Al la enhavo

"Nombro de" kaj "nombro da"

de Frano, 2026-septembro-13

Mesaĝoj: 20

Lingvo: Esperanto

Frano (Montri la profilon) 2026-septembro-13 07:48:35

Mi vidas en Tekstaro de Esperanto, ke la tipaj strukturoj estas:
"la nombro de la X"
kaj
"ia nombro da Y"
Ĉu vi povas klarigi la specifaĵojn de ilia uzado? Dankon.

Altebrilas (Montri la profilon) 2026-septembro-13 12:41:04

La nombro de la tabelvortoj estas 45, kaj Esperanto enhavas ian nombron da aliaj gramatikaj vortetoj.
Mi prefere uzus "iun", ĉar tiu nombro estas tia, kian oni nomas "entjero".

Frano (Montri la profilon) 2026-septembro-14 04:55:32

Altebrilas:La nombro de la tabelvortoj estas 45, kaj Esperanto enhavas ian nombron da aliaj gramatikaj vortetoj.
Dankon!
Bedaŭrinde, mia "neŭra reto" jam malbone lernas el (la? iu?) nombro de (da?) (la? iuj?) ekzemploj.
Ĉu vi povus formuli ĝeneralan regulon?

Altebrilas (Montri la profilon) 2026-septembro-14 09:05:38

Bedaŭrinde, ne temas pri reguloj.

Laŭ PreVo, uzi ia, kia... anstataŭ iu, kiu... estas evitinde, sed Zamenhof mem toleris tion.

mitchalstarc (Montri la profilon) 2026-septembro-25 17:01:03

jfg

amigueo (Montri la profilon) 2026-oktobro-05 12:18:08

Altebrilas:
La nombro de la tabelvortoj estas 45, kaj Esperanto enhavas ian nombron da aliaj gramatikaj vortetoj.
Mi prefere uzus "iun", ĉar tiu nombro estas tia, kian oni nomas "entjero".
Kion diri de jenajxoj?:
Tiu nombro estas tia, kiun oni nomas "entjero".
Tiu nombro estas tia, ke oni nomas gxin "entjero".

Altebrilas (Montri la profilon) 2026-oktobro-05 17:46:39

La unua strangas. Ĉu tia anstataŭigas "de tiu speco" ?

Se tio validus,
"Tie" anstataŭaigante "en tiu loko",
ankaŭ validus:
Ni kunvenis tie, *kiun vi malpurigis hieraŭ

Ĉu tia regulo estas konsilinda?

amigueo (Montri la profilon) 2026-oktobro-06 00:00:42

NePorKomencantoj

Validus ankaŭ:
Tiu nombro estas tia, kion oni nomas "entjero".
Ni kunvenis tie, kion vi malpurigis hieraŭ.
Kaj ankaŭ:
Ili malaperis tial, kiun/kion ni tiom timis.
Ĉio okazis tiam, kiu(j)n neniu antaŭvidis.
Mi amas vin tiom, kiu(j)n Einstein ne kapablis enekvaciigi.
Aĉetu ĉiam, kiu(j)n mi notis (mi notis kelkajn datojn por aĉeti).
Vestaĵoj ĉiaj, kiu(j)n vi kapricos.
Neniel, kiu(j) malpermesins (malpermesitneniel, nenimalpermesitel)

Laŭ mi, la regulo estas logika kaj konsilinda.
Almenaŭ meritas eksperimentin, kaj ĝis nun ĝi ne trublas.

ЮриС (Montri la profilon) 2026-oktobro-11 18:57:06

1. la nombro de la X (nombro de specifa grupo)
La prepozicio de uzatas, kiam ni parolas pri specifa, difinita grupo aŭ aparteno. La akcento estas sur la grupo mem, ne nur sur abstrakta kalkulo.
• la nombro de la loĝantoj (la nombro de la loĝantoj [de specifa urbo])
• la nombro de la partoprenantoj (la nombro de la partoprenantoj [de specifa evento])

2. nombro da Y (kvanto de io)
La prepozicio da uzatas post vortoj, kiuj indikas mezuron, kvanton aŭ volumenon (nombro, multo, kilo, glaso), por montri, kio precize estas mezurata. La akcento estas sur nedifinita amaso aŭ kalkulo.
• ia nombro da homoj (ia kvanto da homoj)
• grandaj nombroj da steloj

Se temas pri specifa, difinita grupo ("nombro de kiu precize?") → de.
Se oni povas demandi "kiom?" (mezuro) → da.

Ĉu vi legis la klarigojn en la vortaro de Kondratiev?

Altebrilas (Montri la profilon) 2026-oktobro-12 08:11:41

"La kelnero alportis al mi glason de vino. Dum la vespermanĝo, li replenigis dufoje mian glason. Kiam mi eksidis antaŭ stirilon, mi estis trinkinte entute tri glasojn da vino"

Ĉu vi povas fari similan teksteton kun "nombro de" kaj "nombro da" por klarigi la malsamecon?

Reen al la supro