İçerik Görüntüleme

"Nombro de" kaj "nombro da"

başlangıç Frano, 13 Eylül 2026

Mesajlar: 35

Dil: Esperanto

salivanto (Profili görüntüle) 8 Kasım 2026 16:08:18

Unue, mi diru, ke troviĝas pluraj malbonaj klarigoj en tiu fadeno. Kredu zorgeme.

Due, mi preferus vidi klarigon de la originala demando. Kiun frazon vi ekfektive provas kompreni, aŭ kion vi mem efektive volas esprimi? Ŝajnas al mi, ke vi simple volas tiri ĝeneralan regulon el amaso da trafoj, kaj tio efektive estas malfacila. Sed - pensante pri viaj ekzemploj, mi mem serĉis en Tekstaro:
  • \bla nombr\OF de\b -- pli ol mil trafoj.

    \bla nombr\OF da\b -- nur eble tri cent trafoj - el tiuj, multaj estas malnovaj aŭ estas el nefidindaj fontoj.
Ŝajnas al mi, ke la plejparto el la cetera malgranda nombro da trafoj estas eraraj, laŭ la monderna kompreno de la Esperanta gramatiko.Mallonge:

X de Y = X
X da Y = Y

Do:
"La nombro de terpomoj estas granda" = La nombro estas granda.
"Mi havas grandan nombron da terpomoj" = Mi havas terpomojn.

Laŭ tiu kompreno de "de" kaj "da", la jena frazo estas erara.
  • - la nombro da bazaj terminoj korelaciiĝas kun la nivelo de kultura kaj teknika komplekseco en la koncerna socio
Mi notas, ekzemple, ke la aŭtoro skribis "nivelo **de** komplekeco" do kial li ne skribis "nombro de terminoj"?

amigueo (Profili görüntüle) 9 Kasım 2026 08:44:12

salivanto:Unue, mi diru, ke troviĝas pluraj malbonaj klarigoj en tiu fadeno. Kredu zorgeme.
Dankon Salivanto,
min placxus ke vi indikus la erarajn klarigojn en cxi tiu temfadeno.
(Kuriozajxo: Kredi zorgeme aux kredi kredmaleme?)
...laŭ la monderna kompreno de la Esperanta gramatiko.Mallonge:

X de Y = X
X da Y = Y

Do:
"La nombro de terpomoj estas granda" = La nombro estas granda.
"Mi havas grandan nombron da terpomoj" = Mi havas terpomojn.
Tiu kompreno bazas malrekomenditan "kiloo da pomojN" kaj "multe da homojn" cxar "kiloo da" rolas kiel kvanta adverb-/adjektiv-/postpozici- frazo. "Homojn om multe" estus la ekvivalenta prepozici-frazo.

Multe da homoj = Homoj om multe.
Per fantazia prepozicio OM.

Kun DA, cxu estas pliaj sxajn-prepozicioj en Esperanto?

Aliflanke, tiuj kiuj perseveras diri "Kiom da? Glaso da." intuicias la postpoziciecon de DA.
Laŭ tiu kompreno de "de" kaj "da", la jena frazo estas erara.
  • - la nombro da bazaj terminoj korelaciiĝas kun la nivelo de kultura kaj teknika komplekseco en la koncerna socio
Mi notas, ekzemple, ke la aŭtoro skribis "nivelo **de** komplekseco" do kial li ne skribis "nombro de terminoj"?
1. Kiloo de pomoj eraras.
2. Kiloo da pomoj eraras.
Kio estas la diferenco?

Ĉar neniu respondas, mi mem provos:
kiloo de pomoj eroras: ne estas kiloo, nur 950g.
kiloo da pomoj eroras: ne estas pomoj, sed piroj.
Tamen, la tuto, la mendo (kiloo da/de pomoj), povas erori, ĉar la kliento loĝis en alia strato.
Tiam, oni uzus DE ĉar estas tre ĝenerala prepozicio, aŭ eble JE, por signifi ke ne estas kiloo de pomoj (ne estas kiloo nek pomoj, nur estas mendo).
Do, "kiloo je pomoj".

Frano (Profili görüntüle) 9 Kasım 2026 16:19:21

Dankon pro la respondoj.
Honeste, mi ne komprenis. Tial mi demandas - ĉu ĉi tiu diferenco inter "nombro de" kaj "nombro da" vere gravas?
Ĉu povas esti iuj realaj miskomprenoj? Se ne, do ĉu ĉi tiu diferencigo vere necesas?

salivanto (Profili görüntüle) 9 Kasım 2026 22:02:40

Honeste, mi ne komprenis.
Jes. TIel mi supozis. Vere, la afero etas simpla. "Da" estas por "kiom" kaj respondoj pri "kiom."

Cetere, ekzistas la sama problemo pri "kvanto de/da". La vorto "kvanto" ne estas kvanto. Sed "granda kvanto" estas kvanto - t.e. respondo pri "kiom."
Ĉu povas esti iuj realaj miskomprenoj?
Nu, eble. Efektive mi ne certas. Sed, sendube estas multaj eraraj esprimoj, kiujn oni povus kompreni - kaj ne nur pri de kaj da.

Certe estas diferenco inter:
  • La momento de ekdormo.
    La momento da ekdormo.

