ไปยังสารบัญ

Diferenco inter "opo" kaj "teamo"

จาก gabi_eo, 28 กรกฎาคม 2026

ข้อความ 3

ภาษา: Esperanto

gabi_eo (แสดงโปรไฟล์) 28 กรกฎาคม 2026, 04:52:07

Saluton al ĉiuj

Mi havas demandon pri la vortoj opo kaj teamo.

En PIV, opo estas difinita jene:

«Grupo de homoj kunigitaj per kuneco de la sama agado aŭ celo: opo de fabrikistoj, de pilkludantoj.»

Laŭ tiu difino, ŝajnas al mi, ke opo havas preskaŭ la saman signifon kiel teamo. Do, ĉu opo kaj teamo estas interŝanĝeblaj?

Antaŭdankon pro viaj klarigoj!

Frano (แสดงโปรไฟล์) 28 กรกฎาคม 2026, 05:45:53

gabi_eo:Do, ĉu opo kaj teamo estas interŝanĝeblaj?
Tre ofte sed ne ĉiam.
Ekz. Trivoluma opo

Altebrilas (แสดงโปรไฟล์) 28 กรกฎาคม 2026, 12:57:23

Kiu diris, ke opo nepre devas esti ularo? Ĉu "triopo de fiksiloj " ne taŭgas ?

Ĉu iu havas la fonton?

กลับไปด้านบน