Tartalom

Problemoj de Esperanto

sinjoro_dubanto-tól, 2026. június 27.

Hozzászólások: 24

Nyelv: Esperanto

Altebrilas (Profil megtekintése) 2026. augusztus 2. 12:40:56

Mi ne komprenis la celon de la mesaĝo (kaj la mesaĝon mem nur post kelkaj relegoj). Ĉu vi inventis novan manieron demandi al homo ĉu li havas kolegojn en sia laborejo?

amigueo (Profil megtekintése) 2026. augusztus 2. 15:05:21

Altebrilas:Mi ne komprenis la celon de la mesaĝo (kaj la mesaĝon mem nur post kelkaj relegoj). Ĉu vi inventis novan manieron demandi al homo ĉu li havas kolegojn en sia laborejo?
Mi provas denove:

"Kie vi vivas ĉu estas kuloj?" (La konteksto montras ke "kie" estas adjektivo).

Mi skribas majuskule la unuan literon de la pronomo, kaj minuskule la unuan literon de la adjektivo; utile por transkribi la parolan stilon.

1. "Mi ne vidis, Kiu frapis la knabon". (Iu frapis, sed mi ne konas la identecon de tiu kiu povis fari tion)
2. "Mi ne vidis hodiaŭ, kiu frapis la knabon hieraŭ". (La skriba stilo estus: "Mi ne vidis hodiaŭ tiun, kiu frapis la knabon hieraŭ"; mi scias ke Karlo frapis hieraŭ, kaj mi ne vidis hin hodiaŭ).

Altebrilas (Profil megtekintése) 2026. augusztus 3. 7:25:37

Estas distingo inter demanda kaj relativa pronomo, eĉ se ili havas la saman formon.

Demanda:

Mi ne vidis/scias/diros kiu frapis la knabon (/ŝtelis la monon/manĝis la pomon)

Relativa:

Mi ne vidis/renkontis/salutis tiun(/la ulon), kiu frapis la knabon(/frapintan la knabon)

Per eblaj anstataŭigoj, oni povas vidi la rolon de vorto aŭ vortgrupo.

*mi ne vidis frapintan la knabon videble ne taŭgas.

amigueo (Profil megtekintése) 2026. augusztus 3. 11:18:26

Altebrilas:Estas distingo inter demanda kaj relativa pronomo, eĉ se ili havas la saman formon.

Demanda:

Mi ne vidis/scias/diros kiu frapis la knabon (/ŝtelis la monon/manĝis la pomon)

Relativa:

Mi ne vidis/renkontis/salutis tiun(/la ulon), kiu frapis la knabon(/frapintan la knabon)

Per eblaj anstataŭigoj, oni povas vidi la rolon de vorto aŭ vortgrupo.

*mi ne vidis frapintan la knabon videble ne taŭgas.
Mi tute konsentas pri la skribita stilo, sed mia propono koncernas la skribaĵon de la parola stilo, stilo kiu elidas vorton "tiun" (ĝenerale, ti-vorton ) kaj prononcdistingas "Kiu" (demanda) kaj "kiu" (relativa).

Aliflanke, "...skribaĵon de la parola stilo, stilo kiu elidas..." estas rimedo por priskriba aŭ nara (ne identiga) "kiu".

"kiu sciu la solvon diru Kial ankoraŭ nenion diris".
Eĉ en la komenco de la frazo, "kiu" komencas per minusklo ĉar "Tiu kiu" estas implica. "Kial" komencas per majusklo eĉ kiam "Kial" ne komencas frazon, por indiki la demandecon de tiu vorto.

La kaŭzon kial tio okazis Kial neniu demandas?

Vissza a tetejére