Frano (Profili görüntüle) 10 Kasım 2026 10:19:22

salivanto:Certe estas diferenco inter:
  • La momento de ekdormo.
    La momento da ekdormo.
Kio estas "momento da ekdormo"? Ĉu ĝi estas ekzemple momento de/da(?) deviga por ĉiuj ekdormo, kiam ne gravas ĉu iu reale ekdormis aŭ ne (kiel en armeo) kontraŭe de momento de la fakta ekdormiĝo?

salivanto (Profili görüntüle) 10 Kasım 2026 13:02:14

Kiom da dormo estis? Nur momento da ekdormo.

Sed ne povas paroli pri la "momento de ekdormo" - kaj tio estas la preciza momento, KIAM iu ekdormis.

Eble estus interese esplori verajn ekzemplojn de "de" kaj "da". Mi jam uzis kelkajn (spontane) en miaj komentoj.

amigueo (Profili görüntüle) 10 Kasım 2026 22:00:56

salivanto:Kiom da dormo estis? Nur momento da ekdormo.

Sed ne povas paroli pri la "momento de ekdormo" - kaj tio estas la preciza momento, KIAM iu ekdormis.

Eble estus interese esplori verajn ekzemplojn de "de" kaj "da". Mi jam uzis kelkajn (spontane) en miaj komentoj.
DE estas tro multsenca prepozicio por komparin al DA.

Laux konteksto,
La momento de ekdormo =
La momento aŭm ekdormo

AŬM estas fantazia prepozicio kiu respondas al demando KIAŬM.
Kiaŭm estas la momento (6am)? Aŭm ekdormo.

6am estas la momento aŭm ekdormo aŭ la momento kiam ekdormo okazas.

Frano (Profili görüntüle) 11 Kasım 2026 06:32:25

Kiom da dormo estis? Nur momento da ekdormo.
Kiom longe daŭris la dormo? Nur unu momenton, kiam mi komencis endormiĝi (sed mi tuj vekiĝis).
Sed ne povas paroli pri la "momento de ekdormo" - kaj tio estas la preciza momento, KIAM iu ekdormis.
"Preciza momento" estis sufiĉe klara antaŭ ol mi malfermis la vortaron: momento - tre mallonga daŭro de tempo, ne precize difinita.

Do: "Preciza tre mallonga daŭro de tempo, ne precize difinita" sonas strange okulumo.gif
Eble estus interese esplori verajn ekzemplojn de "de" kaj "da".
La nombro de l’ amikoj de l’ lingvo internacia pligrandiĝas senĉese. (Z)
La nombro da kristanoj estas pli granda, ol la nombro da mahometanoj. (Z)

salivanto (Profili görüntüle) 11 Kasım 2026 12:33:37

amigueo:
salivanto:Unue, mi diru, ke troviĝas pluraj malbonaj klarigoj en tiu fadeno. Kredu zorgeme.
Dankon Salivanto,
min placxus ke vi indikus la erarajn klarigojn en cxi tiu temfadeno.
Nu, inter aliaj: la viaj.
Mi ne supozas, ke "min plaĉas" kaj la diversaj "fantaziaj prepozicioj" vere helpas al la aliaj efektive lerni veran Esperanton.

salivanto (Profili görüntüle) 11 Kasım 2026 12:51:39

Frano:
Kiom da dormo estis? Nur momento da ekdormo.
Kiom longe daŭris la dormo? Nur unu momenton, kiam mi komencis endormiĝi (sed mi tuj vekiĝis).
Sed ne povas paroli pri la "momento de ekdormo" - kaj tio estas la preciza momento, KIAM iu ekdormis.
"Preciza momento" estis sufiĉe klara antaŭ ol mi malfermis la vortaron: momento - tre mallonga daŭro de tempo, ne precize difinita.

Do: "Preciza tre mallonga daŭro de tempo, ne precize difinita" sonas strange okulumo.gif
Ne estas klare al mi ĉu vi starigas demandon, aŭ simple klopodas indiki kiom vi komprenas ĝis nun.
Eble estus interese esplori verajn ekzemplojn de "de" kaj "da".
La nombro de l’ amikoj de l’ lingvo internacia pligrandiĝas senĉese. (Z)
La nombro da kristanoj estas pli granda, ol la nombro da mahometanoj. (Z)
Kiel mi diris en mia unua klarigo, estas multaj fruaj ekzemploj, kiuj ne vere kongruas kun la moderna kompreno de la afero. Mi mem emas diri ke en via dua ekzemplo ĉi tie, Zamenhof simple eraris. Pli milde dirate, oni komprenas la aferon malsame hodiaŭ, kaj oni povas vidi la duan citaĵon kiel arĥaismo.

Similaj eraroj troviĝas ĉe la esprimo "la kvanto de/da" - sed ĉe tiuj foje estas pli facile rekoni ilin kiel erarojn.

Se se vi serĉas novajn ekzemplojn pri "de" kaj "da" - mi invitas vi relegi miajn komentojn ĝis nun por vidi kie kaj kiel mi uzis tiujn vortojn, ne nur en eksplicitaj ekzemploj, sed en mia ĝenerala teksto, ĉar mi ja uzis la vortojn plurfoje.

Başa geri dön