fadeno, mi suspektas, ke vi estas virtuala klono de t.n. Altebrilas.
Ankaŭ tute probablas, ke vi estas klono de kolego Frano.
Aŭ de iu alia ĉi-foruma aktivulo.
Laŭ informo en via profilo vi kvazaŭ konas la rusan lingvon...
Nu, provu skribi ion en "кондово-жаргонном русском стиле", por pruvi, ke vi reale estas rus-lingvano.
Kaj respondu kontrolan demandon: "Чей Крым?"