Til indholdet

Ĉu espranto bezonas 'ŋ' ?

af sibir_dolphin, 12. sep. 2026

Meddelelser: 7

Sprog: Esperanto

sibir_dolphin (Vise profilen) 12. sep. 2026 14.09.21

'Ŋ' estas la sono de 'ng' en la angla vorto 'sing'. Mi rimarkis, ke ĝi vaste aperas en nomoj de orient-aziaj lingvoj.Kiel el 'Sinkjaŋo'(新疆) kaj 'Moŋgol' (ᠮᠤᠩᠭᠤᠯ) . (Ankaŭ 'ん' en la japana. Sed neniu zorgas pri tio.) Se oni legas Sin'kjaŋ'o kiel Sin'kjan'go, estas tre strange.Sed, honeste, se ni akceptos ĝin, eble pli da literoj ankoraŭ estos proponitaj por aldoni.

amigueo (Vise profilen) 12. sep. 2026 20.40.46

Mi ŝatus ŋ en Esperanto, ne nur por fini la silabon sed por komenci ĝin. Kaj, jes, estas defio trovi sistemon por transskribi la ĉinajn vortojn al Esperanto sen perdi la tonojn. Tio malfermus pordon al la ĉina lingvo en Esperanton.

Frano (Vise profilen) 13. sep. 2026 06.23.49

Plivastigado de sonamplekso estas tre grava por transformiĝo de Esperanto el triaranga eŭrocentra lingvo en la veran internacian. Por atingi tion, estas esence provi precize reprodukti kai enkonduki la sistemon de 84 konsonantaj fonemoj de Ubiĥa lingvo.
Grava aldona instigo estas, ke post la morto de la lasta denaska parolanto fine de la pasinta jarcento, ĉi tiu sistemo kreos, ne nur deklare sed reale, egalajn startkondiĉojn por lernantoj el ĉiuj regionoj de la mondo. Ĉi tio estos decida paŝo al la prospero de la lingvo.

Leopold65 (Vise profilen) 13. sep. 2026 09.16.25

amigueo:Mi ŝatus ŋ en Esperanto, ne nur por fini la silabon sed por komenci ĝin. Kaj, jes, estas defio trovi sistemon por transskribi la ĉinajn vortojn al Esperanto sen perdi la tonojn. Tio malfermus pordon al la ĉina lingvo en Esperanton.
La semantika enhavo de ĉina ideografiaĵo estas perfekte transdonita per ekzistantaj esperantaj vortoj. Oficiale, Ĉinio distingas inter 7 kaj 10 ĉefaj dialektogrupoj, ene de kiuj ekzistas pli ol 200 apartaj lokaj dialektoj kaj varia nombro da tonoj en malsamaj regionoj de Ĉinio. Sekve, unu ideografiaĵo povas havi de 7 ĝis pli ol 200 malsamajn lokajn prononcojn. Ĉu vi volas krei novajn literojn por ĉiuj ĉinaj prononcoj en Esperanta lingvo?

Altebrilas (Vise profilen) 13. sep. 2026 12.31.21

Ĉu vi proponas aldoni ĉapelitajn literojn? Ekz cirkunfleksa n por ng, kaj 15 kromaj ĉapelitajn vokalojn por la mandarenaj tonoj?

Kaj kiom da kromaj literoj oni bezonos por juste trakti ĉiujn lingvojn?

Kiu zorgos pri disvastigo de tiu nova alfabeto kaj instruado de ĝia prononco?

amigueo (Vise profilen) 15. sep. 2026 16.59.54

@Leopold, @Altebrilas,

Se oni preteratentas la tonojn, la averaĝa nombro de samsonaj vortoj estas enorma. Tio reduktas signife la onian emon meti tiujn vortojn kiel ĉinismojn en Esperanton. Trovi transskribojn al 7 tonoj ne signifas perfekte transskribi la tutan lingvan varion de ĉinaj lingvoj.

Mi pensas ke tiu normiga peno por ĉinaj lingvoj en esperanton povus eĉ esti utila por la ĉinaj lingvoj mem. Nun ekas epoko kiam la ĉina kulturo do vortaro ĉiam pli eksportejlas (eksportiĝemas).

Mi same dirus (ĉu estas transskribnormo?) pri rusa lingvo en esperanton, sed mi pensas ke la fonetika distanco ne estas tiom granda kiom pri la ĉinaj.

La maniero transskribi la anglismojn en esperanton ne estas perfekta, nur trovado similan sonon el Esperantaj sonoj.
Ekzemple en la franca, pro tio ke Usono venkis ekonomie la duan mondmiliton kaj poste adoptis Eŭropon kiel infanon, oni komencas imitante la sonon anglan eĉ kiam la franca ne posedas tiujn sonojn, ĉar scipovi la anglan estas signo de alta edukado, kaj la angla estas la unua eksterlanda lingvo en lernejoj kaj universitatoj. Poste, la anglismoj je diversaj rapidumoj adaptiĝas al veraj francaj sonoj kaj vera franca ortografio.

Io simila okazos pri la ĉina en la francan. Unue la homoj prononcas rekte en ĉina (kiam tio sonos ŝika kaj inteligenta), kaj poste la vorto surteriĝos iom post iom en la prononcmanieron kaj ortografion de la franca.

Resume, mi proponas ludon krei kaj praktiki okcidentan adaptiĝon de la ĉina (ni komencu per mandarina sed Kial ne, io pli ambicia kaj komuna al multaj aŭ tutaj ĉinaj variaĵoj?). Sistemon kie ne ekzistas tonojn kaj la vokaloj estas kiel en Esperanto. Tio praktike signifas ke oni povus tute paroli en la ĉina per tiu kreaĵo, kiel infana aŭ ĝika ludo.

Oni ne introdukas novajn sonojn en Esperanton, sed normigas manieron transskribi ĉiujn ĉinajn sonojn, eble kaprice, sed utile por ĝikparoli la ĉinan en Esperanta fonetiko. Kaj same me diras pri la rusa kaj Esperanto. Kiel ĝikparoli la rusan per Esperanta fonetiko?

Vidu ke la defio ne estas tiom granda.

Aliflanke, se la eksterlanda influo estas tre granda kaj longdaŭra, la fonetiko adaptiĝas, la ortografio adaptiĝas. Tio jam okazis en multaj lingvoj.

Leopold65 (Vise profilen) 15. sep. 2026 22.44.22

amigueo:
Resume, mi proponas ludon krei kaj praktiki okcidentan adaptiĝon de la ĉina (ni komencu per mandarina sed Kial ne, io pli ambicia kaj komuna al multaj aŭ tutaj ĉinaj variaĵoj?). Sistemon kie ne ekzistas tonojn kaj la vokaloj estas kiel en Esperanto. Tio praktike signifas ke oni povus tute paroli en la ĉina per tiu kreaĵo, kiel infana aŭ ĝika ludo.
Ne gravas kiom multe vi ludos, sed se vi volas kompreni kion ĉino diras, vi devas lerni la mandarenan lingvon. Kaj la mandarenan havas kvin tonojn (kvar primaraj tonoj kaj unu neŭtrala "malpeza" tono).

Laŭ mia opinio, ne necesas ŝtopi Esperanton per nenecesaj literoj.

Tilbage til start