Ujumbe: 5
Lugha: Esperanto
gabi_eo (Wasifu wa mtumiaji) 28 Julai 2026 4:52:07 asubuhi
Mi havas demandon pri la vortoj opo kaj teamo.
En PIV, opo estas difinita jene:
«Grupo de homoj kunigitaj per kuneco de la sama agado aŭ celo: opo de fabrikistoj, de pilkludantoj.»
Laŭ tiu difino, ŝajnas al mi, ke opo havas preskaŭ la saman signifon kiel teamo. Do, ĉu opo kaj teamo estas interŝanĝeblaj?
Antaŭdankon pro viaj klarigoj!
Frano (Wasifu wa mtumiaji) 28 Julai 2026 5:45:53 asubuhi
Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 28 Julai 2026 12:57:23 alasiri
Ĉu iu havas la fonton?
carlos_riveraE (Wasifu wa mtumiaji) 5 Agosti 2026 1:53:51 asubuhi
gabi_eo:Do, ĉu opo kaj teamo estas interŝanĝeblaj?Mi ne konsilus al vi uzi la vorton opo kun la signifo amo al teo.
amigueo (Wasifu wa mtumiaji) 5 Agosti 2026 9:26:24 asubuhi
Grupo de homoj povus esti teamo, sed ekzistas grupoj de homoj, bestoj, floroj, molekuloj, sen strukturo, celo, roloj, normoj, t.e., amorfe.
Fiziologio. La organoj, cxeloj, molekuloj, bakterioj funkcias tielm harmonie, orkestre, ke oni povus diri ke vivajxo estas teamego de cxeloj ecx atomoj. Normale, homaj teamoj estas tre pli hxaosaj ol vivajxo.