Mesaĝoj: 37
Lingvo: Esperanto
Altebrilas (Montri la profilon) 2026-oktobro-25 23:09:26
La esprimo povas tamen esti uzata ironie pri floroj disfuŝe aranĝitaj de mallerta koramiko: "li donacis al mi bukedon da rozoj".
amigueo (Montri la profilon) 2026-oktobro-26 05:58:50
Pilgrimajdo den paŝoj om mil kilometroj...
Utilo de DA en matematiko.
amigueo (Montri la profilon) 2026-oktobro-26 06:18:49
Altebrilas:Bukedo da floroj signifas nenion, ĉar oni ne scias kiom da floroj estas en bukedo.1
La esprimo povas tamen esti uzata ironie pri floroj disfuŝe aranĝitaj de mallerta koramiko: "li donacis al mi bukedon da rozoj".
Certe, ironio eblas per DA aux DE, en via sxerca ekzemplo.
2
Bukedo da rozoj estas tiom ekzakta kvante kiom taso da teo. Kioma estas la grando de la taso?
1
Ironio eblas, se la teo servans en telero: "Bongusta taso da teo!" aux "Bongusta taso de teo!" (Ironie ecx se teo servita en taso).
3
Havi klaran distingon inter DA kaj DE ebligas koncizan - humuron aux kritikon.
4
" Taso de teo.
" Bukedo de rozoj.
" Miliono de dolaroj.
Ne pri sama DE. Kiuj kiaj DE?
Altebrilas (Montri la profilon) 2026-oktobro-26 10:38:15
Pri tiu ekzemplo, mi proponas jenon:
la kelnero fuŝe plenigis la tason de teo, tial mi devis trinki duontason da teo el la telereto.
amigueo (Montri la profilon) 2026-oktobro-26 12:01:37
Altebrilas:Trafecon de distingo mi elprovas jene: ĉu eblas konstrui frazon enhavantan ambaŭ komparendajn elementojn?Dankon, Altebrilas, pro la ekzemplo elprova.
Pri tiu ekzemplo, mi proponas jenon:la kelnero fuŝe plenigis la tason de teo, tial mi devis trinki duontason da teo el la telereto.
Mi aldonas:
La kelnero fuŝis plenigi la tason eŭnil teo je teo, tial mi trinkis duontason da teo el la telereto akcidente eŭna tiomon aŭ preskaŭ tiomon, ĉar mia pantalono ricevis tri makulojn de teo.
la kelnero fuŝis dakafigi la tason eŭnil teo =
la kelnero fuŝis plenigi la tason de teo je kafo
daigi la tason teon (aŭ je teo) =
plenigi la tason je teo
daingi teon al taso de kafo =
plenigi je teo tason de kafo
la taso dakafas, kvankam de/eŭnil teo =
la taso estas plena je kafo, kvankam estas de teo
la ebloj de DA kiel prefikso, ĉu esplorins?
Altebrilas (Montri la profilon) 2026-oktobro-27 08:03:20
Kiam oni makulas pantalonon per trinkaĵo, oni plie zorgas pri purigado ol pri likva mezuro!
amigueo (Montri la profilon) 2026-oktobro-27 12:14:19
Kiam mi elpensas ekzemplon, ofte aliaj interesaj defiaj gramatikaĵoj aperas, ĉi-kaze "akcidente eŭna tiomon aŭ preskaŭ tiomon", la taso de gramatikaj strangaĵoj tropleniĝas (troiĝas pleni). Resume, ofte, hazarda ekzemplo pri temo A fundamentas venontan mesaĝon pri temo B en subsekcion AdE" kaj, ofte, hazarda lego den teksto en Esperanto kaŭzas serion de ribeloj kontraŭ la hazarde trovitaj esprimmanieroj. Ĉiu trovas inspiron laŭ sia maniero (ĉiu inspiriĝas sitiel). Averaĝa ekzemplo, por mi, estas ne nur utila por klarigi temon, sed por produkti na kaj atentigi pri venonta temo* (produkti kaj atentingi venontan temon). Tiurilate, amigueo faras iaĝenran literaturon, ĉar estas dinamika tensio inter formo kaj celo. Kaj samo okazas en diverstemaj tekstoj fa amigueo. Kaj ne nur en Esperanto. Mi agnoskas lernon Esperanton influi tiun mian tendencon en aliajn lingvojn. Sed la origina tendenco aperis pri sistemoj de mallongigoj por sencigi la mezlernejajn enuigajn notaĵojn dum la klasoj (antaŭega epoko, ĉar nuntempe la lernejanoj absolute malmajstras permanan notaĵprenarton; pli didaktikscience, la antaŭegaj lernejanoj ne bone notaĵprenis, sed ili multe manskribis ĉiuklase, dum la nuntempaj lernejanoj malestimas manskribarton obsoleta). La notacia sistemo iĝis pli grava al mi ol la enhavo de la notaĵoj. Trovi alternativajn simbolojn por matematikaj operacioj estis pli interese ol la matematikaj operacioj, aŭ trovi alternativajn operaciojn kiuj bezonus plian notacion. Kaj tio ne estas trajto unika de amigueo, la averaĝa lernejano pli gravans fa propraj kreaĵoj ol fa manifakturitaj lecionoj.
*tiu enĉenigo ekzemplas normalan serendipion de ĉia serĉo: oni trovas tiun kiun oni ne serĉis (trovans neserĉato). Ŝtrumpeto antaŭege forgesita, saltas sur onian vizaĝon, el sub ŝvitige peza meblo.